FESTO
| ||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Franca Esperanta SenTema Organizaĵo, Franca Esperanto-Semajno Terure Organizita, ... | |||
Regiono | Francio | |||
Periodo | Somere | |||
Organizanto | JEFO | |||
Ekzistas ekde | 1996 | |||
Celgrupo | Junularo | |||
Informa retpaĝo | FESTO-paĝo | |||
Fota retpaĝo | Foto-albumoj de JEFO | |||
FESTO (Franca Esperanto-Semajno Terure Organizita) estas junulara esperanto-renkontiĝo organizata ĉiujare de la Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO). La renkontiĝo apartas nun ĉefe pro elstara muzikprogramo kunorganizita kun la rokasocio EUROKKA.
Unue okazinta en 1996 en Liono, FESTO poste kunigis junulojn ĉiusomere, kvankam escepte malokazis en 2001 (IJK en Francio) kaj en 2008 (pro tiama malplivigliĝo de la aktivado en JEFO).
En 2009 FESTO reokazis danke al revigliĝo de la JEFO-anoj en strebo savi la francan junulmovadon. En 2009 en Germanio pro kaj danke al la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kiu disponigis subvenciojn. Tre rimarkindis aperoj de novkonataj artistoj kiel Kapriol', Stephan Schneider, Supernova aŭ Tone, pro tre kapabla kunfaro de EUROKKA kiu venigis artistojn, ĉu lokajn aŭ brazilajn. Ĉiuflanka kontentiĝo pri la okazaĵo kaj ĝenerale agnoskata sukceso montris daŭran supervivon de JEFO kaj ĝian renoviĝon, inter alie per apero de nova organiza teamo kaj de pli juna komitato en la asocio.
En 2010 FESTO okazu en Toulouse, sed la universitato malfrue ne subskribis la kontrakton. Feliĉe Flo spontane ofertis okazigi FESTO-n ĉe sia domo kaj la EUROKKA-studio en la apuda Donneville. Necesis senpikplantigi la kampon, starigi tendojn, krei necesejojn ktp, kaj feliĉe la etoso estis des pli bona, en atmosfero de vera ekstera festivalo, kaj pravigis la ideon.
Pasintaj FESTOj
- FESTO 1996 okazis en Liono, Arpitanio.
- FESTO 1997 okazis en Sankta Rafaelo, Okcitanio.
- FESTO 1998 okazis dum UK en Montpeliero.
- FESTO 2000 okazis en Saint-Chamond Festo estis anstataŭigita de Solidaraj Tagoj kun-organizita de JEFO kaj aliaj asocioj
- FESTO 2002 – Senĉesa festo okazis en kastelo Grezijono.
- FESTO 2003 - Kelta kulturo okazis en Paimpol/Plouézec, Bretonio.
- FESTO 2004 – Kvara dimensio (la plej stulta renkontiĝo) okazis en Orleano.
- FESTO 2005 – Amo ĉiam okazis en Saint-Amans-Valtoret, Okcitanio.
- FESTO 2006 – Kastela viv' okazis en kastelo Grezijono.
- FESTO 2007 – Muzikume okazis en Montoire-sur-le-Loir.
- FESTO 2009 – Festo festo festo! okazis en Zwingenberg, Germanio.
- FESTO 2010 – Esperanto-Muzik-Festivalo okazis en Donneville apud Tuluzo.
- FESTO 2011 – Kastela viv' okazis en kastelo Grezijono. (8-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2011)
- FESTO 2012 – Montara vilaĝo okazis en Métabief. (17-a ĝis 24-a de aŭgusto 2012)
- FESTO 2013 – Reveno al Amikejo okazis en Moresnet. (10-a ĝis 18-a de aŭgusto 2013)
- FESTO 2014 – Revigligi la planedon okazis en Pont-de-Barret. (16-a ĝis 238-a de aŭgusto 2014)
Eksteraj ligiloj
- Festo 2013: http://festo.jefo.fr/ (10a ĝis la 18a de Aŭgusto 2013)
- Festo 2012: http://festo2012.esperanto-jeunes.org/ (17a ĝis la 24a de Aŭgusto 2012)
- Festo 2011: http://www.festo.lautre.net/ (8a ĝis la 15a de Aŭgusto 2011)
- Festo 2010: http://esperanto-jeunes.org/FESTO-2010
- Festo 2009: http://esperanto-jeunes.org/-Festo-2009 kaj raporto pri FESTO 2009
- Festo 2007: http://esperanto-jeunes.org/festo2007/
- Festo 2006: http://esperanto-jeunes.org/-Festo-2006
- Festo 2005: http://esperanto-jeunes.org/galerie/festo2005 kaj http://festo2005.blogspot.com/
- Festo 2004: http://festo2004.free.fr/
- Festo 2003: http://festo2003.free.fr/
- Festo 2002: http://festo2002.free.fr/
|