Bedevlja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Taĉiv en Transkarpatio

Bazaj informoj

Bedevlja ukraine Бедевля hungare Bedőháza, ruse Бедевля [bedjevlja], rumane Bedeu estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Taĉiv.

Situo

Bedevlja situas en montoj.

Historio

La unua mencio okazis en 1336 laŭ tiama hungara ortografio "Bedeuhaza". En 1910 vivis en Bedőháza 2503 loĝantoj (2011 rutenoj, 412 germanoj, 66 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Taracköz, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Bedevlja. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj