Hirzel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hirzel
Blazono de Hirzel
Morenpejzaĝo de Hirzel

Naskiĝdomo de Johanna Spyri en Hirzel
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Zuriko
Distrikto Horgen
Koordinatoj  47° 13′ 2″ N 8° 36′ 37″ O / 47.21722 °N, 8.61028 °O / 47.21722; 8.61028 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 2″ N 8° 36′ 37″ O / 47.21722 °N, 8.61028 °O / 47.21722; 8.61028 (mapo)
Areo 9,68 km²
Alteco 678 m super marnivelo
Poŝtkodo 8816
Komunumkodo 0132
Mapo de Hirzel
vdr

Pri la komunumo

Hirzel estas komunumo en la distrikto Horgen en Kantono Zuriko, Svislando. Kun 1889 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007 ĝi apartenas al la pli malgrandaj komunumoj de la distrikto.

Geografio

Hirzel situas sur la dorso de la montoĉeno Zimmerberg, flanka moreno, de la iama Lindtglaĉero kiu formis la tipan pejsaĝon plene da etaj montetoj.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Hirzel limas en nordo al Horgen, en oriento al Wädenswil, en sudoriento al Schönenberg, en sudo al Menzingen (ZG), kaj en okcidento al Neuheim (ZG).

Trafiko

Sur la teritorio de la komunumo troviĝas la montpasejo Hirzel, kiu ligas Wädenswil kun la Sihlvalo. Super la pasejo kondukas poŝtaŭtobuslinio, kiu apartenas la Zurika Trafik-Unio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas oriente en Wädenswil.

Historio

La unua dokumenta mencio de Hirzel datiĝas el la jaro 1269 kiel Hirsol. Dum mezepoko tra Hirzel pasis grava komerca pado inter Zuriko kaj Ŝvico kaj ankaŭ pilgrima vojo. En la jaro 1550 Hirzel fariĝis parto de la kamparvoktejo Wädenswil. Inter 1616 ĝis 1617 la urbo Zuriko konstruigis sur la loko de la malnova Sankt-Nikolaa Kapelo novan preĝejon. Hirzel fariĝis sendependa politika komunumo la 13-an de majo 1773. [1]

Elstaraj personecoj

Hirzel estas konata en la mondo, ĉar tie naskiĝis kaj pasigis sian infanecon la fama svisa verkistino Johanna Spyri (1827-1901). Ŝia romanfiguro Heidi, havas forte aŭtobiografiajn trajtojn, kaj do evidente la vilaĝo de Heidi kiun multaj serĉas en Kantono Grizono aŭ en la Kantono Berno reale estis Hirzel en la Kantono Zuriko. En Hirzel troviĝas Spyrimuzeo.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Jürg Winkler: Hirzel en Historia Leksikono de Svislando (2008-02-12)

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto