Verner von Heidenstam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verner von Heidenstam
Nobel-premiito
Persona informo
Carl Gustaf Verner von Heidenstam
Naskiĝo 6-an de julio 1859 (1859-07-06)
en Olshammar
Morto 20-an de majo 1940 (1940-05-20) (80-jaraĝa)
en Övralid
Tombo Övralid vd
Etno svedoj vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Subskribo Verner von Heidenstam
Familio
Patro Gustaf von Heidenstam vd
Patrino Charlotta Magdalena von Rütterskjöld vd
Edz(in)o Emilie von Heidenstam • Olga Wiberg • Greta Sjöberg vd
Amkunulo Kate Bang • Ellen Belfrage vd
Infanoj Nils Belfrage vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • pentristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

C. G. Verner von HEIDENSTAM (naskiĝis la 6-an de julio 1859 - mortis la 20-an de majo 1940) estis Sveda poeto, germandevena. Li gajnis la Premio Nobel de Literaturo en la jaro 1916 "rekone al sia graveco kiel reprezentanto de nova epoko en arto". Heidenstem iĝis simbolo de sveda nacia romantikismo kaj defendis ĝin en polemikoj kun anoj de la naturalismo de Strindberg. Ekde 1912 li aniĝis en la Sveda Akademio.

Li estis filo de oficiro. Dezirante fariĝi pentristo, li studis pentroarton en Romo kaj Parizo, sed pro sanmotivoj li devis ĉesigi la studadon. Tamen li ofte vojaĝis kaj siajn travivaĵojn literature prilaboris. Romane li revivigis la historian vivon de vikingoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vallfart och vandringsår (Jaroj da pilgrimado kaj vagado, 1888)
  • Hans Alienus (1892)
  • Dikter (Poemoj, 1895)
  • Karolinerna (Karolinanoj, 1897-1898)
  • Heliga Birgittas pilgrimsfärd (Pilgrimo de sankta Brigita, 1901, historia romano)
  • Ett folk (La popolo, 1902)
  • Folkungaträdet (Arbo de Folkungoj, 1905-1907, historia romano pri vikingoj)
  • Nya dikter (Novaj poemoj, 1915)
  • Sista dikter (Lastaj poemoj, 1942)

Rete legebla esperante[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj