Formalaj sciencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sub la nomigo de formalaj sciencoj oni inkludas la matematikon kaj ĉiun sciencon, kiu baziĝas sur la eksperimentado kaj la observado kaj povas sistemiĝi uzante la matematikan lingvaĵon por esprimi ties konaron.

Aliaj esprimoj kun simila uzado al tiu de la Formalaj sciencoj estas tiuj de duraj sciencoj, puraj sciencoj aŭ fundamentaj sciencoj.

La germana epistemologo Rudolf Carnap estis la unua kiu dividis la sciencaron en puraj sciencoj kaj aplikaj sciencoj.

La Formalaj sciencoj akceptas antaŭdirojn speciale precizajn, kaj uzas rigorajn metodojn por konstati la formulitajn hipotezojn, ĉu per deduktoj aŭ nerefuteblaj kialaroj, ĉu per ripeteblaj eksperimentoj kie mezurigoj kaj antaŭdiroj estas kvantigeblaj objektive.

Tiu termino implicas diĥotomion inter la formalaj sciencoj kaj la nomitaj sociaj sciencoj, kiel ekzemple la sociologio kaj la ekonomiko. Ĉe tiuj la eksperimentado kaj la antaŭdiro ne ludas tiom gravajn rolojn, kaj ne produktas (nek normale klopodas produkti) rezultojn, kiuj estu kalkuleblaj per objektiva metodo, sed enfermas ian gradon de subjektiveco. Tiu diĥotomio ne devas esti komprenata kiel rigida limo de du malaj kampoj kaj sen konekto.

Kiel klasikaj ekzemploj de formalaj sciencoj inkludiĝas la matematiko, la logiko, la fiziko, la informadiko, la kibernetiko, la statistiko, la astronomio, la kemio, la lingvistiko, la filozofio kaj kelkaj branĉoj de la biologio.