Hipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Belga veturilo kun tipaj hipiaj desegnoj kaj sloganoj

Hipio (el la angla hippy t.e. hip "ŝika") aŭ "La generacio de 1968" estas nomo por tiuj junuloj, kiuj dum la 1960-aj jaroj kaj la 1970-aj jaroj en Eŭropo, Nordameriko kaj Japanio ribelis kontraŭ siaj gepatroj kaj ties socio.

Ili subite trovis sin neglektataj de generacio, kies ĉefa okupo estis mono, kaj de socio, kiu instigis al malpaco kaj milito. La nova populara muziko kaj la novaj gravedpreventiloj donis al ili impreson pri libereco, kio kondukis al senzorgaj vestaĵ- kaj harar-modoj inspiritaj de Hindio kaj Romantikismo, kaj liberaj sintenoj al amoro kaj kelkaj drogoj, precipe mariĥuano, haŝiŝo kaj psikedelaĵoj kiel LSD. La hipioj deziris ŝanĝi la mondon, kaj faris tion per protestomarŝoj (ĉefe kontraŭ la Usona interveno en Vjetnamio), malemo eniri la normalan socion, kaj aliĝo al alternativaj movadoj kaj idealoj, interalie Esperanto. Tiel, oni povas diri, ke la tempo de la hipioj estis flor-tempo por Esperanto. Multaj hipioj eksperimentis per alternativaj famili-strukturoj, kiel familia komunumo.

La hipia kulturo estis nomita la kontraŭkulturo, ĉar ĝi staris kontraŭ la kulturo de la gepatroj. Ĝi fontis el antaŭa movado bitnikoj. Usonaj junuloj laboris pli la religian flankon de la movado kaj esploris malpli formalajn versiojn de kristanismo, novpaganismo, hinduismo (Hare Krishna) kaj budaismo. Multaj sektoj logis junulojn. Oftis sinkretismo inter tiuj religioj. Oni valoris la mistikon pli ol la racia sperto de diaĵoj. Tiuj movadoj estis la eko de Nova Erao. En Okcidenta Eŭropo, la junulaj movadoj pli esploris maldekstrisman politikon ekster la sovet-komunisma rigido. Anarĥiismo, situaciismo, trockismo, feminismo, ekologiismo, kontraŭrasismo estis studataj. Ĉe kelkaj, tiuj influoj pelis ilin al perforta revolucio, kiun dum la 1970-aj klopodis terorismaj grupoj.

Eventoj: Woodstock-festivalo - Vjetnama milito - Franca majo de 1968 - Praga Printempo - Milito de Alĝerio - Studenta movado en Meksiko

Personoj inspirintaj la hipian movadon, aŭ devenaj de tiu: Beatles - Bob Marley - Jimi Hendrix - Karl Marx - J.R.R. Tolkien - Mao Zedong - Che Guevara - Fidel Castro - Martin Luther King - Mohandas Karamchand Gandhi - Herbert Marcuse - Timothy Leary - Daniel Cohn-Bendit - Rudi Dutschke - Joseph Martin Fischer - Jesuo Kristo - Maharishi - Charles Manson

Lokoj Sorbono - (Parizo) - Universitatoj de Berlino Okcidenta - Ibizo - Goao - Christiania - Universitato de Kalifornio, Berkeley

Rilataj aferoj: Malvarma milito - Atombombo - La Mastro de la Ringoj - Malkoloniigo - Symbionese Liberation Army - Black Panthers - Black Power - Amfora epoko - Majtrejo - yippie

Verkoj

Famaj sloganoj de la hipioj estis:

  • Make love, not war! (angle [mejk lov not ŭo] "Amoru, ne militu!")
  • Peace and love (angle [pisn lov] "Paco kaj amo")
  • Flower power (angle [flaŭa paŭa] "Flora potenco" (kaj ne de armiloj))
  • Soyez réaliste, demandez l'impossible (france "Estu realisma, petu neeblaĵon")
  • Never trust anybody over 30 (angle "Neniam fidu pli-ol-30-jarulojn")
  • Sex and drugs and rock & roll ( angle "Seksumo, drogoj kaj rokmuziko")

Rezultoj

Kiam hipioj maljuniĝis, pluraj evoluis al pli seriozaj kaj realismaj[laŭ kiu?] opinioj[mankas fonto]. Ili organiziĝis en pacismaj, ekologiismaj, homrajtaj ne-registaraj organizoj celantaj plibonigi mondonj[mankas fonto]. Kelkaj tamen ne kapablis toleri la efikon de drogoj kaj neordinaraj vivmanieroj[mankas fonto]. Aliaj forlasis sian hipiecon kaj akceptis la burĝan socion[mankas fonto].

Tamen, iom da ilia influo restis, kaj la nuna socio[kiu?], kvankam taksas hipiojn tro naivaj, estas pli tolera pri sekso, drogoj, religio, modo[mankas fonto].

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://web.archive.org/20031103064432/members.aol.com/Fredwaite/hippies.html greke http://www.lib.virginia.edu/small/exhibits/sixties/list.html greke http://groups-beta.google.com/group/Hippiemovement greke http://www.hippiemuseum.org

Ŝablono:LigoLeginda