Guanajuato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Guanajuato

Guanajuato [gŭanaĥŭato] (Esperantigite : Gvanaĥŭato) estas federacia subŝtato de Meksiko, en kies centro ĝi situas.

Ĝia nomo en la purepeĉa lingvo signifas "rana montejo". Ĝi havas areon de 30.000 km² kaj loĝantaron de 4,7 milionoj, t. e. pli ol 150 homoj/km².

Ĝi dividiĝas en 46 (Listo de la komunumoj de Guanajuato) komunumojn (municipojn), kaj ĝia ĉefurbo same nomiĝas Guanajuato.

La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-GUA".

Geografie la provinco dividiĝas en tri partojn, la montaro "Sierra de Guanajuato" kaj la regionojn norde kaj sude de ĝi. La suda regiono nomiĝas Bajío [ŭaĥio] kaj estas konata pro sia fekundeco, danke al la relative alta pluvokvanto de 700 mm/jaro. Ĝi estas konata ankaŭ kiel bastiono de konservema katolikismo. Ĝia ekonomia kresko estas inter la plej altaj de Meksiko.

La eksprezidento Vicente Fox Quesada venas de Guanajuato kaj iam estis ties provincestro.

Bildgalerio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo de la subŝtata registaro (hispane) greke Guanajuato en Línea (neoficiala retejo) (hispane)