Blumaska jakutingo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blumaska jakutingo
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Kokoformaj
Familio: Kracedoj
Genro: Pipile
Specio: P. pipile
Pipile pipile
Konserva statuso
CR
v  d  r
Information icon.svg


La Blumaska jakutingo (Pipile pipile) estas kokoforma birdo de la familio de la Kracedoj (sama familio de la Jakuoj, Ĉaĉalakoj kaj Mutuoj) kaj apartenas al la kvarspecia genro Pipileo (latine Pipile). De la kvar specioj de tiu genro la Blumaska jakutingo estas la plej minacata. Tiu specio loĝas en Trinidado kaj alproksimiĝas al formorto. Malsimile al la aliaj specioj de la genro Pipile, kiuj havas blankan vangon kaj ruĝan mentonsakon, la Blumaska jakutingo havas bluajn vangojn kaj mentonsakon.