Gyula Szabó (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Szabó
Persona informo
Naskonomo Szabó Gyula
Naskiĝo 8-an de junio 1907 (1907-06-08)
en Budapeŝto
Morto 25-an de majo 1972 (1972-05-25) (64-jaraĝa)
en Prago
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo watercolorist • pentristo • grafikartisto
vdr

Gyula Szabó [djula sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Gyula, laŭ slovaka ortografio Julius Szabo estis hungara-ĉeĥoslovaka pentristo, grafikisto.

Gyula Szabó [1] naskiĝis la 8-an de junio 1907 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de majo 1972 en Prago.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Szabó frekventis mezlernejon en Losonc, kie li travivis Traktaton de Trianon, li perdis la hungaran ŝtatanecon. Li private lernis pentradon de Ferenc Gyurkovits, en 1933 li lernis krei afiŝojn en Prago. Lia afiŝo atingis la unuan lokon en konkurso. En 1937 li sukcese debutis en ekspozicio en Bratislavo. Helpe de stipendio li studis 2 jarojn en Academie Julien en Parizo. Inter 1942-1944 li estis desegna artisto en uzino en Ipolyság (tiam apartenanta al Hungario). Post la 2-a mondmilito li kreis plej ofte grafikaĵojn. Inter 1955 kaj 1968 li vojaĝis al Mediteraneo, Irako, Ĉinio, tiuj areoj donis longe temojn al li. Kelfoje li ankaŭ poemadis. Li ricevis 3 premiojn inter 1963- 1967.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Önarckép palettával
  • Csikósok
  • A festő világa
  • Nyári táj
  • Kék akvárium

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ecce Homo (1945-1946)
  • Föld népe (1954)
  • Emberek a hegyen (1956-1957)
  • Forradalom-élet, Forradalom-szerelem (1962)
  • Csontfigurák (1970)

Elektitaj libroilustraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]