Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov

El Vikipedio
(Alidirektita el A.Saĥarov)
Saltu al: navigado, serĉo
Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov
Saĥarov Aleksandr.jpg
aktivulo de E-movado
Dato de naskiĝo 7-a (19-a) de aprilo 1865
Loko de naskiĝo vilaĝo Kudeiĥa, Rusia Imperio
Dato de morto 1942
Loko de morto Moskvo, Soveta Unio
Nacieco ruso
v  d  r
Information icon.svg

Aleksandr Andrejeviĉ SAĤAROV (naskiĝis la 7-an (19-an) de aprilo 1865[1] en vilaĝeto Kudeiĥa[2] (Simbirska gubernio), forpasis en julio 1942 en Moskvo) estis rusa instruisto.

Enhavo

Antaŭ esperantistiĝo [redakti]

En 1875 Saĥarov fariĝis lernanto de meza lernejo kaj en 1885 li sukcese finis la Simbirskan klasikan gimnazion. En aŭgusto de tiu jaro Saĥarov senekzamene iĝis studento de matematika fakultato de Kazanja universitato. En 1887 li partoprenis studentan strikon (kiun ankaŭ partoprenis Lenin) kaj ricevis ateston "ne bonintenca politike civitano", kio baris eblon iĝi instruisto. En 1890 li finis la universitaton kaj ĝis 1891 serĉis laboron. En 1891 li hazarde akiris postenon de kancelaria ofico en Simbirska financa institucio "Kazennaja palata". En 1893 li ricevis oficon de financa inspektoro en urbeto Ardatov. En 1903 Saĥarov ricevis leteron de universitata amiko Sergeo F. Polanskij, kun kiu li loĝis dum studado en la sama ĉambro, pri kaj en Esperanto. Tio estis lia unua kontakto kun Esperanto.

Centprocenta esperantisto [redakti]

Je la aĝo 42 jaroj Saĥarov lasis sian ofican postenon, kiu estis sufiĉe alte salajrata, kaj decidis plene sindediĉi al Esperanto.

En julio 1907 li partoprenis la tiujaran Universalan Kongreson en Kembriĝo. Pri la kongreso kaj la vojaĝo Saĥarov raportis en Ruslanda Esperantisto (numeroj 8, 11, 12 de 1907). Dum postkongresa vojaĝo li dum monato vizitis Parizon, kie li konatiĝis kun eldonaj kaj vendaj esperantaj entreprenoj. Tiuj estis Librairie de Hachette & Co, Presa Societo Esperantista, Librejo de Georges Warnier “Librairie Esperanto” kaj Centra oficejo. Li ankaŭ konatiĝis kun funkciuloj de la entreprenoj: Dauphin, Charles Verax, Théophile Cart , Gab. Shavet, Georges Warnier. Dum la vizito Saĥarov interkonsentis pri liverado de libroj kaj revuoj por planata vendejo. Ĝuste post la pariza monato ĉe Saĥarov maturiĝis ideo fondi en Rusio specialan librejon, kiu fariĝus centro de propagando. Post Parizo Saĥarov vizitis Germanion kaj tie eldonejon de Möller & Borel. En la eldonejo li konatiĝis kun Jules Borel. Lia sperto de eldono de Germana Esperantisto puŝis Saĥarov al ideo lanĉi eldonadon de esperanta gazeto, estonta La Ondo de Esperanto. Dum revena vojaĝo Saĥarov vizitis Vilnon, por konatiĝi kun V.N. Devjatnin. Tiu tempe la lasta fintradukis poemon Ruslan kaj Ludmila de Puŝkin. Post Vilno saĥarov veturis rekte al Ardatov por fine likvidi oficajn aferojn.

El Ardatov Saĥorov venis al Kazanj, kie li partoprenis amasan lekcion pri Esperanto. Dum la lekcio li raportis pri sia kembriĝa vojaĵo. La lekcion partoprenis kelkaj centoj de aŭskultantoj kaj pri ĝi informis kelkaj gazetoj. Jen kelkaj linioj el granda artikolo presita en gazeto “Kazanskij Veĉer”:

Citaĵo
« post la lekcio de profesoro Ivanovskij antaŭ la aŭdantaro aperis konata rusa esperantisto A.A. Saĥarov, partopreninto de du lastaj esperantaj kongresoj en Ĝenevo kaj Kembriĝo. Li pentris antaŭ la aŭdantaro mallongan historian de naskiĝo de la lingvo Esperanto kaj de ĝia disvastiĝo. Konklude li diris malgrandan paroladon en Esperanto kaj deklamis en Esperanto la versaĵon de Lermontov “La anĝelo”. La lekcio havis grandan sukceson. Partoprenis ĝin ĉirkaŭ 400 personoj. Multaj estis treege interesitaj pri la lingvo kaj esprimis deziron pli proksime konatiĝi kun ĝi. Estus dezirinde, ke similaj lekcioj estu aranĝitaj en aliaj popolaj universitatoj… »

En oktobro 1907 li venis en Moskvon por lanĉi librovendejon. Post preskaŭ unumonata ĉeesto en Moskvo Saĥarov venis en Sankt-Peterburgon por sondi eblojn por kunlabori kun ĉi lokaj esperantistoj. La vizito estis decidiga: Saĥarov konkludis, ke li devas plu agadi en Moskvo. Kvankam li poste multe kontaktis sankt-peterburgajn esperantistojn kaj kunlaboris kun multaj el ili, kaj eĉ malfermis en la ĉefurbo de tiama Rusujo filiojn de siaj entreprenoj, li pleje aktivis en Moskvo ĝis sia morto.

Komenco en Moskvo [redakti]

Post reveno el Sankt-Peterburg Saĥarov komencis klopodi pri eldono de nova gazeto. Redakta komitato de planate gazeto konsistis el Saĥarov, R.G.Mencel, doktoro N.A.Kabanov, G.I.Smirnov kaj A.Stupin. Pro manko de esperantaj presejoj en Moskvo estis decidite eldoni la unuan numeron en Kazanj. La reprezentanto de la gazeto en Kazanj estis V.I.Ogorodnikov. Tamen post kelksemajna prokrasto kazanj-a guberniestro ne donis permeson por eldoni esperantistan gazeton.

Samtempe Saĥarov transloĝiĝis al kvarĉambra loĝejo ĉe Koziĥinskij pereulok. En la loĝejo unu ĉambro estis uzita por librejo. Tuj post ricevita permeso por lanĉi vendejon, Saĥarov sinturnis al firmao de Möller & Borel por ĝi liveru al la nova librovendejo librojn. Samtempe el Ardatov venis stoko de “Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj” kaj, iom poste, de L.L.Zamenhof liaj propraj eldonaĵoj. Librejo “Esperanto” estis lanĉita. Estas ridinde, tamen la unua vizitanto de la vendejo estis loka polica oficisto, kiu venis por esplori novan vendejon.

Laŭ antaŭa interkonsento, la 27-an de novembro de 1907 V.N.Devjatnin sendis al Saĥarov manuskripton de siaj verkoj por plua eldono. Saĥarov pagis al la aŭtoro honorarion 300 rubloj. Tio estis la unua honorario al esperanta verkisto en Rusio.

1908 [redakti]

En majo 1908 Saĥarov translokigis la vendejon al unu el ĉefaj stratoj de Moskvo – Tverskaja. La translokigon helpis kazanja studento Paŭlo Miĥalev. Post la translokiĝo la vendejo dungis studenton-esperantiston D.P.Romanoviĉ.

Somere vendejo “Esperanto” eldonis sian unuan katalogon, kia estis la unua esperanta librokatalogo en Rusio.

En mezo de la jaro Saĥarov komencis klopodi pri eldono de verkoj de V.N.Devjatnin. La presejo situis en Kazanj, ĉar en Moskvo mankis presejo kun esperanta literaro. La presado iris tre malrapide, ĉar ĉiun presfolion oni sendis el Kazanj al Moskvo, kaj poste la presfolion Saĥarov plusendis al la aŭtoro en Vilno. La 6-an de novembro 1908 Devjatnin skribis al Saĥarov:

Citaĵo
« Ĥodiaŭ mi forsendis al s-ro Ĥaritonov (la presisto) ankoraŭ unu folion de mia volumo (paĝoj 113-128), kiu videble baldaŭ jam estos preta. »

Samtempe Saĥarov komencis klopodi pri nova esperanta gazeto. La afero estis tre komplika, ĉar estis bezonata presejo, kia havas esperantan literaron, aŭ supersignojn. Krome nepre estis bezonate ricevi oficialan permeson por eldoni la gazeton. Moskva estraro rifuzis la gazeton, ĉar mankis cenzoroj posedantaj Esperanton. Sed Saĥarov sendis al la Ministro pri Internaj Aferoj proteston kontraŭ la rifuzo skribante:

Citaĵo
« ke konsisto de ŝtata institucio ne povas malpliigi rajton de civitanoj, ke laŭ oktobra manifesto de la jaro 1905 mi havas rajton eldoni iun ajn gazeton kaj mi insistas, ke mia rajto estu plenumita. »

Baldaŭ la moskva policestro ricevis telegramon de la ministro kun ordono plenumi la peton de Saĥarov pri eldono de la gazeto, se ĝi estis rifuzita nur pro manko de cenzoroj.

1909 [redakti]

Al la redakcio de La Ondo de Esperanto estis invitita nur unu persono – sekretario de Moskva Societo Esperantista R.E.Mencel. Por la unua numero Kazimierz Bein tradukis la rakonton de E. Ĉirikov “En malliberejo”. La rakonto estis presita en unuaj tri numeroj de LOdE, kaj samtempe aparte eldonita en kvanto de 10 mil ekzempleroj kun fiksita prezo 10 kopekoj. La libreto estis la unua eldonaĵo de Librejo “Esperanto”. La librejo pagis al la tradukinto negrandan honorarion. Ankaŭ en unua numero estis presita granda propaganda dulingva artikolo de profesoro-filologo de Moskva universitato Romano Fjodoroviĉ Brandt. Ankaŭ Saĥarov mem verkis artikolon kaj Mencel kompilis kronikon de Esperanto-movado en Rusio. Por plufaciligi eldonadon de esperantaj presaĵoj posedanto de la presejo Ĥolĉev sendis 4 laboristojn lerni Esperanton (fraŭlinoj Kiseljova, Poljakova, Bubnova kaj knabo Zelenov). El ili Poljakova kaj Kiseljova iĝis bonegaj esperantaj kompostistoj. En februaro la gazeto estis kompostita kaj presita en kvanto de 10 mil ekzempleroj.

Apero de la gazeto puŝis gazeton “Russkoje Slovo” la 8-an de marto en numero 55 presi grandan artikolon pri Esperanto. La abonantaro de la gazeto estis pli ol miliono da legantoj. La dua numero de LOdE estis eldonita en kvanto 3 mil ekzempleroj ĉar tiam neniu esperanta gazeto havis abonantaron pli ol 2000 personoj.

Ankaŭ dum komenco de la jaro Saĥarov aĉetis ĉe L.L.Zamenhof la tutan stokon de lia Esperanto-rusa vortaro. Tiamaniere Librejo “Esperanto” iĝis kvazaŭ eldoninto de la vortaro.

1910 [redakti]

Veninte en 1907 en Moskvon, li fondis tie la famkonatan Librejon “Esperanto” kaj Moskvan Instituton de Esperanto. En 1909-1917 li estis ĉefredaktoro kaj eldonanto de La Ondo de Esperanto, ĉeforgano de rusaj esperantistoj. Ankaŭ li partoprenis gvidadon de Moskva Esperanto-societo, kiu dum kelkaj jaroj rifuĝis en lia loĝejo. Al la plumo de Saĥarov apartenas: „Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj“ (bona kolekto da artikoloj pri Esperanto en Esperanto kaj rusa lingvo); originala rakonto „Superforta ambicio“; „Signifo de akciaj societoj por E-movado“- pluraj lernolibroj kaj vortaroj por rusoj („La tuta lingvo E“). Post la revolucio Saĥarov daŭrigis reeldonadon de siaj Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj kaj partoprenis SEU-movadon: li estis dum kelkaj jaroj membro de CK SEU kaj aktive laboris en ties instruista sekcio kaj lingva komisiono.

"Superforta ambicio" (Skizo el esperantista vivo) eldonita en 1913 estas lia sola beletra verko. Laŭ la atesto de B. V. Tokarev:

Citaĵo
« tiu malgranda novelo estas la plej interesa kaj talenta verko de la komenca periodo de la esperanta prozo »

Ekzistas biografia romano kun titolo Rememoroj de centprocenta esperantisto. A. Saĥarov estis ne murdita dum reĝimo de Stalin.

Aleksandro (Aleksandr Andrejeviĉ) SAĤAROV (1865-1943). Esperantistiĝis en 1903. Rusiano kaj sovetiano. Multe kunlaboris kaj korespondis kun Ludoviko Zamenhof. Fondis kaj redaktis la gazeton "La Ondo de Esperanto" (1909-1917). Gvidis tre sukcesajn Esperantajn eldonejon kaj librovendejon en Moskvo. Sian valoregan libraron li donacis al la Fremdlingva Biblioteko en Moskvo. Libroj: "Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj", "Rememoroj de centprocenta esperantisto", multo da vortaroj kaj lernolibroj.


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.

Libroj verkitaj de Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov [redakti]

Notoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]