Deutsch.info

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deutsch.info
Deutsch.info
Deutsch.info
retejo
Retadreso deutsch.info
Kategorio Lingvolernado
Lingvo(j) 19 (kun Esperanto)
vdr

Deutsch.info estas senpaga retejo por konatiĝo kun kaj lernado de la germana lingvo. Ĝi estas atingebla en 19 lingvoj kaj enhavas kursojn de niveloj A1, A2, B1 kaj B2. La retejo estas rezulto de du projektoj subtenitaj de la Programo Sokrato-Leonardo de la Eŭropa Komisiono kaj Erasmus+. Ĝia uzado estas plene senpaga. La kursoj estas destinitaj ĉefe por memlernantoj, sed taŭgas ankaŭ kiel subtena materialo por ĉeestaj lingvokursoj.

Evoluo de la projekto[redakti | redakti fonton]

La unua projekto daŭris ekde novembro 2011 ĝis oktobro 2013. Realigantoj de ĝi estis Edukado@Interreto (Slovakio), Studio GAUS (Germanio), Österreich Institut GmbH (Aŭstrio), WBS Training AG (Germanio), English Unlimited (Pollando), Inter-kulturo (Slovenio), Masaryk-Universitato (Ĉeĥio) kaj Mediaost Public Relations & Marketing (Germanio). La retejo estis publikigita en la interreto la 26-an de junio 2013 kun unuaj informoj[1]. La 24-an de oktobro 2013 komenciĝis la teststadio kaj aperis beta-versio kun unuaj kursenhavoj. Tiam la retejo estis atingebla en dek unu lingvoj[2].

Ekde novembro 2014 ĝis aŭgusto 2017 okazis dua projekto kun la celo pliriĉigi la enhavon de la retejo. En ĝi kunlaboris Studio Gaus GmbH (Germanio), Edukado@Interreto (Slovakio), Österreich Institut GmbH (Aŭstrio), WBS Training AG (Germanio), Fundacja Novinka (Pollando), Inter-kulturo (Slovenio), Mediaost Public Relations & Marketing (Germanio), Fundația Centrul Educațional Soros (Rumanio), BILARK - Sınırlı Sorumlu Bilimsel Araştırmalar ve Uygulama Eğitim Kooperatifi (Turkio) kaj Milos Educational Womens Collaboration for Activities in Tourism (Grekio). Kun helpo de volontulaj tradukistoj la paĝaro estas kontinue tradukata en pluaj lingvoj[3]. Kadre de la dua projekto estas preparitaj novaj lecionoj por la niveloj A2 kaj B1, kurso de la nivelo B2, oni pligrandigis gramatikan parton kaj vortarojn, kaj tradukis la tutan enhavon al novaj lingvoj.

En aŭgusto 2017 la retejo havis pli ol 450 000 registritajn uzantojn kaj pli ol 300 000 vizitantojn monate. En aŭgusto 2017 estas 19 lingvoversioj disponeblaj.

La projekto aperas en serio de aliaj paĝaroj de lingvoedukado, realigataj aŭ planataj de la sama kerna teamo. Ekde decembro 2002 ekzistas la retejo lernu! por la lernado de Esperanto. En majo 2016 lernu! havis ĉirkaŭ 210 000 registritajn uzantojn kaj preskaŭ 170 000 vizitantojn monate[4]. Ekde marto 2011 ekzistas la paĝaro Slovake.eu por lernado de la slovaka lingvo[5], ekde aŭgusto 2015 Mluvtecesky.net por lernado de la ĉeĥa lingvo[6] kaj ekde aŭgusto 2017 russky.info por lernado de la rusa lingvo.

Enhavo de la retejo[redakti | redakti fonton]

En la retejo troveblas nuntempe:

  • lingvokursoj en la niveloj A1, A2, B1 kaj B2;
  • gramatikaj eksplikoj ordigitaj laŭ kategorioj;
  • mediateko (kolekto de aŭtentaj tekstoj, sonregistraĵoj kaj videaĵoj en la germana);
  • informoj pri vivo kaj laboro en Germanio kaj Aŭstrio[7];
  • testoj pri politiko, kulturo, vivo kaj laboro en Germanio kaj Aŭstrio;
  • plurlingva diskutejo;
  • vortaroj, virtuala klavaro, vortaroj k.a.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La retejo estas havebla en tiuj lingvoj: angla, araba, ĉeĥa, Esperanto, franca, germana, greka, itala, hispana, hungara, kroata, litova, persa, pola, rumana, rusa, slovaka, slovena kaj turka.

En komunikiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-07. Alirita 2014-10-14.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-27. Alirita 2014-10-14.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-03-22. Alirita 2014-10-14.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-25. Alirita 2016-05-27.
  5. Slovake.eu
  6. Russky.info
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-23. Alirita 2014-10-23.