Fulana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelkaj afrikaj lingvoj i.a. la fula.
fula
Fulfulde
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
Senegambian • niĝerkonga lingvaro
Parolata en Niĝerio, Gvineo, Senegalo, Malio, Niĝero, Kameruno, Burkino, ...
Parolantoj 24 000 000
Denaskaj parolantoj 22 milionoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ff
  ISO 639-2 ff
  ISO 639-3 ful
  SIL FF
  Glottolog fula1264
Angla nomo Fula
Franca nomo peul
Vikipedio
vdr

La Fula lingvo estas lingvo de Okcidenta Afriko, parolata de la popolo de FulaojFulani el Senegambio kaj Gvineo al Kameruno kaj Sudano. Ĝi estas parolata ankaŭ kiel la unua lingvo de la Tukuloroj en la valo de la rivero Senegalo kaj kiel dua lingvo de popoloj de aliaj areoj.


Estas diversaj nomoj uzataj por tiu ĉi lingvo, same kiel por la Fulaoj. Ili nomas sian lingvon PulaarPular en la okcidentaj dialektoj kaj Fulfulde (prononce kiel la angla esprimo full-full-day) en la centraj kaj orientaj dialektoj. Fula(h) kaj Fulani devenas origine el la Mandinga kaj la Haŭsa, respektive; Peul de la franca por la Volofa.

Klasado

Fula apartenas al la atlantika branĉo de la niĝerkonga lingvaro.

Priskribo

Fula havas reputacion esti komplika, sed vere ĝi estas sufiĉe regula (malmultaj esceptoj aŭ "malregulaj" formoj).

Morfologio

Fula estas bazita sur verbo-substantivaj radikoj, el kiuj devenas verbaj, substantivaj kaj modifigaj vortoj. Ĝi uzas ankaŭ Infiksojn (silabo enmetita meze de vorto, fakte post la radiko kaj antaŭ la finaĵo) por modifi la signifon.

Klasoj de substantivoj

Estas ĉirkaŭ 25 klasoj de substantivoj (ties nombro povas varii iomete laŭ diferencaj dialektoj).

Voĉoj

La verboj en Fula lingvo estas kutime klasitaj laŭ 3 "voĉoj" (escepte en Adamava Fulfulde): aktive, meza kaj pasiva. Ne ĉiu radiko povas esti uzata en ĉiu voĉo. Kelkaj verboj de meza voĉo estas Refleksivoj.

Komuna ekzemplo de tiuj verboj el la radiko loot- (lav-) estas jenaj:

  • lootude - lavi (ion)
  • lootaade - lavi (sin)
  • looteede - esti lavita

Ŝanĝo de konsonantoj

Alia eco de tiu ĉi lingvo estas la ŝanĝo de komenca konsonanto inter la formoj de singularo kaj pluralo de substantivoj kaj verboj (escepte en Pular, kie ne estas ŝanĝo en konsonantoj en verboj, nur en substantivoj).

Simpligita skemo estus jene:

  • b <-> mb <-> w
  • c <-> s
  • d <-> nd <-> r
  • g <-> ng <-> w
  • h <-> k
  • j <-> nj <-> y

Pronomoj

Fula havas inkludantajn kaj ekskludantaj pronomojn de unua persono.

Dialektoj

Kvankam estas multnombraj dialektoj de la Fula lingvo, ĝi estas kutime konsiderata kiel ununura lingvo. Wilson (1989) asertas, ke "longdistancaj veturantoj neniam trovas komunikadon malebla," kaj Ka (1991) konkludas, ke spite la geografian amplekson kaj la dialektan variadon, Fulfulde estas ĉefe kaj fundamente unu lingvo.[1] Tamen, tradukistoj de la Biblio supozas, ke almenaŭ oni bezonas 7 diferencajn tradukojn por fari ĝin komprenebla por ĉiuj parolantoj de la Fula, kaj Etnologoj konsideras kelkajn el la variantoj kiel separatajn lingvojn:

Orientocentra

Fulfulde, Orienta Niĝero (Niĝero)

Fulfulde, Centrorienta Niĝero (Niĝero)

Fulfulde, Niĝeria (Niĝerio)

Orienta

Fulfulde, Adamava, fub

  • 700.000 parolantoj en Kameruno (1993)
  • 128.000 en Ĉado (1993)
  • 90.000 en Sudano (1982)

Fulfulde, Bagirmi, fui

Okcidentocentra

Fulfulde, Maasina, ffm

  • 900.000 parolantoj en Malio (1991)
  • 7000 parolantoj en Ganao (1991)

Fulfulde, Borgu, fub

  • 280.000 parolantoj en Benino (2002)
  • 48.000 parolantoj en Togo (1993)
  • parolata ankaŭ en Niĝerio

Pular

Oni donas ankaŭ alternativajn nomojn kiel Futa Ĝalon (kio estas fakte la nomo de la regiono kie ĝi estas parolata).

  • 2.550.000 parolantoj en Gvineo (1991)
  • 50.000 parolantoj en Malio (1991)
  • 136.000 parolantoj en Senegalio (2002)
  • 178.000 parolantoj en Siera-Leono (1991)

Pular estas oficiala regiona lingvo en Gvineo, kaj multaj parolantoj estas unulingvaj. La lingvo prunteprenis multe el la Araba kaj la Franca, sed ankaŭ el la Angla, Portugala, Malinka, Susu, Volofa kaj aliaj.

Okcidenta

Pulaar

  • Maŭritanio, Senegalio kaj Gambio

Skribado

Latina alfabeto

Por skribado estas uzata la Latina alfabeto, sed Fula uzas la jenajn aldonajn specialajn literojn por distingi signife diferencajn sonojn: Ɓ/ɓ, Ɗ/ɗ, Ŋ/ŋ, Ɲ/ɲ, Ƴ/ƴ (i.e. imploda B, imploda D, velara N [sonoj kiel "ng" en la angla "king'], palatala N, ejektd Y). La apostrofo ʼ estas uzata kiel gorĝa halto. En Niĝerio ʼy anstataŭas ƴ, kaj en Senegalio la litero ñ estas uzata anstataŭ ɲ.

Fula alfabeto

a, aa, b, mb, ɓ, c, d, nd, ɗ, e, ee, f, g, ng, h, i, ii, j, nj, k, l, m, n, ŋ, ny (or ñ or ɲ), o, oo, p, r, s, t, u, uu, w, y, ƴ

La literoj q, x, z estas uzataj en kelkaj kazoj por prunteprenitaj vortoj. En Pular de Gvineo estas aldona litero - ɠ - estas parto ankaŭ de la ortografio.

Araba skribado

Fula estis skribita ankaŭ en la Araba alfabetoAjami ĝis la eŭropa koloniigo. Tio daŭras iagrade kaj ĉefe en kelkaj areoj kiel Gvineo.

Referencoj

Libroj

  • Arnott, David W. (1970). The nominal and verbal systems of Fula. Oxford: Clarendon Press.
  • Wilson, W. A. A. (1989). Atlantic. In John Bendor-Samuel (Ed.), The Niger-Congo Languages, pp. 81-104.

Notoj

  1. "...malgré son extension géographique et ses variations dialectales, le fulfulde reste une langue profondément unie." Ka, Fary. 1991. "Problématique de la standardisation linguistique: Le cas du pulaar/fulfulde." In N. Cyffer, ed., Language Standardization in Africa. Hamburg: Helmut Buske verlag. Pp. 35-38.

Eksteraj ligiloj