Federacia Konsilio (Germanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sidejo de la Federacia Konsilio de Germanio en Berlino

La Federacia Konsilio (germane: Bundesrat) estas institucio, pere de kiu, laŭ la germana konstitucio, la federaciaj landoj partoprenas en la leĝdonado kaj administrado de la germana ŝtato kaj en aferoj de la Eŭropa Unio.

Ĉiu el la 16 germanaj federaciaj landoj havas (depende de la nombro de siaj civitanoj) 3 ĝis 6 voĉojn en la Bundesrat. Entute ĝi konsistas nuntempe el 69 reprezentantoj de tiuj partioj, kiuj regas en la unuopaj federaciaj landoj. Ĉar la balotoj en la 16 federaciaj landoj ne okazas samtempe, la konsisto de la Bundesrat kutime ŝanĝiĝas plurfoje jare.

En la praktiko iom pli ol 50 % de la germanaj ŝtataj leĝoj bezonas aprobon de la Bundesrat por validiĝi, ekzemple ĉiuj leĝoj, kiuj grave tuŝas la financojn de la federaciaj landoj. La ceterajn ŝtatajn leĝojn la germana parlamento Bundestag povas decidi sola.

Ekster Germanio oni foje parolas pri „duĉambra parlamento“ en Germanio (Bundestag kaj Bundesrat). Tamen germanoj rigardas la Bundesrat ne kiel parton de sia parlamento, sed kiel aldonan institucion.

Historio

Federacia Konsilio jam ekzistis en la antaŭuloj de la nuna germana ŝtato, la Germana Federacio, la Nordgermana Federacio kaj la Germana Imperiestra Regno. Ĉiuj tiuj ŝtataj formoj estis, kiel la nuna Germanio, federaciaj, kaj la Federacia Konsilio reprezentis, kiel hodiaŭ, la membro-ŝtatojn de la federacio.

La origino de tiu-ĉi federacia tradicio devenis de la plurŝtata konsisto de Germanio en la tempo antaŭ la 20-a jarcento. Tiuj pluraj ŝtatoj, ekz-e la reĝlandoj Prusujo kaj Saksio aŭ la grandduklando Hesio-Darmstadt, estis plene suverenaj sed relative malfortaj.[1] Dum la Napoleonaj militoj la Sankta Romia Imperio, kiu enhavis ĉiujn tiujn ŝtatojn kvazaŭ en alianco, disfalis kaj formiĝis nova federacio. En la posta tempo la popola emo unuigi Germanion ankaŭ ne povis realiĝi pro la deziro de la estroj de tiuj multaj germanaj ŝtatoj ne perdi sian potencon al centra registaro. Kiam Otto von Bismarck, ŝtatestro de Prusujo, unuigis la germanajn ŝtatojn en la Imperiestra Regno, li respektis tiun deziron per lasi al la unuopaj ŝtatestroj kelkajn rajtojn. Tamen, la unuiĝinta Regno pli kaj pli evoluis al centra ŝtato, i.a. pro la aktiva leĝdonado de la nova regna ĉefurbo Berlino. Tie, la regno donis al si mem la rajton tute sole decidi pri leĝoj en civilaj aferoj sen la akcepto de la federaciaj landoj.[2]

Prezidantaro

La sekva navigilo pri la nunaj ministroprezidantoj de la federaciaj landoj de Germanio, kiuj kutime plenumas unu el la voĉoj de sia lando en la Federacia Konsilio, ankaŭ listigas la trihoman prezidantaron de la konsilio:

Referencoj

  1. Sturm, Roland. (aprilo 2013) Föderalismus in Deutschland. Informationen zur politischen Bildung, 122013‑a eldono 318 (germane), Bonn: Bundeszentrale für politische Bildung, p. 5. ISBN 0046-9408.
  2. Gesetz, betreffend die Abänderung der Nr. 13 des Artikels 4 der Verfassung des Deutschen Reichs Lex Miquel-Lasker (germane) (Decembro 1873). Alirita 22-an de Junio 2014.