Aleksandr Men

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aleksandr Men (ruse: Александр Владимирович Мень; naskiĝis la 22-an de januaro 1935 en Moskvo, mortis la 9-an de septembro 1990 apud Moskvo) – rusa ortodoksa kleriko, religia filozofo kaj teologo-ekumenisto. Li konis hebrean, grekan kaj kelke da eŭropaj lingvoj. Lia libro "Filo de la homo" estis tradukita en plurajn lingvojn. Murdita en neklarigeblaj cirkonstancoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en familio de rusaj judoj Vladimir Men kaj Jelena Cuperfejn. Lia patro estis ateisto kaj la patrino konvertita de ortodoksimo kristanino. Aleksandr estis baptita la 3-an de septembro 1935 de ortodoksa superulo, kaŝiĝanta sin ataŭ komunisma reĝimo.

Kiam li estis 6 jara, NKVD arestis lian patron, kiu dum pli ol unu jaron pasigis en enketa arestejo, kaj poste estis ekzilita en Uralon. La familio rekuniĝis nur post la dua mondmilito.

En la aĝo de 12 jaroj li spertis mistikan travivaĵon renkontante Jesuon Kriston.

Aleksandr Men studis en Supera Felta Altlernejo kaj jam dum la unua studjaro ekkonis ortodoksan judon Gleb Jakunin – venontan ortodoksan pastron kaj opozician aganton, kaj reĝisoron Andrei Tarkovski. En 1955 la fakultaton, kiun li studis oni translokigis al Irkuck en Siberion kaj tie en 1957 la pastro Men eklezie nuptiĝis kun Nataŝa Grigorenko en ortodoksa preĝejo sub alvoko al sankta Johano Baptisto. Kadre de reprezalioj direktitaj al kredantoj li ne ricevis diplomon pri studfino, pro kio estis soldatiĝonta.

Post reveno al Moskvo ricevis diakonan konsekron kaj estis sendita al preĝejo al Dipatrino ĉe la stacidomo Alabino apud Moskvo. Samtempe la pastro komencis ekstere studi en Leningrado kaj kunlabori kun religitema bulteno.

La 1-an de septembro 1960 ordiniĝis kaj kiel vikario eklaboris en la sama preĝejo, kie post unu jaro iĝis paroĥestro.

En 1964 loka milico traserĉis la sanktejon kaj senbaze akuzis la pastron pri priŝtelado de loka muzeo. La klerikon oni direktis kiel vikarion al vilaĝo Tarasovka, kie ekestis ideo skribi malferman leteron al regopovoj, kondamnanta kontraŭreligian atakon. La letero kaŭzis grandan reeĥon en ŝtataj kaj ekleziaj regopovoj.

En la jaroj 1964-1968 la pastro studis en Moskva Animzorga Akademio, kie doktoriĝis, kaj februare 1970 estis sendita kiel vikario al preĝejo de Sinjora Oferaĵo en apudmoskva vilaĝo Novaja Derevnia.

En la jaroj 1980-1983 pastro Men estis dufoje enketata de KGB en Lubjanka. En 1985 sindikata ĵurnalo Trud, en du vastaj artikoloj, akuzis lin pri krimaj kontaktoj kun rusa ortodoksa eklezio en Ameriko kaj pri kontraŭsoveta agado.

Februare 1988 li la unuan fojon iris eksterlanden, dum du semajnoj restadante en Pollando. Fine de la 80-aj jaroj ofte aperis en amaskomunikiloj kaj lekciis kelkdekfoje fariĝante la plej populara rusa kleriko. En 1989 avanciĝis ĝis paroĥestro en sia paroĥejo, kiun igis loka centro de viva ortodoksismo en Sovetunio.