Puebla de Zaragoza (Meksiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puebla
urbo
Vido de Heroica Puebla de Zaragoza
Blazono
Oficiala nomo: Heróica Puebla de Zaragoza
Ŝtato Meksiko Meksiko
Situo Heroica Puebla de Zaragoza
 - alteco 2 310 m s. m.
 - koordinatoj 19° 2′ 43″ N 98° 11′ 51″ U / 19.04528 °N, 98.19750 °U / 19.04528; -98.19750 (mapo)
Loĝantaro 1 539 819 (2010)
Fondo 1531
Horzono MTZ (UTC-6)
 - somera tempo MSTZ (UTC-5)
Poŝtkodo 72000
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Historia centro de Puebla
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1987 (#11)
Numero 416
Regiono Latina Ameriko
Kriterioj i, ii, iii, iv
Situo Puebla de Zaragoza
Situo Puebla de Zaragoza
Situo Puebla de Zaragoza
Vikimedia Komunejo: Puebla
Retpaĝo: www.pueblacapital.gob.mx
Panoramo de Heroica Puebla de Zaragoza
Templo en Heroica Puebla de Zaragoza

Heroica Puebla de Zaragoza estas milionurbo en Meksiko, kie estas la kvara plej granda urbo. Ĝi troviĝas en provinco Puebla, kie estas administrejo de municipo Puebla de Zaragoza. La longa loknomo memorigas pri venko super la francoj el 1862. Malofte oni nomas la urbon ankaŭ Angelopolis. L mallonga, simpla nomo estas Puebla.

Heroica Puebla de Zaragoza estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO ekde 1987.

Geografio

Heroica Puebla de Zaragoza situas en kaldrono inter vulkanaj montoj laŭ rivero en mezo (tamen iomete pli suden) de la lando. Meksikurbo troviĝas 110 km.

Historio

Heroica Puebla de Zaragoza fondiĝis en 1531, kiel "La Puebla de los Ángeles". Proksimume en 1810 la urbo havis gravan rolon en la sendependa movado. En 1862 ĉe la proksimaj montoj la meksikanoj venkis la francan armeon. Tiutempe germanoj, italoj, judoj, araboj kaj hispanoj pligrandigis la loĝantaron. Komence de la 20-a jarcento la urbo famiĝis pri teksaĵoj.

Trafiko

Heroica Puebla de Zaragoza havas internacian flughavenon. Meksikurbo estas alirebla per aŭtovojo.

Klimato

Heroica Puebla de Zaragoza havas subtropikan klimaton. La temperaturo estas averaĝe daŭre 29 ° C. La seka sezono daŭras inter novembro-aprilo, la pluvsezono inter majo-oktobro.

Ĝemelurboj