August Heinrich Hoffmann von Fallersleben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Heinrich Hoffmann von Fallersleben
Persona informo
August Heinrich Hoffmann von Fallersleben
Naskonomo August Heinrich Hoffmann
Naskiĝo 2-an de aprilo 1798 (1798-04-02)
en Fallersleben
Morto 19-an de januaro 1874 (1874-01-19) (75-jaraĝa)
en Corvey
Tombo Nordrejn-Vestfalio vd
Lingvoj germanarusa vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de GöttingenBonna universitatoUniversitato de Helmstedt vd
Memorigilo August Heinrich Hoffmann von Fallersleben
Familio
Patro Heinrich Wilhelm Hoffmann vd
Patrino Dorothea Hoffmann vd
Edz(in)o Ida vom Berge vd
Infanoj Franz Friedrich Hoffmann-Fallersleben vd
Profesio
Okupo poeto • bibliotekistoverkisto • revoluciulo • muzikologo • etnomuzikologo • verkisto de porinfana literaturo • kuratoro • universitata instruisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

August Heinrich Hoffmann, konata kiel Hoffmann von Fallersleben (* 2-an de aprilo 1798 en Fallersleben (nun urboparto de Wolfsburg); † 19-an de januaro 1874 en Corvey) estis altlerneja instruisto por germanistiko kaj poeto. En 1841 li verkis la postan germanan nacian himnon. Por distingiĝi de aliaj portantoj de la ofta familia nomo Hoffmann li alprenis aldone la devenonomon von Fallersleben.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fallersleben frekventis en 1816 la universitaton de Göttingen por studi teologion. Instigite de Georg Friedrich Benecke li okpupiĝis pli pri studo de germanlingva literaturo. Al tio li restis fidela ankaŭ en Bonn, kien li iris en 1819. Post esploroj pri la malnova nederlanda literaturo pasigitaj dum ses monatoj en Leiden, li iĝis privata sciencisto en Berlino. En 1823 li iĝis gvardanto ĉe la universitata biblioteko de Vroclavo, kaj samloke en 1830 eksterordinara kaj en 1835 ordinara profesoro pri germana lingvo. Li entreprenis plurajn studvojaĝojn al Aŭstrio (1827 kaj 1834), Danujo (1836), Nederlando kaj Belgujo (1837), Svisio (1839). Lian deĵoron bibliotekan li jam en 1838 libervole estis transdoninta. En la 20.12.1842 li malprofesoriĝis sen pensia rajto perdekrete pro laŭdira politika maldececo videbla en la verko »Unpolitische Lieder« (Hamburg 1840–1841). Sekve li forpelitis el pluraj germanaj federaciaj ŝtatoj (komparu: »Zehn Aktenstücke über die Amtsentsetzung des Professors H.«, Mannheim 1843) kaj vivis dum pluraj jaroj migradan vivon. En 1845 finfine li rajtis setli en Meklenburgo. En 1848 li rehabilitiĝis ankaŭ en Prusio, rericevis pension kaj setlis en 1853 en Vajmaro. Tie li eldonis kune kun Oskar Schade la jarlibron »Weimarisches Jahrbuch für deutsche Sprache, Literatur und Kunst«, de kiu aperis ses volumoj (Hannover 1854–57). En Vajmaro estiĝis ankoraŭ »Theophilus«, la eldonoj de malaltgermana teatraĵo el la mezo de la 15-a jarcento en du versioj (Hannover 1853 kaj 1854), kaj la verko »Geschichte der deutschlateinischen Mischpoesie«. En 1860 li nomumitis fare de la duko de Racibórz bibliotekisto ĉe Kastelo Korvel. En sia naskiĝurbo starigitis en 1883 je lia honoro obelisko. Alia monumento troviĝas sur la insulo Helgoland, tria en Höxter en 1903.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Ekster la meritoj eldonistaj pri malnova germana literaturo Fallersleben famiĝis pro serenaj kaj facile kanteblaj kantoj. Sen pretendo je troa intelekta profundeco li kolektis la ideojn de la samtempuloj en etaj, ofte epigramaj poemoj. Li per tio perfekte trafis la kernon de vera popola kanto. Sen muzika talento li eĉ proponis melodiojn por diversaj poeziaĵoj. Ankaŭ La kanto de l' germanoj, la germana nacia himno, tekstitis de li.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Politische Gedichte aus der deutschen Vorzeit (Herausgeberschaft), 1843 (Digitalisat)
  • Gesammelte Werke, 1893 (postmorte)

Krom sia politika liriko la poeto kreis 550 infankantojn, el kiuj 80-on li muzikigis, multajn kunlabore kun sia amiko Ernst Richter. Krome li verkis popol- kaj patrujokantojn. La plej konataj kantoj estas:

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 423-424, kio legeblas tie ĉi interrete.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walter Methler, Martin Frost: Hoffmann von Fallersleben. Kinderlieder - Freundschaften, Evangel. Kirchengemeinde Volmarstein, Wetter/Ruhr 1990
  • Marek Halub: August Heinrich Hoffmann von Fallersleben. Im schlesischen Mikrokosmos, eine kulturgeschichtliche Studie, Wydan. Uniw., Breslau 2005, ISBN 83-229-2576-X
  • Richard Müller: Die Ahnen des Dichters Hoffmann von Fallersleben und ihre Familien, Hoffmann-von-Fallersleben-Gesellschaft, Fallersleben 1957
  • Irina Kaminiarz, Hans Lucke: Hoffmann von Fallersleben - Alles Schöne lebt in Tönen, Weimarer Taschenbuch Verlag, Weimar 2006, 144 S., mit zahlr. Abbildungen, ISBN 978-3-937939-68-1
  • Dr. Wilhelm Schoof, Der Dichter des Deutschlandliedes in Lübeck, Seite 111ff, in Der Wagen 1962, ein Lübeckisches Jahrbuch, herausgegeben in Verbindung mit der Gesellschaft zur Beförderung gemeinnütziger Tätigkeit, Verlag Max Schmidt-Römhild, Lübeck 1962
  • Franz-Josef Degenhardt, Der Mann aus Fallersleben, Die Lieben des August Heinrich Hoffmann (Roman), Aufbau Taschenbuch Verlag Berlin 1996

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]