Józef Teodorowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Józef Teofil Teodorowicz (naskiĝis la 25-an de julio 1864 w Żywaczów (nun en Ivano-Frankivska provinco), mortis la 4-an de decembro 1938 en Lvovo) – pola ĉefepiskopo armendevena de Katolika Armena Eklezio, teologo, politikisto, parlamentano al Leĝdona Sejmo, poste senatano de la 1-a kadenco en la Dua Pola Respubliko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo kaj junaĝo

Józef Teodorowicz naskiĝis en nobela familio armendevena, setliĝinta de jarcentoj en Pollando, kiel filo de Grzegorz Teodorowicz kaj Gertruda Ohanowicz. Li finis gimnazion en Stanisławów, poste komencis studi jurosciencon en universitato en Ĉernivco en Bukovino. Dum la studado li travivis krizon de la kredo. Post unu jaro forlasis laikajn studojn enirante Animzorgan Seminarion en Lvovo ĉe Teologia Fakultato de Lvova Universitato

Sacerdoteco

La 2-an de januaro 1887 ordiniĝis helpe de Izaak Mikołaj Isakowicz. En 1901, post morto de ĉefepiskopo Isakowicz, en la aĝo de 37 jaroj estis nomumita de lvova ĉefepiskopo laŭ armena rito

Politika kaj sendependiga agado

Li agis en multaj sociaj organizaĵoj bonfarantaj. En la jaroj 1902–1918 estis parlamentano en Landa Sejmo en Lvovo kaj Sinjor-Ĉambro en Vieno, kie defendis polajn aferojn. En 1902 ekgvidis lvovan katedralon de la armena rito. En 1905 kiel sola galicia episkopo engaĝiĝis pri strikoj en la lernejoj de Grandpolujo. Dum la unua mondmilito kune kun ĉefepiskopo Bilczewski energie protektis civitanojn de la lando antaŭ maljustaĵoj flanke de civilaj kaj militaraj rusaj okupaciaj regopovoj. En 1917 en la forumo de viena Sinjor-Ĉambro anoncis, ke celo de poloj estas restarigo de integra Pollando. De la komenco de novembro 1918 aktive partoprenis laborojn pri organizado de pola ŝtataneco.

Sejma prediko

La 10-an de februaro 1919 li aŭdigis faman predikon en la katedralo al Sankta Johano en Varsovio ĉe la komenco de kunsidado de Leĝdona Sejmo. Li substrekis neprecon forĵeti partiajn kaj personajn interesojn favore al laboro por komuna bono en renaskiĝanta de aneksaj dispartigoj Pollando.

Strebado al poleco de Silezio

En 1920, kiam decidiĝis la sorto de Silezio, li forveturis kun episkopo Adam Stefan Sapieha al Romo, por tie prezenti la polan aferon al la papo Benedikto la 15-a, revenvoje lekciis en Parizo kaj Bruselo por turni atenton de la monda publika opinio al postuloj de Pollando.

Publicistika agado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]