Fajfokoturno
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Dactylortyx thoracicus (Gambel], 1848) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Fajfokoturno (Dactylortyx thoracicus) estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj aŭ Amerikaj koturnoj.
Ĝi troviĝas en Belizo, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro kaj Meksikio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.
Enhavo |
Aspekto [redakti]
Ĝi estas iom pli da 20 cm longa, kaj identiĝas pro tre mallonga vosto, pli malgranda ol tiuj de la aliaj odontoforedoj. La masklo estas bruna, kun la gorĝareo kaj vango tre briloranĝecaj, same kiel la larĝa superokula strio. La krono estas tre malhelbruna kaj en orelareo estas malhelgriza makulo samkolora kun brido inter beko kaj okulo. La iriso estas tre bruna. La ino estas pli pala, kun la gorĝo griza kaj pli ruĝeca en subaj partoj. La beko estas tre dika kaj malhelgriza al nigreca.
Disvastiĝo [redakti]
Tiu specio loĝas en diferencaj habitatoj, ĉefe en altaj humidaj arbaroj kun modera klimato, sed ankaŭ en varmaj malaltaj zonoj en la Golfo de Meksiko. Temas pri disa distribuado ekde Jalisco al la altaj teroj de Chiapas kaj Centrameriko ĝis Honduro. En la kariba deklivaro ekde la Okcidenta Sierra Madre en Tamaulipas, Regiono Huasteca, kaj Jukatano. Forestas el Belizo.
Subspecioj [redakti]
Oni konas 18 subspeciojn de Dactylortyx thoracicus:[1]
- Dactylortyx thoracicus pettingilli – orienta Meksikio (sudokcidenta Tamaulipas kaj sudorienta San Luis Potosí)
- Dactylortyx thoracicus thoracicus - orienta Meksikio (nordorienta Puebla kaj centra Veracruz)
- Dactylortyx thoracicus devius - okcidenta Meksikio (Jalisco)
- Dactylortyx thoracicus melodus - okcidenta Meksikio (centra Guerrero)
- Dactylortyx thoracicus ginetensis - S Meksikio (limo Chiapas/Oaxaca)
- Dactylortyx thoracicus edwardsi - S Meksikio (montoj de Chiapas apude al limo kun Oaxaca)
- Dactylortyx thoracicus chiapensis - S Meksikio (centra Chiapas)
- Dactylortyx thoracicus moorei - S Meksikio (montoj de centra Chiapas)
- Dactylortyx thoracicus dolichonyx - S Meksikio (Suda Sierra Madre de Chiapas)
- Dactylortyx thoracicus sharpei - Campeche, Jukatano kaj Quintana Roo al Petén de Gvatemalo
- Dactylortyx thoracicus paynteri - S Meksikio (centro-suda Quintana Roo)
- Dactylortyx thoracicus calophonus – Pacifika deklivaro de Gvatemalo
- Dactylortyx thoracicus salvadoranus - Salvadoro (Vulkano de San Miguel)
- Dactylortyx thoracicus taylori - Salvadoro (regiono de Monto Kakagvatiko)
- Dactylortyx thoracicus fuscus - Honduro (regiono de Tegucigalpa)
- Dactylortyx thoracicus rufescens - Honduro (montoj San Juancito)
- Dactylortyx thoracicus conoveri - Honduro (Olancho)
Referencoj [redakti]
- Peterson, Roger Tory, kaj Edward L. Chalif. 2008. Aves de México. Guía de campo. Editorial Diana, México.
- Dactylortyx thoracicus, Ruĝa Listo de IUCN, konsultita la 22-a de marto de 2009, BirdLife International , en angla
- BirdLife International 2004. Dactylortyx thoracicus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10a de julio 2007.
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |