Johano Stoflero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Stöffler
(1452-1531)
germana matematikisto, astronomo kaj astrologo.
germana matematikisto, astronomo kaj astrologo.
Persona informo
Johannes Stöffler
Naskiĝo 10-a de decembro 1452
en Blaubeuren aŭ Justingen,  Germanio
Morto 16-a de februaro 1531
en Blaubeuren,  Germanio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Tombo Tübingen vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Universitato de Tübingen
Universitato de Ingolstadt
Profesio
Okupo astronomo • universitata instruisto • matematikisto • astrologo • kartografo vd
Laborkampo astronomio vd
Aktiva en Tübingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ioanes Stoflerus (1452-1531) estis germana matematikisto, astronomo, humanisto, astrologo, fabrikanto de astronomaj instrumentoj (astronomia horloĝo kaj astrolabo), rektoro kaj profesoro pri matematiko kaj astronomio en la Universitato de Tübingen. Li famiĝis ĉar, en 1499, li antaŭvidis grandan mondan en la 20-a de februaro 1524[1]. Kiel fabrikanto de instrumentoj li produktis unu astronomian horloĝon (donacitan al la Episkopo de la Katedralo de Münster) kaj du ĉielajn globojn, kiujn li donace donis al la episkopoj de Konstanco kaj Vormio. Li ankaŭ verkis libron kiu estis bazo por la reformado de la gregoria kalendaro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li faris siajn unuajn studojn en la monaĥa lernejo de Blaubeuren. En la 21-a de aprilo 1472 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Ingolstadt, kie li ricevis siajn diplomojn kiel bakalaŭro en septembro 1473 kaj Majstro en januaro 1476. Post la fino de siaj studoj, li akiris postenon en la paroĥejo de Justingen kie li, kune kun siaj klerikaj taskoj, sin dediĉis al astronomio, astrologio kaj produktado de astronomiaj instrumentoj, horloĝoj kaj ĉielaj globoj. Li tenis konstantan korespondaĵon kun la ĉefaj tiamaj humanistoj samkiel Johannes Reuchlin (1455-1522) al kiu li faris Equatorium[2] kaj skribis horoskopojn.

En 1507, instigita de Ulriko la 1-a, Duko de Württemberg (1487-1550) li ricevis la ĵus kreita katedro pri matematiko kaj astronomio en la Universitato de Tubingeno, kie li renomiĝis dank'al sia granda erudicio kaj aktiveco kiel publikiganto, kie li fine elektiĝis kiel rektoro en 1522. Lia manuskripto "Elucidatio fabricae ususque astrolabii", kiu havis plurajn eldonojn, estis longatempe uzata de astronomoj kaj esploristoj kiel norma verko. Philipp Melanchthon (1497-1560) kaj Sebastian Münster (1488-1552) enviciĝas kiel liaj plej famaj studentoj. Kiam iu pesta epidemio dividis la universitaton kaj devigis la relokigon de ĝiaj instalaĵoj al la najbaraĵoj, en 1530, Stoflero iris al Blaubeuren, kie li mortis en la 16-a de februaro 1531. Li estas sepultita en la korusejo de la kolegipreĝejo en Tubingeno. Post 1842, li publikigis plurajn Efemeridojn, gravajn traktaĵojn post la elpenso de la presilo. Iu luna kratero kaj unu asteroido ricevis lian nomon liaomaĝe. En la verko "Almagestum novum astronomiam"[3] far Giovanni Battista Riccioli, la aŭtoro publikigis lunan mapon kun la kratero Stoflero kreita de Francesco Maria Grimaldi (1618-1663).

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Apocalypse When?: Why We Want To Believe There Will Be No Tomorrow, Ted Harrison
  2. Equatorium estas instrumento por astronomiaj kalkuloj, ĝenerale uzebla por trovi la poziciojn de la luno, suno kaj planedoj ne bezonante kalkuladon, pere de geometria modelo reprezentanta la pozicion de certa ĉiela korpo.
  3. Almagestum novum astronomiam veterem novamque complectens ..., Volume 2, Giovanni Battista Riccioli.