IJK-flago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La IJK-flago dum la 69-a IJK en Nazareto

La IJK-flago estas konkreta grandskala fizika realigo de la Esperanto-flago, kiu estas uzata dum la Internaciaj Junularaj Kongresoj (IJK) de TEJO. Dum la kongresoj ĝi kutime estas ekspoziciata fone de la scenejo en la ĉefa salono, kie okazas la plej grandaj kongresaj programeroj komunaj por ĉiuj partoprenantaj kongresanoj. Transdonado de la IJK-flago al organizantoj de la venonta IJK estas tradicia simbola programero kutime okazanta dum lasta vespero de ĉiu IJK. La IJK-flagon oni fizike portas al ĉiu IJK kaj por memorigi la kongresojn, kiujn ĝi ĉeestis, oni kutimas fine de la kongreso surkudri sur la flagon emblemon aŭ skribaĵon memorigantan pri la ĵus finiĝinta kongreso.

Nuna flago

La nuntempe uzata IJK-flago estas farita el dika verda ŝtofo. La blanka kampo, kiuj igas ĝin Esperanto-flago, estas pentrita per blanka farbo. Dekstran parton de la verda spaco sur la IJK-flago kovras surkudritaj rektangulaj ŝtofpecoj kun emblemoj kaj titoloj, kiuj rememorigas pri 28 pasintaj IJK-j, komencante ekde la 37-a IJK okazinta en 1981 en Oaxtepec. La lasta ĝis nun aldonita emblemo estas tiu de la 70-a IJK en Fortaleza (2014). Proksimumaj dimensioj de la flago estas 370 centimetroj (larĝeco) oble 230 centimetroj (alteco), ĝia pezeco en 2008 estis 3,5 kilogramoj.

La IJK-flago dum la kongreso de 1986 en Israelo, kun mencio de la IJK 1985 en Germanio kaj tiu de 1986, kaj kun unu el la plej junaj kongresanoj de la israela IJK

Historio de la nuna flago

La nuna IJK-flago unue aperis dum la 37-a IJK en Oaxtepec en Meksiko, kiam ĝi fine de la aranĝo laŭ instigo de tiama TEJO-prezidanto Amri Wandel estis donacita al TEJO. Tamen ĝi poste kuŝis kelkajn jarojn forgesita en la Centra Oficejo en Roterdamo, ĝis ĝi denove aperis dum la 40-a IJK en Swanwick. Tiuokaze oni surkudris ŝtofpecon kun kongreslokoj kaj jaroj de la kvar ĝistiamaj IJK-j (Oaxtepec 1981, Leuven 1982, Debrecen 1983 kaj Swanwick 1984). Laŭ tradicio seninterrompe funkcianta ekde tiu kongreso, dum ĉiu IJK estas aldonata sur la flagon ŝtofpeco indikanta la kongreslokon kaj jaron, kutime ankaŭ la kongresan emblemon.

IJK 2006 kaj IJK 2007

Dum la 62-a IJK en Sarajevo la flago estis transdonita al Hải Lý Lại Thị, kiu persone kunportis ĝin al Hanojo en Vjetnamio, kie okazis la 63-a IJK.

IJK 2008

Post la 63-a IJK en Hanojo, kie ne okazis la solena transdono, la nuna flago kuŝis en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, de kie ĝin portis la TEJO-prezidanto Gregor Hinker al Szombathely kie okazis la 64-a IJK.

IJK 2009

La 1-an de aŭgusto 2008 en Szombathely transprenis la IJK-flagon reprezentantoj de la sekva IJK[1] kaj ties LKK-prezidanto Marek Blahuš sekve transportis la flagon la 2-an de aŭgusto 2008 al Ĉeĥio (Brno), sur kies teritorion ĝi tiam alvenis unuafoje. Inter la 22-a de aŭgusto 2008 kaj duono de julio 2009 ĝi estis stokita en Uherské Hradiště kaj dum tiu periodo estis farigitaj en la ŝtofo laŭ ĝia supra rando kelkaj truoj en kiujn oni enmetis metalajn ringojn, por ke estontece pere de ili ĉiam eblu la flagon pli facile kaj sen plia damaĝado al ĝia stato pendigi. La 16-an de julio 2009 estis la flago alportita al Liberec, la kongresloko de la 65-a IJK.

IJK 2010

Post la finiĝo de la kongreso en Liberec, la flago estis veturigita de Łukasz Żebrowski, la tiam elektita TEJO-estrarano pri kongresoj, al Varsovio, kie ĝi kuŝis ĝis 2011. Escepto estis la tempo inter la 9-a de julio kaj la 1-a de aŭgusto 2010, kiam ĝi vizitis Kubon pro la tie okazinta 66-a IJK.

IJK 2012

Ekde la 68-a IJK en Hanojo la IJK-flago ekhavis propran transportingon: tiam Manuela Ronco donacis sian rozkoloran valizon por enteni la flagon, kaj tiun rolon la valizo plenumis ĝis la 99-a UK en Bonaero, kie ĝi fariĝis manĝaĵtransportilo por malsataj TEJO-membroj. La flago estis transdonita dum la solena fermo de la IJK, la 11-an de aŭgusto 2012, al Sergeo Tyrin, reprezentanto de la israela LKK.

IJK 2013

En la rozkolora valizo la flagon transportis Sergeo Tyrin el Vjetnamio al Israelo, kaj ĝi estis stokita en Be'er Ŝeba ĝis aŭgusto 2013, kiam en la sama valizo ĝi estis veturigita per motorciklo al Nazareto, en kiu okazis la 69-a IJK. En la lasta vespero de la kongreso la flago estis faldita kaj solene transdonita al grupo de brazilanoj. Maarten Deprez kaj Juliana Evandro kunprenis ĝin al Brazilo por la sekva IJK.

IJK 2015

Fine de la 70-a IJK la IJK-flago estis transdonita al Annika Förster, ĉeforganizanto de la 71-a IJK en Wiesbaden.

Unua flago

Baldaŭ post sia fondiĝo, la Tutmonda Junular-Organizo (TJO, poste TEJO) faris por si propran oficialan flagon, kies inaŭguro okazis la 8-an de aŭgusto 1939 dum la 2-a IJK en Tervuren. La flago estis projektita kaj farita de TJO-estraranino fraŭlino Jekke van Dijk. Bastonon kun ornamo faris sinjoro J. T. Kaptein.[2]

Fontindikoj

  1. Faldado kaj transdono de la flago: http://de.youtube.com/watch?v=PMf0QFgG9uw
  2. H. J. Schut: Filmservo de T. J. O., en: La Juna Vivo, julio 1939, paĝo 11.