Doho
El Vikipedio
(Alidirektita el Dohao)
Doho, ankaŭ Daŭho kaj Dohao, (الدوحة – altarabe ad-Dauha, en la loka araba dialekto ad-Dōha) estas ĉefurbo de Kataro. La urbo situas ĉe la orienta parto de la eta duoninsulo ĉe la Persa Golfo. En Doho vivas ĉ. 370.000 homoj.
- Koordinatoj: Koordinatoj:
(La poŝkalendaro de Monato kaj PIV uzas por ĝi la nomon Daŭho; MAS kaj Le Monde diplomatique en Esperanto: Doho)
La plej gravaj industriaj branĉoj estas la nafta industrio kaj fiŝkaptado.
Novembre de 2001 komenciĝis en Doho la 9-a Mondkomerca Rondo de Ministra Konsilio de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), la t.n. Doha-rondo.

