Dustria mikrasturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dustria mikrasturo
Dustria mikrasturo
Dustria mikrasturo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Micrastur
Specio: M. gilvicollis
Micrastur gilvicollis
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dustria mikrasturo (Micrastur gilvicollis) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kiu inkludas la falkojn, karakaroj kaj ties parencoj. Ĝi estas membro de la genro de Mikrasturoj kiuj estas tre similaj grizaj malgrandaj arbarfalkoj.

Ĝi estas endemia de humidaj arbaroj de okcidento kaj nordo de Amazona Baseno. Ĝi povas troviĝi en la jenaj landoj: Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujanoj, Peruo kaj Venezuelo. Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Populacioj troviĝantaj en sudorienta Amazonio (sude de la Amazona Rivero kaj oriente de la rivero Madeira) estis iam inkludataj en tiu specio, sed estis priskribita kiel birdospecio nova por scienco kiel Kripta mikrasturo en 2003. Kun la Plumba mikrasturo de Chocó, ili estas ekzemplo de kripta specikomplekso. Plenkreskuloj de la tri specioj havas la tre ruĝoranĝajn vizaĝan haŭtaĵon kaj vaksaĵon kiuj separas ilin el la tre simpatria Strivosta mikrasturo, kaj nur la Dustria mikrasturo havas du blankajn striojn en la vosto (aldone al mallarĝa blanka vostopinto), kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo, tre blankan irison kaj pli blankan ventron. Kiel ĉe la parencaj specioj la supraj partoj estas grizaj kaj la brusto estas hela kun tre fajne griza horizontala strieco. La kruroj estas flavaj. La beko estas dika, fortika, hokoforma kaj griznigreca ĉe la supra makzelo kaj flavoranĝa ĉe la suba kun griznigreca pinto.

La nematurulo estas iom pli griza ol tiu de la Strivosta mikrasturo; neniam estas flaveca sube.

Referencoj[redakti | redakti fonton]