Heroldo de Esperanto

El Vikipedio
(Alidirektita el HDE)
Saltu al: navigado, serĉo

Heroldo de EsperantoHdE estas Esperanto-gazeto fondita en 1920.

Enhavo

Historio[redakti]

Intermilita periodo[redakti]

Teodor Jung fondis la gazeton en aprilo 1920 en Kolonjo (Germanio), sub la titolo "Esperanto Triumfonta". Originale semajna, ĝi estis (kaj daŭre estas, kvankam nun trisemajna) la plej ofte aperanta gazeto en Esperanto. Politike kaj religie sendependa (sed fakte modere orientita), ĝi pretervivis la unuan persekuton de la nazia reĝimo, sed en 1936 devis migri al Nederlando. En la dialektiko inter UEA (centralo en Ĝenevo) kaj la landaj societoj (CO en Parizo) HdE estis principe favora al la duaj, kaj forte subtenis la skismon de 1936, fariĝante unu el la du oficialaj organoj de la nova Internacia Esperanto-Ligo.

Postmilita periodo[redakti]

Post la dua mondmilito Teo Jung daŭrigis la redaktadon ĝis 1961, sed nur duonmonate. La konfliktemo kontraŭ la rekunigita UEA ne ĉesis: unue ĝi havis koloron de lingva batalo (HdE defendis la atistojn) kaj poste flamis, sub la nova redaktorino Ada Fighiera Sikorska en Bruselo, ĝis pinto de akreco en 1969-1974. Post la retiriĝo de Ivo Lapenna, la gazeto subtenis la novan kurson en UEA, tamen ree kun kelkaj distanciĝoj kaj fortaj kritikoj pri financaj kaj administraj temoj.

En 1961 Teo Jung transdonis la revuon kaj ĝian redaktadon al Ada Fighiera-Sikorska.

En 1982, por la Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno, pere de s-ano Bruĉjo Kasini Heroldo aranĝis kontrakton kun la monda kompost-firmao CompuGraphic, kiu pruntis fotokompostilon al la UK por prepari ĉiutagan eldonon de Heroldo de Esperanto, redaktita de Ada Fighiera Sikorska, enpaĝigita de Bruĉjo Kasini kaj presita de Torben Kehlet. La kutimo dumkongrese publikigi tagan informilon, kutime kun titolo Kongresa Kuriero, de tiam fariĝis tradicio.

Nuntempa periodo[redakti]

Je la morto de Ada Fighiera Sikorska (1996) la gazeton transprenis Itala Interlingvistika Centro, kiu tuj cedis ĝin al LF-koop. Nova redaktorino fariĝis Perla Martinelli. Danke al LF-koop HdE daŭras kiel eĉ pli ofte aperanta informa gazeto pri la Esperanto-mondo, sendependa religie kaj politike. En 1998 la redakcio de HdE iniciatis, kun aliaj establoj, la Pakton por la Esperanta Civito.

La transdono de HdE, laŭ aserto en Dumonata Bulteno de Torina Esperanto Centro, kaŭzis konfliktan etoson inter la Societo "Heroldo de Esperanto", kies prezidanto estis Gian Carlo Fighiera, kaj LF-koop. Li opinias ke LF-koop "ekmalrespektis la tradicion kaj principojn" de la gazeto. Fighiera klarigas: "La tradicio kaj principoj estis, i.a.: la gazeto havas ĉefe informan karakteron pri la disvastigo de Esperanto; ĝi estas sendependa kaj supertendenca pri movadaj ideologioj kaj internaj konfliktoj. Kiel ĉiuj povas konstati, la supraj kondiĉoj neniam estis respektataj de la nova redakcio." Post la forpaso de Ada Fighiera-Sikorska kaj de alia estraranino, la estraro de la antaŭa eldona societo estis renovigita kaj ĝi plu funkcias laŭ jura bazo. Fighiera estas ĝia prezidanto.

En 2008-2010 HdE havis du redaktorojn, kiujn nomumis LF-koop: Annette Muhlemann kaj Dieter Rooke. Nunaj konstantaj kunlaborantoj estas André Cherpillod, Marie-France Conde Rey, Leen Deij, Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Etel Zavadlav.

Distingoj[redakti]

En 1994 Heroldo de Esperanto estis honorita per FAME-premio.

Eksteraj ligiloj[redakti]


EdE-H

Heroldo de Esperanto. Unu el la plej gravaj gazetoj en Esperanto, semajna, ilustrita, internacia. HdE estas fondita en aprilo 1920 sub la titolo "Esperanto Triumfonta" de Teo Jung. Ĝi aperis de 20 nov. 1920 ĉiusemajne, de dec. 1924 ĝis fino de 1925, duonsemajne, dum la 15a Universala Kongreso (UK) 1923 ĉiutage. La nomon HdE ĝi ricevis kun la unua numero de 1925. Formato: 46x30 cm, kun kelkfojaj ŝanĝetoj. Paĝonombro: 4-6-8-10. Abonantaro: 20 nov. 1920 ĉ. 500, 3 sept. 1927 2900, fine de 1924 2500, aŭtune 1928 1800, l jan. 1929 pli ol 2000, apr. 1930 ĉ. 2600. Ĝis aŭtuno 1928 HdE aperis en Horrem apud Kolonjo, de tiam en Kolonjo. Redaktoro, poste ĉefredaktoro estis la fondinto kaj posedanto Teo Jung, respondeca redaktoro J. F. Berger, anonca redaktoro M. Wieland. Kunlaboras multaj verkistoj kaj propagandistoj. Apud HdE aperis dum plimalpli longa daŭro diversaj aldonoj, eĉ apartaj eldonaĵoj, kiel "Verda Stelo". Regulaj aldonoj en 1934 estas:

  • Lingva Kritiko, monata revuo por lingvaj demandoj (kun lab. prof. Migliorini, La Colla ktp.);
  • La Bela Mondo, monata paĝo por turismo ktp.;
  • Nia Revueto, dumonata aldono por junuloj;
  • La Strigo, dumonata paĝo pri literaturo kaj arto;
  • Humoro, Distro, Ludo, dumonata paĝo;
  • La Anteno, radiopaĝo;
  • Sur la kvin linioj, muzika paĝo (redaktis Paul Bennemann, Leipzig);
  • La Regno Virina, paĝo por virinoj.

La kuraĝa iniciato - fondo kaj regula aperigo de semajna gazeto signas memorindan fakton en la historio de Esperanto, kun speciala graveco por la postmilitaj jaroj.

En 1925 HdE fondis Librofakon, kiu eldonis i. a. du romanojn de Remarque, originalan historian verkon de Haefker, "Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo" de Scherer, romanojn originalajn kaj tradukitajn, lernolibrojn ktp. La ĝis nun eldonitaj 64 diversgrandaj volumoj havas vendvaloron de 2.140 sv. fr. HdE havas dekomence propran presejon; presejestro estas Ludwig Goppel. Vidu pluajn detalojn en la 500a kaj 566 n-roj de HdE.