Biblia Zono (Usono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Biblia zono en Usono
Dominaj kredoj en 2001 en la 48 ŝtatoj, ekskludante Alaskon kaj Havajon. Roza kaj ruĝa: koncentriĝo de baptismo.

La Biblia Zono (angle Bible Belt) estas kromnomo por regionoj en pluraj landoj kie misio kaj kristana predikado estas fortaj, inkluzive en Nederlando, en Usono kaj en tiuj lokoj de Skandinavio kie libereklezia evangelia Protestantismo formas integritan parton de la regiona kulturo.

Priskribo: Historio kaj politiko[redakti | redakti fonton]

En Usono, kie la nomo estis unue uzita en 1924 fare de la ĵurnalisto H. L. Mencken en la Chicago Tribune [1], la Biblia Zono proksimume egalrilatas al la sudaj ŝtatoj (kvankam Norda Dakoto havas la plej malsupran procenton de ne-religiuloj, ĉe 5%). En la kolonia epoko (1606-1776), la sudaj ŝtatoj estis pezocentro por la Anglikana Eklezio. Poste, la areo estis karakterizita fare de baptistaj kaj metodistaj reviviĝomovadoj.

Ekzaktaj limoj ne ekzistas, sed kutime areo estas signifita kiu etendiĝas de Teksaso en la sudokcidento kaj Kansaso en la nordokcidento ĝis Virginio en la nordoriento kaj Florido en la sudoriento.

Antaŭ la Enlanda Milito, la sudaj ŝtatoj estis malpli religiaj ol la MezokcidentoNov-Anglio. Nur la sperto de la perdita milito, la posta okupacio de nordaj trupoj kaj la drastaj ekonomiaj kaj sociaj malordoj kiuj venis kun ĝi kaŭzis fortan turnon al religio en tiu ĉi areo.

Politike, la ŝtatoj de la Biblia Zono kaj la plimulto de iliaj loĝantaro estas ĉefe konservativaj balotantoj. Ĝis proksimume 1960, la areo estis firme en la manoj de la demokratoj, ĉar la respublikanoj daŭre estis perceptitaj kiel la partio de la antaŭa militmalamiko (vidu Solid Sudo). Tio ŝanĝiĝis kun la turno de la demokratoj al la civitanrajta movado kaj, poste, Respublikana kampanjostrategio kiu metis specialan emfazon de balotantoj en tiuj ŝtatoj. Hodiaŭ, la ŝtatoj de la Biblia Zono - kun la escepto de Florido, Virginio, kaj plikajpli Georgio kaj Norda Karolino - estas konsideritaj fortikaĵoj de la Respublikana Partio, almenaŭ en usonaj prezidant-elektoj. La lasta Demokrata prezidenta kandidato se temas pri havi signifan politikan sukceson en la Biblia Zono estis Jimmy Carter, kiu estis aktiva kiel diakono en baptista preĝejo dum multaj jaroj. Pli postaj demokratiaj prezidentaj kandidatoj – eĉ tiuj, kiuj venis el la Sudo aŭ tie politike aktivas dum multaj jaroj – kiel Bill Clinton (Guberniestro de Arkansaso) aŭ Al Gore (Senatano kaj Reprezentanto el Tenesio) apenaŭ sukcesis en la Sudo. Gore eĉ perdis kontraŭ George W. Bush en Tenesio, kio kostis al li la plimulton de balotvoĉoj en ekstreme proksima elekto.

Stephen W. Tweedy ekzamenis en sia artikolo de 1978 [2] la aparteno al la Biblia Zono laŭ la kutimoj spekti religiajn programojn en televido (vidu Televangelismon). Rezulte li dividis la Biblian zonon en du: La orienta sekcio kiu etendiĝas de Centra Florido tra Alabamo, Tenesio, Kentukio, Georgio, Virginio, Norda Karolino kaj Suda Karolino. La okcidenta sekcio koncentriĝas en la centro de Teksaso, kaj konsistas el Arkansaso, Luiziano, Oklahomo, Misurio, Kansaso kaj Misisipio.

Spite al tio ĉi supre dirite, notindas la mala trendenco en iuj el la grandaj urboj kiuj, malgraŭ sia geografia aparteneco, ili ne estas kulture kaj socie konsiderataj kiel parto de la Biblia Zono kaj tio estas pro pliiĝo de malplimultoj: ekzemple judoj, GLAT, alilandaj nov-enmigrantoj kaj nereligiaj loĝantaro. Ĉi tiuj urboj inkluzivas Houston, Aŭstinon, Sanktan Luison, Nov-Orleanon, Atlantan, Asheville kaj la regionon de Suda Florido.

Aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

De usona perspektivo, la Biblia Zono ankaŭ rilatas al areoj de aliaj landoj kun alta konservativa kristana enloĝantaro, kvankam tiuj areoj ne devas esti longaj aŭ apudaj.

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

La termino Biblia Zono ankaŭ estas uzita en Aŭstralio. Plej ofte tio rilatas al areoj ĉirkaŭ individuaj grandurboj, kiel ekzemple la nordokcidentaj antaŭurboj de Baulkham Hills, Sidnejo, la nordorientaj antaŭurboj de Adelajdo kiel ekzemple Paradizo, Modbury kaj Golden Grove.

Kanado[redakti | redakti fonton]

La esprimo estas foje uzita por rilati al la konservativa regiono en la kanada provinco de Alberto.

Germanio[redakti | redakti fonton]

Germana Biblia Zono etendiĝas de la Westerwald trans la Siegerland ĝis la Bergisches Land. Pluraj evangeliaj verkoj kaj institucioj ankaŭ troviĝas tie.

Nederlando[redakti | redakti fonton]

En Nederlando ekzistas Biblia Zono kiu etendiĝas de Zelando en la okcidento ĝis Overijssel en la nordoriento. Ĝia areo estas la politika fortikejo de la Politika Reformita Partio.

Norvegio[redakti | redakti fonton]

Okcidenta Norvegio (Westlandet) kaj Suda Norvegio (Sørlandet) estas inkluditaj en la Norvega Biblia Zono.

Svedio[redakti | redakti fonton]

La Sveda Biblia Zono situas en norda Småland kaj temigas la urbon de Jönköping kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. La Kristandemokratoj havas tie sian plej gravan balotan bazon.

Finnlando[redakti | redakti fonton]

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Barato[redakti | redakti fonton]

Zono-terminologio en Usono[redakti | redakti fonton]

Zonterminologio ofte estas uzita por priskribi orientokcidentajn disetendiĝantajn regionojn de Usono kiuj kunhavas komunan karakterizaĵon. Aldone al la Biblia Zono, ekzistas, ekzemple, la Rusta Zono, kiu etendiĝas trans la industriregionoj de la Nordoriento kaj la norda Mezokcidento, kaj la Suna Zono, nomo por la ŝtatoj kun relative varma vetero inter la oceanaj marbordoj kaj la golfo de Meksiko. Aliaj zonoj inkludas la Neĝan Zonon, la Grenan Zonon, la Maizan Zonon, la Nigran Zonon kaj la Kotonan Zonon. Multaj el tiuj zonoj interkovras unu la alian, tiel ke la Biblia Zono kaj la Kotono-Zono estas plejparte geografie la sama areo, ĉefe la ŝtatoj kiuj formis la Konfederaciitajn Ŝtatojn de Usono de 1861 ĝis 1865.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Randall Balmer; Encyclopedia of Evangelicalism Baylor University Press, 2004
  • Denman, Stan. "Political Playing for the Soul of the American South: Theater and the Maintenance of Cultural Hegemony in the American Bible Belt" Southern Quarterly (2004) v. 42, Spring, 64-72.
  • Heatwole, Charles A. "The Bible Belt; a problem of regional definition" Journal of Geography (1978) 77; 50-5
  • Christine Leigh Heyrman, Southern Cross: The Beginnings of the Bible Belt (Knopf, 1997)
  • Samuel S. Hill, Charles H. Lippy, and Charles Reagan Wilson, eds. Encyclopedia Of Religion In The South (2005)
  • George M. Marsden, Fundamentalism and American Culture: The Shaping of Twentieth-Century Evangelicalism, 1870-1925 (1980).
  • Chris C. Park; Sacred Worlds: An Introduction to Geography and Religion Routledge, 1994
  • Tweedie, S.W. (1978) Viewing the Bible Belt. Journal of Popular Culture 11; 865-76

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fred R. Shapiro (ed.). Yale Book of Quotations. Yale University Press (2006). (ISBN 978-0-300-10798-2).
  2. Tweedie, S.W. (1978) Viewing the Bible Belt. Journal of Popular Culture 11; 865-76

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]