Flavaflugila agelajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavaflugila agelajo
Flavaflugila agelajo, masklo
Flavaflugila agelajo, masklo
Flavaflugila agelajo, ino
Flavaflugila agelajo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Agelaius
Specio: 'A. thilius'
Agelaius thilius
(Molina, 1782)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavaflugila agelajo (Agelaius thilius) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Agelajoj kiu enhavas nigrecajn speciojn kiuj havas kolorajn markojn en kapo aŭ ŝultroj.

Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Paragvajo, Peruo kaj Urugvajo. Ties natura habitato estas marĉoj, intertajdaj marĉejoj kaj paŝtejoj ĝis la bordo de humidaj arbaroj. Kareksoj kaj junkejoj estas preferataj vegetalaj aroj. Kutime videblas ĉirkaŭ 800 m.s.m.

En Ĉilio ricevas la nomon de “trile”, kion kelkaj uzas por rilati al la etimologia origino de la hispanlingva nomo de la lando nome [ĉIle] kune kun nomo de rivero, kiun ĉiukaze estus alportintaj indiĝenoj sendita de inkaoj antaŭ la alveno de la hispanoj.

Tiu specio manĝas ĉefe insektojn (ĉefe koleopterojn kaj nur duarange lepidopterojn), araneojn kaj aliajn malgrandajn artropodojn, sed ankaŭ semojn kaj alian vegetalan materialon, kiam tiuj disponeblas (ĉefe somere kaj aŭtune).

Ĝi estas gregema specio kiu formas aron la tutan jaron (pli malgrandajn -6 al 10 individuoj- por manĝado) kaj pariĝas nur por la reprodukta sezono.

Tiu specio estas kazo de klara seksa duformismo, nome la masklo estas ĝenerale nigra kun tre rimarkinda flavaj markoj en ŝultroj, ege kontrastaj sur la nigra fono de flugiloj. La ino ne havas nigran koloron sed anstataŭe estas bruneca supre kaj ne havas flavajn markojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]