Küttigkofen

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Küttigkofen
Blazono de Küttigkofen
Blazono de Küttigkofen
 Küttigkofen
Kantono Soloturno
Distrikto Bucheggberg
Koordinatoj  47°9′10″N 7°31′0″O  /  47.15278°N, 7.51667°O / 47.15278; 7.51667 (Küttigkofen)Koordinatoj: 47°9′10″N 7°31′0″O  /  47.15278°N, 7.51667°O / 47.15278; 7.51667 (Küttigkofen)
Nombro de enloĝantoj 255
Areo 2,17 km²
Alteco 481 m super marnivelo
Poŝtkodo 4581
Komunumkodo 2452
Mapo de Küttigkofen
Mapo de Küttigkofen

Enhavo

Pri la komunumo[redakti]

Küttigkofen estas komunumo en la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 255 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti]

Küttigkofen situas en la Svisa Mezlando sur la orienta flanko de la montoĉeno Bucheggberg en la valeto Mülital, tra kiu fluas la rojo Mülibach, proksimume 6,5 km sudsudokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno. Krom la vilaĝo Küttigkofen al la komunumo apartenas la setlejoj Bismarck, Usserdorf kaj Steinrüschen. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la montetdorso Oberholz sur alteco de 563 m s.m. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,17 km², de kiuj 30% estas kovritaj de arbaro, 60% servas por agrikulturo kaj 9% por setlado.[1]

Najbaraj komununumoj[redakti]

La komunumo Küttigkofen limas en nordo al Lüterkofen-Ichertswil, en oriento al Bätterkinden (BE), en sudo al Kyburg-Buchegg, kaj en okcidento al Brügglen.

Trafiko[redakti]

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas per flanka vojo de la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Lohn al Kyburg, sur kiu cirkulas la poŝtaŭtolinio de la stacidomo Lohn-Lüterkofen al Messen. Krome ankaŭ per la taksibuso Bucheggberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas 6 kilometrojn norde apud Soloturno.

Historio[redakti]

La unua dokumenta mencio de Küttigkofen datiĝas el la jaro 1316 kiel obrenchúttenkouen. Dum mezepoko Küttigkofen apartenis al la Senjorujo Buchegg, kiu estis parto de la kampargrafejo Eta Burgonjo kaj fariĝis en la jaro 1391 havaĵo de Kantono Soloturno. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti]

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 4-an de novembro 2011
  2. Fonto: Othmar Noser: Küttigkofen en Historia Leksikono de Svislando (2006-08-31)

Eksteraj Ligiloj[redakti]

Bildoj[redakti]