3200 Faetono
| 3200 Faetono | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 3200 Phaethon |
| Aliaj nomoj | 1983 TB |
| Historio | |
| Malkovrintoj | John K. Davies, Simon F. Green, IRAS |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
11-a de oktobro 1983 kosma observatorio |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
190,177 Gm (1,271 AU) 20,908 Gm (0,13976 AU) 359,445 Gm (2,403 AU) |
| Discentreco | 0,890 |
| Meza anomaliangulo | 188,565° |
| Klinangulo | 22,210° |
| Periodo | 523,535 tagoj (1,433 jaro) |
| Meza cirkulrapido | 19.98 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
265,321° |
| Argum. de periapsido | 322,081° |
| Terdistanco - Minimuma |
2,964 Gm (0,01981 AU) |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 5,1 ± 0,2 km |
| Rotacia periodo | 0,1502 tago (3,604 horoj) |
| Geometria albedo | 0,1066 ± 0,011 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | F |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 14,51 |
3200 Faetono estas malgranda, ne tre hela apolona asteroido, kun tre discentra orbito. Ĝi estas, inter la ĝis nun numerotitaj asteroidoj, tiu kiu plej proksimiĝas al Suno: 20,9 milionoj da kilometroj; pro tio ĝi ricevis la nomon de Faetono, filo de la suna dio Helios en la helena mitologio.
Ĝi estis malkovrita la 11-an de oktobro 1983 de la usonaj astronomoj John K. Davies kaj Simon F. Green sur bildoj senditaj de la infraruĝa kosma observatorio IRAS. Estas la unua asteroido malkovrita per bildoj elde artefarita satelito.
Enhavo |
Orbito [redakti]
Ĉar ĝia granda duonakso estas pli granda ol tiu de la tera orbito kaj ĝia perihelio, pli granda ol 1,017 AU, ĝi estas klasifikata apolona asteroido, kaj oni suspektas ĝin esti ano de la palasa familio[1].
Ĝia perihelio estas ene de la orbito de Merkuro kaj ĝia afelio forkondukas ĝin eksteren de la marsa orbito. Ĝi do estas merkurrenkonta, venusrenkonta, terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido. Pasante je perihelio, ĝia teperaturo atingas ~1025 kelvinoj
Eco [redakti]
Ĝia orbito similas tiun de kometo, kvankam oni neniam observis kometan hararon nek voston. Malgraŭ tio la usona astronomo Fred Whipple konstatis, nelonge post ĝia malkovro, ke la orbitaj elementoj de Faetono kongruas kun tiu de la Geminidoj, meteorfluo videbla en la mez-decembro[2][3]. Alimaniere dirita, Faetono estas la fonto de la meteoroidoj Geminidoj.
Estas opinita ke Faetono estus "estingita kometo", tie estas kometo kies vaporiĝemaj materialoj de longe forvaporiĝis[4].
Ĝia spektra tipo F (subtipo de la tipo B) kongruas kun la komponiĝo de kometa kerno.
Proksimaj pasoj [redakti]
La 13-an de decembro 1931 ĝi pasis al 0,03839 AU (5,743 milionoj da km) de Tero kaj la 14-an de decembro 2093 ĝi pasos al 0,01981 AU (2,964 milionoj da km) de nia planedo.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Exploding Clays Drive Geminids Sky Show? (Ĉu eksploda argilo gvidas la ĉielan spektaklon de la Geminidoj?) (angle)
- ↑ Geminid meteor shower 2010: Why is the Phaethon asteroid going to pieces? (Meteorfluo Geminidoj: Kial la asteroido Faetono diseriĝas?) el "The Christian Science Monitor" (angle)
- ↑ Les Géminides, étoiles filantes entre chien et loup (Geminidoj, "bastardaj" meteoroidoj) el "Ciel des Hommes" (france)
- ↑ Asteroid (or Comet?) 3200 Phaethon (Asteroido aŭ Kometo 3200 Faetono) el "Windows to the Univers" (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Slipo de (3200) Phaethon (de IAU Minor Planet Center)
- angle (3200) Phaethon el la datumbazo de NEODYS
- angle 3200 Phaethon: Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 3199 Nefertito | 3200 Faetono | 3201 Sijthoff |