Menstruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Menstruo.

La menstruo markas periodajn fiziologiajn ŝanĝojn en la korpo de femalo, kiuj estas sub kontrolo de la reprodukta hormona sistemo kaj devigaj por reproduktado. La menstruaj cikloj ĉe virinoj tipe aperas je monata bazo inter pubereco kaj menopaŭzo. Krom homoj la menstruajn ciklojn havas nur grandaj simioj diference de oestra ciklo ĉe plimulto de specioj de mamuloj.

Dum la menstrua ciklo sekse matura femala korpo evoluigos unu ovolon (porokaze du, el kiuj povas estiĝi neidentaj ĝemeloj) kaj liberigos ilin en la tempo de ovumado. Plenigaĵo de utero (endometrio) kreskas sinkrone. Ovuminte la plenigaĵo ŝanĝiĝos por prepari potencialan implantaĵon de la fekundigita ovolo por fondi gravedecon. Se la fekundiĝo kaj la gravedeco ne sekvas, la utero seniĝos de la plenigaĵo kaj komenciĝos nova menstrua ciklo. Procezo de senigado de la plenigaĵo nomiĝas menstruo (aŭ monataĵo). La menstruo porekstere montriĝas en formo de sangado: la baza parto de endometrio kaj sangproduktoj, kiuj elkorpiĝas el la korpo tra vagino. Eĉ kiam oni markas tiun ĉi sangelfluaĵon kutime kiel sangon, ĝi diferenciĝas per konsisto de vejna sango.

En la praktiko oni markas la menstruon kaj la plenigaĵon kiel periodo. Tiu ĉi sangado servas kiel signo, ke ne komenciĝis gravedeco. (Eĉ kiam tio ne estas unusignifa, ĉar iam ekzistas sangado en frua gravedeco.) Dum reproduktaj jaroj de intermito la menstruo povas indiki, ke virino estas graveda.

La menstruo kreas normalan parton de natura cikla procezo aperanta ĉe sanaj virinoj inter pubereco kaj fino de la reproduktaj jaroj. Komenco de la menstruo troviĝas mezproksime en la aĝo de 12 jaroj, sed ĝi povas okazi kiam ajn inter la 8-a kaj la 16-a aĝo. La lasta periodo – menopaŭzo aperas kutime en la aĝo de 45 – 55 jaroj. Dekliniĝoj de tiuj ĉi valoroj postulas medicinan esploron. Amenoreo markas plilongigitan absencon de menstruo dum la reproduktaj jaroj de la virino el aliaj kaŭzoj ol la gravedeco. Ekz. virinoj kun tre malalta korpa graso kiel sportistinoj povas ĉesi menstrui. Ĉeesto de la menstruo ne pruvas, ke okazis la ovulumo kaj virinoj, kiuj ne havas la ovulumon, povas havi la menstruajn ciklojn. Tiuj ĉi anovulumaj cikloj havas tendencon okazi malpli regule kaj ili havas pli grandan variecon en la longeco de la ciklo.

Normala menstrua ciklo ĉe homoj[redakti | redakti fonton]

Eĉ kiam la longeco de la ciklo povas ŝanĝiĝi, 28 tagoj estas konsiderata kiel mezproksima valoro de la normala ovuluma ciklo de virino. Konvencio konsideras komencon de la menstrua sangado kiel komencon de ciklo, tial la unua tago de la sangado nomiĝas la unua tago de la ciklo. Oni povas dividi la menstruan ciklon en kvar fazojn:

  1. menstruo;
  2. folikulina fazo;
  3. ovulumo;
  4. lutea fazo.

Menstruo[redakti | redakti fonton]

La menstruo daŭras kelke da tagoj (kutime 3 – 5 tagoj, sed la valoroj 2 – 7 tagoj estas konsiderataj kiel normalaj kaj ĝi ensumigas perdon proksimume 50 ml da sango (inkluzive de eligita endometrio). Enzimo plasmo – enhavita en la endometrio – inhibas (malplifortigas) la sangon. Por tiu ĉi perdo de la sango virinoj havas pli altan bezonon akcepti en nutraĵo feron ol viroj – en prevenco de manko de fero. Multe da virinoj travivos en tiu ĉi tempo uterajn spasmojn, nomataj ankaŭ dismenoreoj (la dolora menstruo). Ekzistas granda industrio donanta sanproduktojn por helpi la virinojn priregi la menstruon.

Folikulina fazo[redakti | redakti fonton]

Subinflue de hormono stimulanta folikulinon (HSF) komenciĝas en ovario kresko de kelke da folikulinoj, kiuj sekve produktas oestrogenojn, primare oestradiolon. Tiuj ĉi oestrogenoj inicias evoluon de nova tavolo de endometrio kun evoluo de tipa histologia ekzemplero nomata prolifera endometrio. La oestrogenoj donas negativan ciklon de rea agado ĝis hipofizo kaj malaltigas sekrecion de HSF. Inhibino eligata per la plej granda folikulino ankaŭ malaltigas HSF. Tipe nur la plej evoluinta folikulino (estra folukulino) povas plu evolui, ĉar ĝi havas pli da receptakloj de HSF; ceteraj folikulinoj haltigas la kreskon. Tial normale nur 1 ovolo maturiĝos en la donita ciklo.

Ovolado[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi ovario prepariĝas liberigi ovolon.

Kiam la folikulino maturiĝos, ĝi eligos sufiĉe da oestradiolo por ekstarti akutan liberigadon de luteiga hormono (LH). En la 28-taga ciklo tiu ĉi LH ondo komenciĝas ĉirkaŭ la 12-a tago de la ciklo kaj ĝi povas daŭri 48 horojn. Per la liberigo de LH la ovolo maturiĝos kaj ĝi malplifortigos la murojn de folikulino en la ovario. Tiu ĉi procezo kondukas al la ovolado: per la liberigado de nun jam la maturiĝinta ovolo, kio estas la plej granda ĉelo de la korpo (mezproksime 0,5 mm). Kiu el la du ovarioj – ĉu la maldekstra aŭ la dekstra – ovoladas, ŝajnas esti hazarda; estas nenia dekstra-maldekstra koordino. La ovodukto bezonas kroĉi la ovolon kaj doni spacon al fekundigo. Karakterize klara kaj filamena mukozaĵo montranta elastecon evoluos en la cerviko kaj ĝi estas preparita akcepti spermojn el seksa kuniĝo. Kelkaj virinoj havas dum la ovolado karakterizan doloron nomata "doloro en la mezo" ("Mittelschmerz", "middle pain"), kiu daŭras kelke da horoj. Multe da virinoj perceptas vaginajn ŝanĝojn kaj ŝanĝojn de cervika filameno dum la ovolado, precipe se ili kontrolas sin pro signoj de fekundeco. La nefekundigita ovolo dismetiĝos.

Lutea fazo[redakti | redakti fonton]

Ovuluminte la restinta folikulino transformiĝas en flavan korpeto (corpus luteum) dum subteno de hormonoj de hipofizo. Tiu ĉi flava korpeto produktos progesteronon pleje al oestrogenoj por la sekvantaj du semajnoj. Progesterono rolas vivrolon dum ŝanĝo de prolifera endometrio en sekrecian plenigaĵon preparita por implantado kaj subtenanta fruan gravedecon. Tiu iom pligrandigos la korpan temperaturon, tial virino mezuranta ĉiutage sian temperaturon registras, ke ŝi venis en la lutean fazon. Se okazos la fekundigo de la ovolo, tiu vojaĝas kiel frua embrio tra salpingo ĝis utera kavaĵo kaj ĝi implantas sin dum proksimume 5 – 7 tagoj post la ovulumo. Mallongtempe post la implantado la kreskanta embrio signalas sian ekzistadon al la patrineca sistemo. Unu tre frua signalo enhavas homan ĥorionikan gonadotropinon (HCG) – hormono ebliganta teston de gravedeco. Tiu ĉi signalo havas gravan rolon en retenado de la flava korpeto kaj ĝi ebligas daŭrigadon de ĝia produktado de progesterono. Sen la gravedeco kaj sen HCG la flava korpeto estas malaperanta kaj surfacoj de inhibino kaj progesterono estas sinkantaj. Tio donos kondiĉojn por plua ciklo. La malaltigo de la surfaco de progesterono kondukas al la menstrua ellasigado ("progesterona ellasiga sangado") kaj malaltigaj surfacoj de inhibino ebligas kreskon de surfacoj de HSF pro maturiĝado de novaj folikulinoj.

Menstruaj simptomoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj malagrablaj simptomoj kaŭzitaj per „konektitaj“ hormonoj kaj spasmoj de utero povas antaŭigi aŭ akompani la menstruon. Pli fortaj simptomoj povas ensumigi grandan menstruan doloron (dismenoreon), abdomenan doloron, migrenon, depresiojn kaj incitemon. Kelkaj virinoj spertas sindromon de premenstrua streso (PMS aŭ premenstruan sindromon) – ciklan klinikan entiton. Listo de travivintaj simptomoj estas individua. Pleje ankaŭ ĉe unuopaj virinoj la intensiveco de simptomoj povas ŝanĝiĝi de la ciklo al la ciklo.

Fekunda fenestro[redakti | redakti fonton]

Eĉ kiam la longeco de folikulina fazo – kaj sekve la longeco de menstrua ciklo – povas ŝanĝiĝi, la lutea fazo preskaŭ ĉiam daŭras 14 tagojn. Spermoj povas travivi 3 ĝis 4 tagojn (eventuale ĝis 7 tagoj) interne en la virino, tial plimulto de la fekunda periodo (tempo kun la plej alta verŝajneco de seksa kuniĝo kondukanta al gravedeco) okazas proksimume 5 tagoj antaŭ la ovulumo ĝis 1 – 2 tagojn post la ovulumo. En la normala 4 semajna ciklo tio respondas al la dua kaj al komenco de la tria semajno de ciklo. Diversaj metodoj de planata gravedeco kaj kontrolo de gravedigo klopodas destini precizan tempon de la ovulumo por trovi relative fekundajn kaj relative malfekundajn tagojn en la ciklo.

Homoj, kiuj aŭdis pri la menstrua ciklo kaj la ovulumo povas havi eraran opinion en konekso kun antikoncipo, ke la menstruaj cikloj ĉiam daŭras 28 tagojn kaj ke la ovulumo ĉiam aperos 14 tagojn post la komenco de la menstruo. Tiu ĉi opinio povas gvidi al nedezirata gravedeco. Ankaŭ ne ĉiu sangado signifas menstruon kaj tio povas trompi homojn dum kalkuloj de la fekunda fenestro.

Se virino volas gravediĝi, plimulto de fekunda tempo daŭras inter 16 – 14 tagojn antaŭ atendata menstruo. Multe da virinoj uzas servicojn de detekto de ovulumo, kiuj detektas ĉeeston de ondo de LH en la urino al la indiko de la plej fekunda tempo. Aliaj sistemoj de la detekto de ovulumo konfidas al fajna plialtiĝo de la temperaturo kaŭzita de la progesterono.

Ĉe virinoj vivantaj en senpera proksimeco la komenco de menstruo havas la tendencon iel sinkroniĝi. Esploristoj priskribis tiun ĉi aperaĵon unuafoje en la jaro 1971 kaj ili klarigis ĝin per efikado de feromonoj en la jaro 1998 (Stern kaj McClintock).

Hormona kontrolo[redakti | redakti fonton]

La menstrua ciklo estas regulata ekstreme komplike. Dum pluraj jaroj esploristoj diskutis, kiu reguliga sistemo havas bazan kontrolon: hipotalamo, hipofizoovario kun ties kreskanta folikulino, sed ĉiuj tri sistemoj devas interagi. Ĉiuokaze la kreskanta folikulino havas decidan rolon: ĝi kaŭzos maturigon de endometrio, ĝi donas bezonatan rean agadon de hipotalamo kaj hipofizo modifikante ŝanĝojn de la filameno en la cerviko. Du seksaj hormoj rolas rolon en kontrolo de la menstrua ciklo – oestradiolo kaj progesterono. Dume la oestrogeno atingas kulminon dufoje, dum la kresko de la folikulino kaj dum la lutea fazo, la progesterono restas en la praktiko neĉeestanta antaŭ la ovulumo, sed ĝi fariĝas decida en la lutea fazo kaj dum la gravedeco. Multe da testoj de ovulumo kontrolas ĉeeston de progesterono. Tiuj ĉi seksaj hormonoj estas eligataj influe de hipofizo kaj ambaŭ HSF kaj LH havas necesan rolon. HSF stimulas nematurajn folikulinojn en la ovarioj al kresko. LH ekstartas ovulumon. Hormono liberiganta gonadotropinon (GnRH) el la hipotalamo kontrolas hipofizon kaj hipofizo kun hipotalamo ricevas rean agadon el la folikulino. La flava korpeto – kiu liberiĝos el krevinta folikulino restante en la ovario – ovuluminte eligas oestradiolon kaj progesteronon. Nur se okazos la gravedeco, aperas hormonoj por malvalidigo de la menstrua ciklo, dume la produkto de oestradiolo kaj progesterono daŭrigas. Abnorma hormona reguligo kondukas al interrompo de la menstrua ciklo.

Kaŝita ovulumo[redakti | redakti fonton]

Diference de aliaj biologiaj specoj, ĉe homoj la ovulumo restas kaŝita. La fakto, ke virino povas percepti sian ovulumadon dume por aliaj ĝi restas nedistingebla, havas socio-biologian signifon. Aliaj specoj ofte signalas la perceptemon.

Ovario kiel ovaria banko[redakti | redakti fonton]

Laŭesplore ovoloj formiĝas el embriaj ĉeloj en frua vivo de la embrio. Kvanto estas reduktita je proksimume 400.000 ĝis 450.000 nematuraj ovoloj metitaj en ĉiu ovario. La menstrua ciklo kiel biologia evento ebligas ovulumon de unu ovolo tipe ĉiun monaton. Tial virino dum la fekundeco ovulumas proksimume 400 ĝis 450 foje. Ĉiuj ceteraj ovoloj disiĝos en procezo nomata artrezio. Ĉar la suma rezervo de ovoloj de virino formiĝas jam en embrio, por ke ovoloj ovulumu pli malfrue, estiĝis opinioj, ke tiu ĉi longa daŭrokapablo povas fari ĥromatinon de ovolo pli inklina al problemoj de divido, ŝirero kaj mutacioj ol ĥromatino de spermo, kiu produktiĝas preterpase dum reprodukta vivo de viro. Tiun ĉi eblecon subtenas observadoj, ke embrioj kaj infanoj de pli aĝaj patrinoj havas pli altan troviĝon de kromosomaj abnormaĵoj ol de pli aĝaj patroj.

Anovuluma menstrua ciklo[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiuj menstruoj rezultas el ovuluma menstrua ciklo. Ĉe kelkaj virinoj povas evoluo de folikulino komenciĝi, sed ĝi ne ĝisfiniĝos kaj malgraŭ tio la oestrogenoj formigas kaj stimulas endometrion. Pli baldaŭ aŭ pli malfrue la utero eligos tiun ĉi endometrion. Ĉar troviĝas nenia ovulumo kaj konekto de progesterono, kuracistoj nomas tiun ĉi tipon de sangado kiel oestrogena rompa sangado nepovante ĉiam prognozi ties daŭron aŭ frekvencon. La anovuluma sangado kutime troviĝas antaŭ menopaŭzo (premenopaŭzo) aŭ ĉe virinoj, kiuj havas policistozan ovarian sindromon.

Variaĵoj de la ciklo[redakti | redakti fonton]

Frekvenco[redakti | redakti fonton]

Normala menstrua ciklo aperas ĉiun 28 tagon ± 7 tagoj. Kuracistoj nomas ciklojn kun intervaloj 21 tagoj aŭ malpli kiel polimenoreo kaj ciklojn kun intervaloj super 35 tagoj oligomenoreo (aŭ amenoreo, se intervalo superos 6 ciklojn).

Elfluo[redakti | redakti fonton]

Normala menstrua elfluo enhavas 50 ml ± 30 ml. Elfluo super 80 ml (hipermenoreomenoragio) povas deveni el hormona perturbo, uteraj abnormoj inkluzive de utera leiomiomokancero kaj aliaj kaŭzoj. Mala aperaĵo – tre malgranda sangado nomiĝas hipomenoreo.

Daŭro[redakti | redakti fonton]

Plilongigita sangado (metroragio, ankaŭ meno-metroragio) ne montras klaran intervalan konsisteron. Disfunkcia utera sangado signas abnormojn de hormone kaŭzita sangado, tipe anovulumado. Ĉiuj ĉi abnormoj de sangado postulas medicinan esploron. Ĉar ankaŭ gravedaj pacientinoj povas sangi, testo de gravideco kreas parton de esploro de abnorma sangado.

Piloloj por kontrolo de gravedigo[redakti | redakti fonton]

Oestrogenoj kaj hormonoj similaj al progesterono kreas ĉefajn aktivajn konsisterojn de antikoncipaj piloloj. Ili tipe havas tendencon similigi la menstruan ciklon, sed subpremi decidan eventon de la ovuluma ciklo, nome la ovulumadon. Virino kutime prenas hormonajn pilolojn dum 21 tagoj, poste 7 tagojn ŝi prenas nefunkciajn dolĉajn pilolojn placebo aŭ neniajn pilolojn, poste la ciklo ripetiĝas. Dum 7 placebo-tagoj aperos intermita sangado, kiu diferenciĝas de la normala menstruo, kaj pro intermito de placebo kaj daŭrigo kun plua servico de hormonaj piloloj ŝi povas subpremi ĝin. (Ekzistas du ĉefaj versioj de la piloloj: unufazaj kaj trifazaj. Ĉe la trifazaj piloloj ŝi povas pro intermito de placebo kaj daŭrigado kun plua monata servico elimini ŝirmon antaŭ gravedeco.)

Etimologio kaj luna monato[redakti | redakti fonton]

Terminoj menstruo devenas el la latina mensis (monato), kiu koneksas kun la greka mene (Luno), kaj ili koneksas kun radikoj de la anglaj vortoj month (monato) kaj moon (Luno) – ili reflektas la fakton, ke Luno ankaŭ bezonas 28 tagojn por ĉirkaŭiri Teron. (Sinodika luna monato, periodo inter du novaj Lunoj daŭras proksimume 29 kaj duono da tagoj.) Eĉ kiam la menstrua periodoj de kelkaj virinoj povas respondi al la luna ciklo, ne ekzistas necesa kunigo inter la lunaj monatoj kaj la menstruaj periodoj: virinoj montras grandan variecon en la longeco de ilia menstrua ciklo.

Higienaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Unufoja menstrusorbilo por porti.
Unufoja menstrusorbilo por enmeti.
Multfojuzebla menstrukaptilo por enmeti.
Multfojuzebla menstrusorbilo por porti.

Menstruantaj virinoj zorgas pri menstruo ĉefe per portado de menstruaj produktoj kiel tamponoj, menstrutukoj aŭ menstruaj tasoj. Ĉi tiuj produktoj kaptas la menstruan sangon por malebligi, ke ĝi malpurigu vestaĵojn kaj ĝenu la portanton. Menstruo ankaŭ povas esti haltigita tute per iuj metodoj de kontraŭkoncipado.

Por bezonoj de menstruantaj virinoj estiĝis tuta industrio. Pro malriĉeco, iuj ne povas pagi komercajn higienajn produktojn. Absorbaj materialoj, kiujn povas uzi virinoj, kiuj ne povas pagi ion alian, inkluzivas: papero (neceseja papero, recikligita gazeto, brunaj paperaj sakoj, pulpigita kaj sekigita papero), duobla tavolo de subvestoj, ŝtrumpetoj, jupo aŭ sario. Kelkaj diversaj produktoj haveblas - iuj estas forĵeteblaj, iuj reuzeblaj. Kie virinoj povas pagi ĝin, iloj uzataj por sorbi aŭ kapti menstruojn estas kutime komerce fabrikitaj produktoj.

Oni fabrikas la enmetaĵojn el celulozo aŭ sintetikaj produktoj. Dum historio estis uzataj laveblaj materialoj; la modernajn versiojn oni fabrikas el kotono (ofte organikaj), simile kiel laveblaj aŭ unuuzeblaj vindaĵoj. Tamponoj (absorbantaj la materialon enmetita en la vaginon) fariĝis popularaj en lastaj jaroj, sed ili postulas oftan interŝanĝon pro ebleco de estiĝo de inflamo el diseriĝantaj bakterioj.


Farmaceŭtikaj firmaoj ankaŭ donas produktojn – kutime nesteroidajn kontraŭinflamajn medikamentojn (Non-steroidal anti-inflammatory drugs – NSAIDs) – por kuraci menstruajn spasmojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]