Ŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉapelo ˆ
 â
Ĉ ĉ
Ê ê
ế
Ĝ ĝ
Ĥ ĥ
Î î
Ĵ ĵ
Ô ô
Ŝ ŝ
Û û
Ŵ ŵ
Ŷ ŷ
Ŝ ŝ

Ŝ, minuskle ŝ, estas la 23-a litero de la Esperanta alfabeto. Ĝi havas sonon senvoĉan frotan postalveolan (estas senvoĉa frikativa palatalveolaro), kiun IFA-alfabete oni skribas [ʃ]. La nomo de la litero estas "ŝo".

Laŭ la normo ISO 9 (= GOST 7.79 sistemo A) la litero ŝ estas uzata ankaŭ por transdoni latinlitere la cirilan literon Щ. En Esperanto la literon Щ oni plej ofte transdonas per ŝĉ (el la rusa aŭ ukraina) aŭ ŝt (el la bulgara).

Ŝ estas invento de Zamenhof, modifo de S. Ĝi similas la literon š uzatan en kelkaj lingvoj konataj de Zamenhof, sed havas formon propran al Esperanto, kaj tiel "neŭtralan". Laŭ la Fundamento de Esperanto oni povas skribi la duliteraĵon sh anstataŭ la litero ŝ, kiam oni ne povas, pro teknika kialo, uzi la ĝustan literon. La nomo de la signo aldonita al s por transformi ĝin al ŝ estas, en ordinara Esperanto, ĉapelo, sed ĝi povas esti nomata ankaŭ cirkumflekso.

La ĉi-suba listo montras literojn, literduopojn kaj litertriopojn, kiuj reprezentas similan sonon en aliaj lingvoj. La sonoj ne nepre estas tute samaj, sed multaj parolantoj sentas ilin samaj kiel la esperantan [ŝ]. En lingvoj, kies skribo estas neregula el la vidpunkto de parolsonoj, ekz. la angla kaj franca, la listo montras tipan skribmanieron, sed la montritaj literoj aŭ literkombinoj ne nepre ĉiam reprezentas la sonon [ŝ], kaj tiun povas reprezenti ankaŭ aliaj literoj.

Surogataj skribosistemoj[redakti | redakti fonton]

Kiel surogata skribosistemo, eblas eviti la ĉapelan signon en situacioj kiam uzo de la normala litero ĝ teknike problemas (historie en nacilingvaj tajpiloj aŭ en telegramoj, moderne ekzemple en poŝtelefonaj mesaĝetoj aŭ iuj retpoŝtaj programoj): tradicia helpa kodo en Esperanto estas la h-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "sh", kvankam en la 20-a jarcento pli kaj pli uziĝis la x-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "sx" (avantaĝa por aŭtomata anstataŭigo per la vera ĉapelita litero). Aliaj sistemoj malpli ofte uzatas: el ili menciindas la uzo de la kombinoj sˆ kaj s'.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.