Joseph Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Schmidt
Germana poŝtmarko okaze de la 100-a datreveno naskiĝtaga de la kantisto Joseph Schmidt
Germana poŝtmarko okaze de la 100-a datreveno naskiĝtaga de la kantisto Joseph Schmidt
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1904 (1904-03-04)
en Davydivka
Morto 16-an de novembro 1942 (1942-11-16) (38-jaraĝa)
en Internment Camp Girenbad
Mortokialo korinfarkto
Tombo Israelite Cemetery Lower Frisian Mountain
Lingvoj germanarumanajidoanglahebreafranca
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioRumanio
Memorigilo Joseph Schmidt
Okupo
Okupo operkantisto • Ĥazan • filmaktoro • aktoro
TTT
Retejo http://josephschmidt-archiv.com/
vdr

Joseph SCHMIDT (naskiĝinta la 4-an de marto 1904 en Dawydiwka/ Bukovino, mortinta la 16-an de novembro 1942 apud Hinwil) estis aŭstra operkantisto (tenoro). Komence de la 1930-aj jaroj li nombriĝis inter la plej konataj kantistoj en Germanujo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Memortabulo muntita ĉe la domo en Svislando kie mortis Schmidt

Schmidt estis jam konsiderata mirinfano en sia vilaĝa hejmo. Li ricevis siajn unuajn piano- kaj violonlecionojn en Ĉernivco, kien la familio translokiĝis en 1914 kiel rezulto de la militeksplodo de. En 1918 Schmidt eniris la ĥorlernejon de la Ĉernivca sinagogo kiel gimnaziano kaj ankaŭ engaĝiĝis ĉe la loka porinfana teatro. De 1922-24 li prenis lecionojn ĉe la voĉinstruisto Felicitas Lerchenfeld-Hrimály.

En 1924 li iĝis la unua kantoro de la sinagogo, sed post la unua publika koncerto en novembro de la sama jaro li decidis daŭrigi sian voĉan trejnadon en Berlino. Gastane ĉe sia onklo kaj estonta agento Leo Engel, Schmidt studis en 1925 kaj 1926 ĉe la Berlina muzikakademio kun Hermann Weißenborn. Li tiam plenumis sian militservon en la armeo de Rumanio ĝis decembro 1927. En januaro 1929 li donis koncerton en Antverpeno kaj tiam debutis en aprilo en la rolo de Vasco da Gama je Die Afrikanerin de Giacomo Meyerbeer ĉe berlina radio.

Liaj sinprezentoj rapide famigis lin, ĉefe dum operprezentoj (laste en februaro 1933 kiel Nureddin je Der Barbier von Bagdad de Peter Cornelius; krome oni faris multajn registradojn (1929-37). Tamen, engaĝiĝo en la muzika teatro "Die drei Musketiere" de Ralph Benatzky (aŭg. 1929, Granda dramteatrejo berlina) ne rezultigis pliajn scenkontraktojn por la etstatura Schmidt.

Aliflanke, post subtena rolo (Der Liebesexpreß, 1931) li iĝis stelo en 1933 en Ein Lied geht um die Welt (malpermesiĝo en oktobro 1937). Post kiam la nazireĝimo ĉiam pli puŝis Schmidt el la publika vivo (la Juda kulturasocio ofertis al li lastajn ŝancojon ludi en Frankfurto ĉe Majno kaj Berlino en 1937), li ŝanĝis la fokuson de sia laboro en la direkto de Vieno, kie li ŝajne daŭre ekloĝis en 1933. Sekve, li donis koncertojn eksterlande pli ofte, ĉefe en Svislando, Nederlando, Belgio kaj Francio. En 1934, turneoj ankaŭ kondukis lin trans sudorienta Eŭropo al Palestino, en 1937 ankaŭ al Novjorko (Carnegie Hall, kun radioelsendoj) kaj tra la provincoj de Usono. Tuj antaŭ Anschluss en marto 1938 Schmidt elmigris al Belgio, kaj finfine al suda Francio en novembro 1940. Vojaĝo al Kubo en decembro 1941 malsukcesis pro la ĉesigo de ŝiptrafiko. En majo 1942, li estis perforte translokigita de sia loĝloko en Nico al La Bourboule. En oktobro, sub la plej malfavoraj cirkonstancoj, li sukcesis eskapi al Svislando, kie li senditis al la internigejo Girenbad je Hinwil. Pro manko de korekta kuracado li mortis pro kormalsano.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La tenoro de Schmidt estis karakterizita per eksterordinaraj malpezeco kaj brileco en la altaj registroj. Lia brila koloraturtekniko, lia legato-regado kaj lia multflankeco ebligis al li esprimi sin stile en la fakoj tiel itala kiel franca. Li ankaŭ dediĉis sin sukcesege al la opereto kaj la italaj kanzonoj. La sonkoloran etoson nobeligis kvazaŭ kapablo profunde kortuŝi la aŭskultantarojn. Tamen la gamo de firme kanteblaj notoj ĉe li ne tro grandis kaj perdo de kvalito en la malsuperaj registroj ŝajne malfaciligis la scenejan karieron de Schmidt. Tiel Rodolfo je La Bohème de Giacomo Puccini, kiun li prezentas ekde januaro 1939 en Bruselo kaj ĉe kelkaj nederlandaj okazigejoj, restis lia ununura enscenigita operrolo.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Austroton[redakti | redakti fonton]

  • ’O sole mio|O sole mio / La Paloma|La paloma. Joseph Schmidt und das Orchester der Städtische Oper Berlin|Städtischen Oper Berlin. Mendonumero 1637 (matriconumeroj 15164 / 15165; kp. Telefunken A 614 und Ultraphon A 614)
  • Das alte Wort: Ich liebe Dich! / Du sollst der Kaiser meiner Seele sein! Joseph Schmidt kun orkestrobegleitung. Mendonumero 1638 (matriconumeroj W 15901 / W 16857)

Electrola[redakti | redakti fonton]

  • Wenn du treulos bist / Española. Joseph Schmidt kun orkestrobegleitung, aufgenommen im Beethoven-Saal, Berlin. Mendonumero E.G. 1721 (matriconumeroj 60-732 / 60-733)

His Masters Voice[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich von Flotow, Martha: Ach, so fromm, ach so traut / Giuseppe Verdi, Il trovatore|Il Trovatore: Lodern zum Himmel (Di quella pira). Joseph Schmidt und das Orchester der Berliner Staatsoper , dirigentas Clemens Schmalstich. Mendonumero B 8036 (matriconumeroj 60-722 / 60-919)

Odeon[redakti | redakti fonton]

  • Tiritomba / Funiculì, Funiculà|Funiculi, Funicula. Joseph Schmidt kun orkestro kaj koruso. Mendonumero O-4665 a/b (matriconumeroj W 85243 / 85276; kp. Parlophon R 102)
  • ’O sole mio|O sole mio / La Paloma|La paloma. Joseph Schmidt mit dem Salon-Orchester Fritz Brunner , dirigentas Felix Günther. Mendonumero O-4717 a/b (matriconumeroj 85234 / 85235)
  • Mattinata / Santa Lucia. Joseph Schmidt kun orkestro , dirigentas Otto Dobrindt. Mendonumero O-25981 a/b (matriconumeroj 133715 / 133716)
  • Giacomo Puccini, Tosca: 1. Akt, Arie des Cavaradossi Recondita armonia („Wie sich die Bilder gleichen“) / 3. Akt, Arie des Cavaradossi E lucevan le stelle („Und es blitzten die Sterne“). Joseph Schmidt kun orkestrobegleitung durch Mitglieder der Städtischen Oper Berlin. O-25986 a/b (matriconumeroj 133717 / 133718; kp. Parlophon D.P. 25)
  • Frag’ nicht / Ein Lied geht um die Welt. Lieder aus dem Richard Oswald|Richard-Oswald-Tonfilm „Ein Lied geht um die Welt (1933)|Ein Lied geht um die Welt“, muziko: Hans May, teksto: Ernst Neubach, Joseph Schmidt kun orkestro , dirigentas Otto Dobrindt. Mendonumero O-25990 a/b (matriconumeroj 133776 / 133777; kp. Parlophon B 48812-I/II), 1933
  • Der Postillon von Lonjumeau / Komm’ herab, o Madonna Theresa. Joseph Schmidt kun koruso kaj orkestro. Mendonumero O-28015 a/b (matriconumeroj 852723 / 852743)
  • Ich bin ein Zigeunerkind / Wiener Bonbons. Joseph Schmidt kun orkestrobegleitung. Mendonumero O-28087 a/b (matriconumeroj 852732 / 852771)
  • Voga, Voga / L’Ariatella. Joseph Schmidt kun orkestro , dirigentas Otto Dobrindt. Mendonumero O-28624 a/b (matriconumeroj 1336482-0 / 1336491-0)

Parlophon[redakti | redakti fonton]

  • Giacomo Puccini, Tosca: Recondita armonia / E lucevan le stelle. Joseph Schmidt kun orkestroakompano. Mendonumero D.P. 25 (matriconumeroj 133717 / 133718; kp. Odeon O-25986 a/b)
  • Johann Strauss (Sohn)|Johann Strauss, 1001 Nacht: Launisches Glück / Johann Strauss (Sohn)|Johann Strauss: Der Zigeunerbaron|Zigeunerbaron: Ja, das alles auf Ehr‘. Joseph Schmidt und Mitglieder der Staatskapelle Berlin unter Leitung von Frieder Weissmann. Mendonumero B. 48154-I/II (matriconumeroj 133438 / 133439)
  • Der Evangelimann / Bajazzo. Joseph Schmidt kun orkestro , dirigentas Otto Dobrindt. Mendonumero B. 48811-I/II (matriconumeroj 133755 / 133767)
  • Frag' nicht / Ein Lied geht um die Welt. Lieder aus dem Richard Oswald-Tonfilm „Ein Lied geht um die Welt“, Musik: Hans May, Text: Ernst Neubach. Joseph Schmidt kun orkestro , dirigentas Otto Dobrindt. Mendonumero B 48812-I/II (matriconumeroj 133776 / 133777; kp. Odeon O-25990 a/b), 1933
  • Maria, Mari / Funiculi, Funicula. Joseph Schmidt akompanita orkestre. Mendonumero R 102 (matriconumeroj 85275 / 85276; kp. Odeon O-4665 a/b)

Telefunken[redakti | redakti fonton]

  • Vorrei morire! / Mattinata. Joseph Schmidt kun orkestrobegleitung. Mendonumero A 314 (matriconumeroj 10558 / 10559; kp. Ultraphon A 314)
  • ’O sole mio|Meine Sonne! (O sole mio) / La Paloma|La Paloma (Die Taube). Joseph Schmidt kun orkestro. Mendonumero A 614 (matriconumeroj 15164 / 15165; kp. Ultraphon A 614 kaj Austroton 1637)
  • Giuseppe Verdi, Rigoletto: Ach, wie so trügerisch / Freundlich blick ich auf diese und jene. Joseph Schmidt kaj anoj de Berliner Philharmonisches Orchester. Mendonumero A 779 (matriconumeroj 15913-1 / 16223)
  • O Lola, rosengleich blühn deine Wangen / Abschied von der Mutter. Joseph Schmidt kaj anoj de Orchester der Staatsoper Berlin, dirigentas Selmar Meyrowitz. Mendonumero E 372 (matriconumeroj 30293 / 30407; kp. Ultraphon E 372)
  • Unvergessener JOSEPH SCHMIDT. Orkestro de Städtische Oper Berlin. Dirigentoj: Selmar Mayrowitz, Hans Schleger und Max Niederberger. NT 168 6.21209 AF Erschienen 1968

Ultraphon[redakti | redakti fonton]

  • Vorrei morire! / Mattinata. Joseph Schmidt kun orkestrobegleitung. Mendonumero A 314 (matriconumeroj 10558 / 10559; kp. Telefunken A 314)
  • ’O sole mio|Meine Sonne! (O sole mio) / La Paloma|La Paloma (Die Taube). Joseph Schmidt kun orkestro unter Leitung von Selmar Meyrowitz. Mendonumero A 614 (matriconumeroj 15164 / 15165; kp. Telefunken A 614 und Austroton 1637)
  • Giacomo Puccini, Tosca: Wie sich die Bilder gleichen / Und es blitzten die Sterne. Joseph Schmidt und Mitglieder des Orchesters der Städtische Oper Berlin|Städtischen Oper Berlin unter Leitung von Selmar Meyrowitz. Mendonumero B 119 (matriconumeroj 10069 / 10070I)
  • O Lola, rosengleich blühn deine Wangen / Abschied von der Mutter. Joseph Schmidt und Mitglieder des Orchesters der Staatsoper Berlin , dirigentas Selmar Meyrowitz. Mendonumero E 372 (matriconumeroj 30293 / 30407; kp. Telefunken E 372)
  • Bedřich Smetana: Die verkaufte Braut: Weiß ich doch Eine, die hat Dukaten (1. und 2. Teil). Joseph Schmidt, Michael Bohnen und Mitglieder des Orchesters der Städtischen Oper Berlin , dirigentas Selmar Meyrowitz. Mendonumero F 626 (matriconumeroj 15300 / 15301)

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1931: Der Liebesexpreß
  • 1932: Goethe lebt…!
  • 1932: Gehetzte Menschen
  • 1933: Ein Lied geht um die Welt
  • 1933: Wenn du jung bist, gehört dir die Welt
  • 1934: My Song Goes Round the World
  • 1934: Ein Stern fällt vom Himmel
  • 1936: Heut’ ist der schönste Tag in meinem Leben
  • 1936: A Star Fell from Heaven England

Fonto[redakti | redakti fonton]

Patocka, Ralph-Günther, "Schmidt, Joseph" ĉe: Neue Deutsche Biographie 23 (2007), p. 197-198 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]