Kloten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gerlisberg)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Kloten (stacidomo) kaj Kloten Balsberg (stacidomo).
Kloten
Blazono de Kloten
Restoracio Wildmann en la centro de Kloten
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 26′ 54″ N 8° 34′ 59″ O / 47.44833 °N, 8.58306 °O / 47.44833; 8.58306 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 54″ N 8° 34′ 59″ O / 47.44833 °N, 8.58306 °O / 47.44833; 8.58306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 17809
Areo 19,28 km²
Alteco 446 m super marnivelo
Poŝtkodo 8302
Komunumkodo 0062
Mapo de Kloten
vdr

Kloten estas komunumo kaj urbo en la Kantono Zuriko Svislando. Kloten situas en la distrikto Bülach kaj havis 16976 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006, kiu nombro kreskis al 17809 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kloten situas nordoriente de la kantonĉefurbo Zuriko, oriente de la rivero Glatt en la ebenaĵo de la tiel nomita Glatt-Valo. Al la komunumo Kloten apartenas krom la flughavena urbo Kloten la vilaĝoj Gerlisberg kaj Egetswil.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la komunumo situas la internacia flughaveno de Zuriko. La flughaveno okupas grandan parton de la teritorio de la komunumo kaj estas ankaŭ ĝia ĉefa ekonomia fonto. En Kloten loĝas multaj pilotoj kaj kabinlaboristoj. Sed ne nur la homoj, kiuj rekte laboras por la flugkompanioj, sed ankaŭ multaj lokaj entreprenoj, kiuj liveras al la flughaveno kaj al la flugkompanioj materialon, nutraĵon kaj sevojn, dependas malrekte de la flughaveno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Krom la flughaveno kaj la subtera stacidomo de Svisaj Federaciaj Fervojoj sub la flughaveno, estas ankaŭ du pliaj lokaj stacidomoj sur la teritorio de la urbo kaj Kloten estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. En decembro 2010 estis malfermita la tiel nomita Glatt-Valo-Fervojo, tio estas nova tramreto en Glatt-Valo, ligita kun la tramreto de la urbo Zuriko. Tiu nova tramreto ankaŭ ligas la urbon Kloten al la zurika tramreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Kloten datiĝas el la jaro 1155 kiel Chlotun.

En la iama marĉo oni trovis restaĵoj de frua bronzepoka setlejo. Dum romia epoko Kloten situis ĉe la kruciĝo de la vojoj de Vindonissa al Brigantium kaj de Turicum al suda Germanio. Apud la reformita preĝejo estis trovitaj restaĵoj de romia setlejo el la 1-a ĝis la 3-a jarcento kaj ruino de romia kastelo el la 4-a jarcento.

Dum mezepoko la Grafoj de Kiburgo kaj poste la Habsburgoj estis la senjoroj de Kloten. En la jaro 1424 la mallata kaj en 1452 la supera jurisdikcio pri Kloten fariĝis posedaĵo de Zuriko. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Kloten aperis al la kamparvoktejo Kiburgo. Dum la tempo de la Helvata Respubliko ĝis 1803 Kloten apartenis al la helveta distrikto Bassersdorf. Tiam ĝi estis provizore atribuita al la distrikto Bülach kaj ek de 1831 definitive.

En la jaro 1848 estis en Kloten malfermita la civila flughaveno de Zuriko, kiu ek de tiam estis plurfoje grandigita. La laborlokoj de la flughaveno kaŭzis grandan kreskon kaj evoluon, tiel ke el la iam kampara vilaĝo fariĝis grava urbo. [1]

Ĝemelurbo[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]