Jido (lingvo)
Jida lingvo | ||
ייִדיש [jidiŝ] | ||
lingvo • makrolingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
altgermana lingvaro • judaj lingvoj • okcidentĝermana lingvaro | ||
Parolata en | Israelo, Argentino, Aŭstralio, Belorusujo, Belgujo, Kanado, Estonujo, Hungarujo, Latvujo, Litovujo, Moldavujo, Panamo, Pollando, Puerto-Riko, Rumanujo, Rusujo, Sud-Afriko, Ukrainujo, Urugvajo, Usono (precipe Nov-Jorko) | |
Parolantoj | 3 milionoj (215 000 en Israelo) | |
Skribo | modifita hebrea | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Reguligita de | Yivo Institute for Jewish Research | |
Lingva statuso | 2 vundebla | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | yi | |
ISO 639-2 | yid | |
ISO 639-3 | yid | |
Glottolog | yidd1255 | |
Angla nomo | Yiddish | |
Franca nomo | yiddish | |
Vikipedio | ||
La jida lingvo (aŭ judgermana aŭ jido) estis lingvo de la aŝkenazoj, judoj devenintaj el Germanio kaj vivintaj en orienta kaj meza Eŭropo. Laŭdevene, ĝi estas ĝermana lingvo; tamen, multaj jidaj vortoj venis el la hebrea kaj slavaj lingvoj. La vorto jida devenas de la jida vorto jid (judo).
Historio
Nuntempe la jida lingvo malaperas iom post iom el la ne-ortodoksa socio, ĉar nun estas malpli da socia bezono paroli ĝin ol antaŭe. En la ortodoksa juda socio la jida lingvo estas vivanta ĉe parto de la plej religie ekstremaj grupoj. Tamen, la jida iomete postvivas per aliaj lingvoj. La usona angla lingvo havas multajn jidajn vortojn (ekz-e bobkes, chutzpah, kibbitz, maven, shmuck, shlep, shlemiel, shtup, toches). Ofte, tiaj jidaj vortoj havas fiajn signifojn, kiuj estas pli akceptataj en la angla.
Ĝis la dudeka jarcento, jido estis la plej grava juda lingvo por literaturo kaj kulturo. Antaŭ la dua mondmilito, la lingvo havis pli ol dek milionoj da parolantoj. Tamen, la lingvo nun malrapide mortadas; havante nur tri milionojn da parolantoj, la plejparto inter kiuj estas maljunaj. Por tio estas ĉefe tri kaŭzoj:
- La amasmurdado ordone de Adolf Hitler de milionoj da judoj (Holokaŭsto), inter kiuj la plejparto estis jidoparolantoj, grave malfortigis la parolantaron de la lingvo.
- Poste, por batali kontraŭ la malkompreno kiu kondukas al antisemitismo, multaj judoj klopodis proksimiĝi al la kulturo de la lando, en kiu ili vivis. Do, ekzemple, hodiaŭaj judoj en Usono plejofte parolas nur angle, en Francujo france, ktp., kvankam cent jarojn antaŭe ili parolus ĉefe jide, kaj nur due la lokan nacian lingvon.
- La juda regno de Israelo, kiu estis kreita post la milito por ke judoj havu sian propran landon, oficialigis la modernan hebrean, sed ne la jidan. Tial la hebrea iĝis la ĉefa kultura lingvo de la judoj, kaj la jida estis nur kultura restaĵo de la aŝkenazoj.
Tamen, jidoŝatantoj esperas. Israelo nun interesiĝas pri la estonteco de la lingvo, kaj organizaĵoj en tiu lando kaj en Usono klopodas konservi ĝin. Sed pli grava por la estonteco de la lingvo estas tio, ke iuj judaj sektoj preferas vivi aparte (eĉ en Israelo), parolas jide, uzante la hebrean nur por la religio. Sed ilia ĉiutaga uzo de la jido estas ankaŭ, por ili, parto de ilia religia eco. Do oni povas kredi, ke dum tiuj sektoj vivos, la jida lingvo ĉiam estos parolata en la mondo, kvankam neniam kiel la granda kultura kaj literatura lingvo, kia ĝi estis en la tempo, kiam ĝi estis la ĉefa lingvo de la juda klerularo.
L. L. Zamenhof bone scipovis la jidan lingvon, kiun li uzis infanaĝe, tre verŝajne parolante kun sia patrino. Li publikigis gramatikon de jido (ISBN 951-9005-48-X).
Vidu ankaŭ: Judhispana lingvo, Shuadit
Jidiŝlingvio
Jidiŝlingvio - en la angla Jiddishland signas la regionojn en kiuj estis parolata la jida - aŭ judgermana - lingvo. En tio la nocio estas komparebla al nia Esperantujo.
La jida lingvo estis parolata en Germanio - de kie ĝi devenas -, ĉefe en Ĉeĥio, Pollando, la baltaj landoj Estonio, Latvio kaj Litovio, Ukrainio, Bjelorusio kaj Rusio, de la tie loĝantaj judoj. Ĝi estis, ĝis la dua mondmilito kaj la ekstermado de la judoj fare de la germanaj nazioj kaj ties surlokaj helpantoj, la ĉefa lingvo de la judoj mondvaste
Jida lingvo kiel ŝtata
Dum la jardeko 1920 jida lingvo estis unu el oficialaj lingvoj de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko. Iam eĉ slogano "Proletarioj de ĉiuj landoj, unuiĝu!" estis surskribita sur blazono de ĉi tia ŝtato per jide, same kiel beloruse, pole, ruse - aliaj oficialaj lingvoj de ĉi tia ŝtato.
Same estis ŝtata en Ukraina Popola Respubliko en la jaro 1917.
Famaj aŭtoroj verkintaj en la jida
- Isaac Bashevis Singer, Nobel-premiito pri literaturo.
- Ŝolom Alejĥem
- I. L. Perec
- Mendele Mojĥer Sforim