Esperantisto de la Jaro/Laŭreatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen la meritoj por kiuj iuj homoj estis elektitaj "Esperantisto de la Jaro".

William Auld 1998[redakti | redakti fonton]

Per tio skota poeto William Auld estas proklamita la esperantisto de la jaro 1998. La proklamo rekonas la lastatempajn meritojn kaj atingojn de William Auld, interalie, la vastan amaskomunikilan eĥon pro lia kandidatigo al la literatura Nobel-premio; la kompletigon de la kolosa tradukprojekto Tolkien en Esperanto; la prudenton kaj volfirmon en la afero pri La Manto. Krome, la elekto estas bona komenco por la Jubilea Jaro de Auld, kiu 75-jariĝis en 1999.  
William Auld
1924-2006
Skota
E-verkisto
EdlJ 1998
18 lingvoj

Kep Enderby 1999[redakti | redakti fonton]

Per tio aŭstralia juristo Kep Enderby, prezidanto de UEA kaj de Esperanta Jura Asocio, estas proklamita la esperantisto de la jaro 1999. Tiu ĉi proklamo rekonas la meritojn de Kep Enderby en la fortikigo de Esperantujo (aktiva partopreno en multaj kongresoj kaj tre grava parolado en la Berlina kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo) kaj en la eksteraj rilatoj (precipe aktivado en la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Seulo).  
Keppel Enderby
1926-
Aŭstralia politikisto,
prezidanto de UEA
UEA-P: 1998-2001
EdlJ 1999
2 lingvoj

2000[redakti | redakti fonton]

Hans Bakker[redakti | redakti fonton]

Hans Bakker (Nederlando) meritis la rekonon pro la sukcesoj en la agado por Esperanto en Afriko.


Mauro La Torre[redakti | redakti fonton]

Mauro La Torre (Italio) iĝis laŭreato pro la projekto Interkulturo, kies kvazaŭlernejo “Tibor Sekelj” jam ampleksas preskaŭ 100 klasojn el trideko da landoj kun ĉirkaŭ du mil lernantoj.  
Maŭro La Torre
1946-2010
Itala profesoro,
E
EdlJ 2000
2 lingvoj

Jouko Lindstedt[redakti | redakti fonton]

Jouko Lindstedt (Finnlando) estas distingita pro la prizorgo de BJA-listo, okazigo de seminario dediĉita al la 20-jariĝo de la Manifesto de Rauma kaj pro la Hejma vortaro, redaktita de li, kiu estis disvendita naŭ monatojn post la eldono kaj represita post la Tel-Aviva UK.

Osmo Buller 2001[redakti | redakti fonton]

Osmo Buller per sia demisio en 2001 finis la rezultoriĉan deĵorperiodon kiel Ĝenerala Direktoro de UEA. Danke al li la Gazetaraj Komunikoj de UEA regule kaj objektive informas la esperantistaron pri UEA. Lia septembra restado en Ĉinio kaj Litovio aktivigis la movadon tie kaj faris la rilaton de aŭtoritatoj en tiuj du landoj pli favora al Esperanto.  
Osmo Buller
1950-
Finna magistro pri ekonomiko kaj filozofio,
Ĝenerala Direktoro de UEA
EdlJ 2001
1 lingvo

Michel Duc Goninaz 2002[redakti | redakti fonton]

Michel Duc Goninaz estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2002. La internacia ĵurio elektis lin pro la eldono de la Nova Plena Ilustrita Vortaro, kies reviziadon li gvidis dum pluraj jaroj.  
Michel Duc-Goninaz
1933-
Franca profesoro,
E
EdlJ 2002
6 lingvoj

Dafydd ap Fergus 2003[redakti | redakti fonton]

Dafydd ap Fergus, kimra ĵurnalisto laboranta en Bruselo, estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2003. La internacia ĵurio elektis lin pro lia tre aktiva informa laboro en la Brusela Komunikad-Centro.


Helmar Gunter Frank 2004[redakti | redakti fonton]

Prof. Dr. sc. cyb. habil. Helmar Gunter Frank , prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2004. La internacia ĵurio elektis lin pro la sukcesa kunordigo de la agadoj de AIS kaj de ties Universitataj Sesioj kaj pro ĉi-jara lanĉo de LEUKAIS (Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS en Komárno (Slovakio) ), unu el kies tri fondo-rektoroj li estas.  
Helmar Frank
1933-
Germana profesoro,
E
EdlJ 2004
5 lingvoj

Povilas Jegorovas 2005[redakti | redakti fonton]

Kaŭna advokato Povilas Jegorovas, prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2005.

La internacia komisiono elektis s-ron Povilas Jegorovas la Esperantisto de la Jaro 2005

  • pro la bonega preparado kaj sukcesa realigo de la 90a Universala Kongreso de Esperanto kaj de la 4a Nitobe-Simpozio en Vilno;
  • pro la ekzemplodonaj rilatoj kun litoviaj aŭtoritatoj, intelektuloj kaj amaskomunikiloj, danke al kiuj Esperanto progresas en Litovio;
  • pro la kunordigo de eldonado de gravaj libroj pri Esperanto en la litova lingvo.

Bertilo Wennergren 2006[redakti | redakti fonton]

Sveda esperantisto Bertilo Wennergren, loĝanta nun en Germanio, estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2006 pro la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG).  
Bertilo Wennergren
1956-
Sveda gramatikisto kaj tamburisto,
E
EdlJ 2006
5 lingvoj

Peter Zilvar 2007[redakti | redakti fonton]

Germana esperantisto Peter Zilvar, prezidanto de Esperanto-Societo Sudharz, gvidanto de la Germana Esperanto-Centro en Herzberg estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2007 pro diversflanka agado por kaj per Esperanto en Herzberg — la Esperanto-urbo. Lia agado estis intensa ankaŭ en 2007: serio de altnivelaj seminarioj kaj ekzamen-sesioj, starigo de novaj ZEOj, imitinda loka informado pri Esperanto, evoluigo de kunlaboro inter Herzberg kaj Góra (Pollando) k.a.

Ilona Koutny 2008[redakti | redakti fonton]

D-rino Ilona Koutny, hungarino loĝanta en Pollando, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2008 pro la kompetenta kaj sukcesa gvidado de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań. Ĉi-jare ŝi aparte meritis rekonon pro la dekjariĝo de la Studoj, pro la ekzamensesio de la tria grupo, pro la unua instrurajta ekzameno kune kun ILEI, pro la komenco de la kvara grupo, kaj speciale pro la simpozio "Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko", kiun ŝi pretigis kaj efektivigis en septembro 2008 ĉe UAM.  
Ilona Koutny
1953-
Hungara lingvistino,
E
EdlJ 2008
2 lingvoj

Aleksander Korĵenkov 2009[redakti | redakti fonton]

S-ro Korĵenkov dum prelego en la Baltiaj Esperanto-Tagoj en julio 2007

Aleksander Korĵenkov, Ruslanda ĵurnalisto kaj verkisto, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2009 pro la ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof kaj pro tiutemaj verkoj kaj prelegoj, speciale pro la libro Homarano, aperinta en 2009 okaze de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko.

Katalin Kováts 2010[redakti | redakti fonton]

Katalin KOVÁTS estas hungara matematikisto, lingvisto, metodologo kaj esperantisto.

Ŝi havis postenon en hungara universitatranga katedro de aplikata lingvistiko, kie inter aliaj ankaŭ interlingvistiko estas la baza studobjekto por estontaj lingvistoj. En ŝia doktora disertacio ŝi analizis la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Krom doni teoriajn lekciojn, ŝi ankaŭ trejnis lingvoinstruistojn pri metodologio. Ŝiajn spertojn ŝi aktive uzas en la plibonigo de Esperanto-instruado.

 
Katalin Kováts
1957-
Hungara matematikisto, lingvisto, metodologo,
E
1 lingvo

Dennis Keefe 2011[redakti | redakti fonton]

Dennis Keefe, usona instruisto, nun en la universitato en Nankino (Ĉinio), internacie konata iniciatinto de Lingvaj Festivaloj, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2011 pro la universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.

Peter Baláž 2012[redakti | redakti fonton]

Peter Baláž, slovaka esperantisto, kunordiganto de la asocio Edukado@Interreto (E@I) estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2012 pro starigo, evoluigo kaj prizorgo de gravaj retaj projektoj; modela kunlaboro kun landaj kaj Eŭropaj instancoj; okazigo de la Somera Esperanto-Lernejo kaj de la scienca konferenco KAEST; eldono de gravaj diskoj, libroj, broŝuroj kaj filmoj en/pri Esperanto; kaj pro tio, ke li sukcesas stimuli kaj (re)aktivigi multajn talentajn gejunulojn, kiuj sen tio eble perdus intereson pri Esperanto.  
Peter Baláž
1979-
Slovaka eldonisto kaj kunordiganto de pluraj retejoj
E
6 lingvoj

Mark Fettes 2013[redakti | redakti fonton]

Mark Fettes, universitata profesoro pri edukado en Vankuvero, Kanado, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2013 pro la sukcesa kungvidado de la fondaĵo ESF, kiu subtenas multajn valorajn iniciatojn (NASK, Lernu!, Edukado.net k. a.); pro la kreado kaj diskonigado de la nova Strategia Laborplano de UEA; kaj pro alporto de nova etoso kaj energio al la gvidado de UEA, en la Rejkjavika UK kaj poste.  
Mark Fettes
1961-
Kanada/ Usona universitata profesoro pri edukado
prezidanto de UEA
UEA-P: 2013-
3 lingvoj