Bibern SO
| - La mallongigo SO en Bibern SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bibern.. |
| Bibern | |
|---|---|
| Blazono de Bibern | |
| Kantono | Soloturno |
| Distrikto | Bucheggberg |
| Koordinatoj | 47°8′50″N 7°27′30″O / 47.14722°N, 7.45833°OKoordinatoj: 47°8′50″N 7°27′30″O / 47.14722°N, 7.45833°O |
| Nombro de enloĝantoj | 250 |
| Areo | 2,99 km² |
| Alteco | 512 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 4578 |
| Komunumkodo | 2444 |
| Mapo de Bibern | |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Bibern estas komunumo en la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 250 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio [redakti]
Bibern situas ĉe la norda flanko de la montoĉeno Bucheggberg proksimume 9 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno en la tiel nomita valo de Bibern, tra kiu fluas la samnoma rivereto, kiu sude de Kräiligen sur la teritorio de la komunumo Bätterkinden alfluas al Emme. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,99 km², de kiuj 30% estas kovritaj de arbaro, 61,9% servas por agrikulturo kaj 8,0% por setlado.[1]
Najbaraj komunuoj [redakti]
La komunumo Bibern limas en nordoriento al Leuzigen (BE), en oriento al Tscheppach, en sudo al Hessigkofen, en sudokcidento al Gossliwil, en okcidento al Rüti ĉe Büren (BE), kaj en sudokcidento al Arch (BE).
Trafiko [redakti]
Tra Bibern pasas de oriento al okcidento la vojo de Lüterkofen al Gossliwil, kaj de nordo al sudo la vojo n-ro 1308 de Mühledorf al Arch. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 5 kilometrojn norde apud Arch. Per la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Lohn-Lüterkofen al Schnottwil kaj per la taksibuso Bucheggberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Bibern datiĝas el la jaro 1366 kiel Bibron. Estis trovitaj diversaj objektoj el neolitiko kaj la romia epoko. Dum mezepoko Bibern apartenis al la Senjorujo Buchegg, kiu estis parto de la kampargrafejo Etburgonjo kaj fariĝis en la jaro 1391 havaĵo de la urbo Soloturno. Ĝis 1798 la malalta jurisdikcio apartenis al la soloturna tribunalo de Aetingen, dum la supera jurisdikcio apartenis al la berna kampartribunalo Zollikofen. [2]
Vidu ankaŭ [redakti]
- Aliaj lokoj kun la nomo Bibern
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 4-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Peter Lätt: Bibern SO en Historia Leksikono de Svislando (2004-07-06)
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo de la komunumo Bibern
- Bibern SO en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Bibern – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||