Juventus Football Club

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Juventus
600px Bianconera con stelle e stemma di Torino.svg
Nomo de klubo  Juventus Football Club
Kromnomo La Vecchia Signora
(La Maljuna Sinjorino)
Fondita  1897
Stadiono  Juventus stadiono
Torino, Flago-de-Italio.svg Italio
Kapacito  41 000
Prezidanto  Flago-de-Italio.svg Andrea Agnelli
Trejnisto  Flago-de-Italio.svg Antonio Conte
Ligo  unua ligo Serie A
2011/12  1-a pozicio
Oficiala ttt  www.juventus.com
Trikoto Kit body juve1112h.png Kit right arm juve1112h.png
Kit shorts.png
Kit socks juve1112h.png
 
Hejme
Trikoto Kit body juve1112a.png Kit right arm.png
Kit shorts.png
Kit socks.png
 
Ekstere
v  d  r
Information icon.svg

Juventus FC estas piedpilka klubo de Torino, Italio. Ĝi estis fondita la 1-an de novembro 1897.

Ĝi estas la itala piedpilka teamo kun la plej granda nombro da zelotoj (ĉirkau 30 percent de la totala amaso de italaj piedpilkaj zelotoj). Ĝi estas krome la teamo kiu gajnis la plej granda nombro de italaj ĉampionludoj (27 pli 2 nuligitaj de Itala Piedpilka Federacio) kaj italaj Pokaloj (9 fojoj).

Ĝi estas ankaŭ la tria teamo en Europo en la tuttempa klasifiko de poenktoj gajnitaj en europaj turniroj, estis la unua kiu gajnis ĉiujn ĉefajn eŭropajn pokalojn (Ĉampiona pokalo, Pokalgajninta pokalo, UEFA-Pokalo) kaj estas la nura kiu venkis ĉiujn internaciajn pokalojn agnoskitajn de UEFA.

Historio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝa periodo[redakti | redakti fonton]

La 1-an de novembro 1897 Sport Club Juventus naskiĝis en Torino, fundita de grupo da lernantoj de la liceo Massimo D’Azeglio. La unua sidejo estis benko laŭ la korso "Corso Re Umberto" ĉe la angulo kun "Corso Duca di Genova" (nun nomita "Corso Stati uniti"). La unua ludkampo estis en "Piazza d'Armi". La unua uniformo estis blanka ĉemizo anstataŭita baldaŭ de rozkolora ĉemizo kun papilia kravato. La unua matĉo estis en Trino Vercellese, gajnita 15-0. La unua prezidanto estis Eugenio Canfari kiun baldaŭ frato Enrico anstataŭos.

Dum unuaj jaroj Juventus ne aliĝis al Itala Piedpilka Federacio ludante nur amikajn matĉojn. Sed dum 1900 la teamo, kiu la antaŭan jaron renomiĝis Juventus Football Club, aliĝis al la Federacio kaj sekve partoprenis al la tria itala piedpilka Ĉampionado. Unuan matĉon Juventus ludis kontraŭ FC Torinese kiu tamen venkis 1-0. Postan jaron, 1901, la 14-an de aprilo, Juventus akiris sian unuan venkon en itala Ĉampionado kontraŭ Ginnastica di Torino 5-0 sed tuj poste malgajnis duonfinalon 3-2 kontraŭ Milan. La atingon de finalo ne tro longe atendis Juventus. Dum 1903 la teamo ludis finalon kontraŭ Genoa en Ĝenovo sed perdis je 3-0, kaj kontraŭ la sama teamo, en Ĝenovo, Juventus malgajnis denove finalon en 1904 1-0. Intertempe dum 1903 oni decidis elekti novan trikoton kaj ĝi estis mendita en Anglio de la teamo Notts County kies trikoto havis blankajn kaj nigrajn striojn. Ekde tiam la blanko kaj la nigro fariĝis la koloroj de la teamo. Bonŝancaj koloroj estis, ĉar baldaŭ venis la jaro 1905 kiam la formulo de la turniro inkludis finalan serion inter tri teamoj kiu estis Juventus, U.S. Milanese kaj Genoa. Juventus dufoje venkis Milanese kaj dufoje egalis kontraŭ Genoa. Je la fino Juventus estis la unua en la klasifiko kaj, unuafoje, itala ĉampiono.

Teamo gajninta unuafoje la Ĉampionadon dum 1905

Intertempe Juventus ŝanĝis sian ludkampon kiu fariĝis la ciklodromo "Umberto I" en Corso Re Umberto. Dum 1906 Juventus atingis denove finalan serion, ĉifoje kontraŭ Genoa kaj Milan. Je la fino Juventus kaj Milan estis egalstate unuaj kaj necesis decidmatĉo kiun oni ludis en Torino ĉar Juventus markis pli da goloj. La matĉo finiĝis 0-0 ankaŭ post kromtempoj. Plia decidmatĉo necesas kaj laŭ la Federacio la sidejo nun devas esti neŭtrala sed fine la milana stadiono de U.S. Milanese estis elektita. Tiun decidon Juventus ne akceptis kaj decidis ne ludi la matĉon lasante la ĉampiontitolo al Milan.

Tiu grava decido plimalbonigis la situacio ene de la teamo kiu estas dividita inter la suiza Prezidanto Dick kaj ena frondo. Je la demando de demisio, fare de la estraro, la prezidanto decidi forlasi sed kun li kelkaj inter la plej bonaj ludantoj forlasis la teamon kiu estis devigita forlasi la ludkampo "Umberto I" kaj revenis al "Piazza d'Armi", translokiĝante tuj poste al Corso Sebastopoli.

Komencis malhela periodo por Juventus kun sinsekvo de deludaj jaroj. Oni atingis la plej malaltan punkton dum 1913 kiam en la piedmonta serio Juventus estis la lasta. Laŭregule Juventus devus subklasiĝi en duan kategorion sed favoran ŝancon oni proponis ĉar, en la lombarda serio, kreiĝis malplena loko kaj Juventus povis finfine aliĝi al lombarda serio kaj restis en unua kategorio. Riskinte la katastrofon Juventus tuj reprenis sian posicion inter la plej bonaj italaj teamoj antaŭ la suspendo de ĉampionado pro la Unua Mondmilito. Intertempe, la 10-an de junio 1915 naskiĝis socia revuo “Hurra!” kiu (nomita “Hurra Juventus”) ankoraŭ nun estas la oficiala organo de la Juventus F.C.

Intermilita periodo[redakti | redakti fonton]

Dum la unua ĉampionado, 1920, post la unua mondmilito Juventus tuj preskaŭ trafis la finalon malgajnante nur la decidan matĉon de duonfinala serio kontraŭ Internazionale. Dum tiu jaro la golulo de Juventus Giacone fariĝis la unua ludisto de Juventus ludinta en la nacia itala teamo, en Berno kontraŭ la svisa teamo. Sed alia granda golulo estis alvenonta. La 5an de Februaro 1922 debutis en ĉampionado Gian Piero Combi. Li fariĝos unu el la plej elstaraj ludistoj en la historio de Juventus. Post malmultaj monatoj Juventus translokiĝis en alia stadiono ĉar tiu de Corso Sebastopoli estis jam tro malgranda. Nova stadiono “Marsiglia” estis inaŭgurita la 22-an de oktobro 1922 kaj lokiĝis en samnonmita Corso Marsiglia.

Dum 1923 okazis io kiu revolucios italan piedpilkon. La ludisto de Pro Vercelli Virginio Rosetta, kiu gajnis du ĉampionadojn kun teamo de Vercelli dum 1921 kaj 1922, estis konvinkita ludi por Juventus, allogata de interesa posteno trovita de direktantoj de Juventus kaj de repago por loĝi en Torino. Tio estigis skandalon en itala futbolo laŭ kiu diletanteco estas ankoraŭ dogmo. Juventus estis luktanta kun Genoa por la unua posicio de la ĉampionada norda serio kaj ĝuste Genoa denoncis la aferon al la itala Federacio kiu decidis ke la tri matĉoj luditaj de Rosetta por Juventus estis nuligendaj. Naskiĝis forta debato, la direktantoj de Juventus demisiis kaj fine akordo troviĝis sed la tri matĉoj nuligitaj restis kaj ebligis la konkeron de la unua posicio al Genoa kiu gajnos tiel sian naŭan ĉampionadon, la lastan de sia histiorio ĝis nun.

Dum 1923 alia epoka fakto okazis. La prezidanto de Juventus Olivetti estis anstataŭita de Edoardo Agnelli, filo de la fundisto de FIAT. Komencis tiam la historio de la presenco de la familio Agnelli apud Juventus, kiu daŭras ankoraŭ nun. La postan jaron (1924) denove Juventus malgajnis nur dum la lastaj matĉoj lukton por la finaloj ĉifoje kontraŭ Bologna, kiu venkos la titolon. Sed dum la somero de 1925 alvenis la avanulo Hirzer kaj Juventus pli kaj pli fortiĝis, larĝe gajnis Ba nordan serion kaj atingis finalon de norda serio kontraŭ Bologna. Post du egalstatoj 2-2 en Bologna, kaj 0-0 en Torino, oni ludis la decidmatĉon en Milano la 2-an de aŭgusto en drama situacio: antaŭ kvar tagoj la trejnisto de Juventus, Jeno Karoly, mortis pro infarkto. Kvankam la drama situacio Juventus atingis per 2-1 la venkon kaj la nacian finalon kontraŭ Alba, gajninto de suda serio. Kiel kutime dum la tiamaj finaloj inter nordaj kaj sudaj teamoj la matĉoj estis senluktaj (7-1 en Torino kaj 5-0 en Romo) kaj Juventus estis por la dua fojo itala ĉampiono. Malmultajn jarojn antaŭe naskiĝintis la kutimo kudri sur la ĉemizoj de la teamo, kiu gajnis antaŭan ĉampionadon, Venkŝildon nomita en la itala "Scudetto" kaj tiam Juventus povis unuafoje surmeti tiun prestiĝan ŝildon.

Hirzer restis en Torino nur du jarojn sed dum 1928 alvenis de Casale Monferrato la arierulo Caligaris kiu jam ludis kun Rosetta kaj Combi en la nacia teamo; poste, dum 1929, de Argentino alvenis la avanulo Raimundo Orsi kaj fine dum 1930 alvenis de Alessandria la mezulo Giovanni Ferrari. Tiel Juventus komencis ĉampionadon 1930-31 kun grandega teamo. De 1929 la ĉampionadon oni ludis per unika nacia serio de 18 teamoj kaj je la mezo de la ĉampionado 1930-31 Juventus estis jam gajninta 14 el 17 matĉoj kaj facile Juventus restis unua ĝis la fino gajninte la trian ĉampionadon de sia historio. Dum 1931-32 la plej granda rivalo estis Bologna kiu restis longe en unua loko. Sed je la 26a ludtago Juventus surpasis Bologna, tuj antaŭ rekta matĉo kiu okazis en Torino. Juventus venkis Bologna 3-2 per decida golo markita de Vecchina je dek minutoj de la fino kaj kvara Venŝildo estis konkerota. Posta ĉampionado (1932-33) estis tute senlukta: Juventus gajnis la ĉampionadon du ludtagojn pli frue ol la fino, la plej bona golmarkisto estis avanulo de Juventus Felice Placido Borel kun 29 goloj. Pli batalita estis male ĉampionado 1933-34 kiam Juventus luktis longe kontraŭ Ambrosiana Inter. Je 7 ludtagoj de la fino okazis en Torino direkta matĉo kiam Ambrosiana havis unu poenton da avantaĝo. La matĉon oni ludis sub la pluvo kaj la rezulto estis egalstato 0-0 ankaŭ pro eraro de Orsi kiu maltrafis la eblecon marki per punŝoto. Sed post tiu matĉo impresa sinsekvo de 6 venkoj ebligis superon de rivalo kaj atingon de plia Venkŝildo. Denove Borel estis plej bona golmarkisto ĉifoje per 31 goloj. Dum 1933 Juventus translokiĝis denove, ĉifoje al nova "Stadio Benito Mussolini" konstruita por la Tutmonda Universitataj Ludoj kaj renomita post la dua mondmilito Urba Stadiono. Dum ĉampionado 1934-35 okazis denove longa batalo kun Ambrosiana Inter kaj la du teamoj alvenis al la lasta ludtago egalstate en la unua loko de klasifiko. Juventus ludis en Florenco kaj Ambrosiana en Romo kontraŭ Lazio. Dum Ambrosiana kolapsis pro malgajno 4-2, Juventus venkis Fiorentina 1-0 per golo de Giovanni Ferrari kaj konkeris kvinan sinsekvan ĉampionadon. Ĝi estis ankaŭ la lasta matĉo kun Juventus de Giovanni Ferrari kiu dum la somero de 1935 lasis Juventus por iri kurioze ĝuste al Ambrosiana Inter kie la ludisto gajnos ankoraŭ multe, tiom ke li estas ankoraŭ nun la rekordulo de gajnitaj italaj ĉampionadoj. Ankaŭ Raimundo Orsi forlasis tiam por reiri al Argentino.

Post la foriro de Ferrari kaj Orsi la ciklo de tiu granda teamo finiĝis. Dum ĉampionado 1937-38 Juventus fuŝis bonegan ĉampionadon akirante tri poentojn (tri egalstatoj kaj du malgajnoj) dum lastaj kvin matĉoj kaj estis tiel dua post Ambrosiana. Juventus povis konsoli sin gajnante en tiu jaro sian unuan italan Pokalon kiun Juve gajnis denove dum 1942 per finalo kontraŭ Milano, sed ne plu sukcesis kunigi alian grandan teamon.

Postmilita epoko[redakti | redakti fonton]

La unua ĉampionado post la dua mondmilito estis duelo inter Torino kaj Juventus. Kiam mankis nur du matĉoj de la fino Juventus estis unua, du poentojn antaŭ Torino sed en la rekta alfrontiĝo Torino venkis Juventus 1-0 per golo markita de eksa ludisto de Juventus Gabetto kiu fariĝos unu el la plej elstaraj ludistoj de la historio de Torino Calcio. Dum la lasta matĉo Juventus egalstatis en Napoli kaj maltrafis la venkon de ĉampionado. Sed la dua loko, kiun Juventus okupis dum tiu piedpilka jaro, fariĝis kutima dum la postaj jaroj malantaŭ la granda teamo de Torino. Blankanigranoj estis duaj kaj dum 1946-47 kaj dum 1947-48 kvankam en tiuj jaroj debutis estonta granda ludisto, Gianpiero Boniperti. Dum 1949 post la drama fino de la granda teamo de Torino, Juventus tute renoviĝis per la akiro de danoj John Hansen kaj Praest, kaj de argentino Martino. Elstara situacio de ĉampionado 1949-50 estis sendube la matĉo ludita en Torino la 5an de Februaro 1950 kiam Milan, kiu estis dua tri poentojn malantaŭ Juventus, venkis 7-1 dum unu el la plej katastrofaj malgajnoj de la historio de Juventus sed la teamo reagis brilege kaj gajnis 8 matĉojn sinsekve post tiu, akirante nenuligeblan avantaĝon en la klasifiko por gajni denove la Ĉampionadon post 15 jaroj. Alia danulo, Karl Hansen, frato de John, anstataŭigis Martino kaj dum 1951-52 Juventus gajnis denove la ĉampionadon. Tiu jaro tamen estis la fino de granda ciklo ne nur por Juventus sed por la tuta torina piedpilko. De 1925 ĝis 1952 15 de 25 ĉampionadoj estis gajnataj de torinaj teamoj.

La postaj jaroj vidis malrapidan dekadencon de Juventus: post du duaj lokoj dum ĉampionadoj 1952-53 kaj 1953-54 oni malkreskis ĝis la 7a loko de 1954-55, la 12a de 1955-56 kaj la 9a de 1956-57. Sed dum la somero de 1957 novaj ludantoj kaj nova trejnisto alvenis. La ludantoj estis la avanuloj Sivori de Argentina, Charles de Kimrujo kaj la itala Nicolè de Padova, la trejnisto estit Ljubisa Brocic de Jugoslavio.

Le rezulto estis krom plej bonaj atendoj, post senkonkura ĉampionado Juventus estis unua 8 poentojn antaŭ Fiorentina kaj gajnis sian dekan ĉampionadon fariĝante la unua teamo en Italio atinginta tiun rezulton kiun la itala Federacio premiis per ŝtelo kudrita sur la ĵerzo. La postan jaron Juventus ludis unuan matĉon en Coppa dei Campioni kontraŭ aŭstria Wiener SK, la Juventus venkis 3-1 en Torino sed terura malvenko 7-0 en Wien finigis tiun unuan sperton. La tiujara ĉampionado ne estis pli feliĉa: Juventus estis kvara kaj la gajno de Itala Pokalo (finalo gajnita kontraŭ Inter 4-1) ne savis la postenon de Brocic kiu estis anstataŭita de Cesarini kaj nova gajno alvenis: la ĉampionado 1959-60 estis denove senkonkura kaj Juventus gajnis Itala Pokalo por la dua sinsekva fojo venkante Fiorentina dum la finalo ludita en Milano. Dum la piedpilka jaro 1960-61 Juventus partoprenis denove al Ĉampiona Pokalo kaj denove unua matĉo en Torino estis venko 2-0 kontraŭ CDNA de Sofio sed denove la dua matĉo en Sofio estis katastrofa malgajno je 4-1 kaj denove Juventus haltis tro frue. La tiujara ĉampionado, dum kiu la trejnisto Parola anstataŭis Cesarini, estis kapĉekape lukto kontraŭ Inter. Tri sinsekvaj malgajnoj de Inter en la decida parto de la ĉampionado permesis al Juventus alveni al rekta matĉo kun avantaĝo da kvar poentoj. La nura espero por Inter esti gajni tiun matĉon kiun oni devis ludi en Torino la 16a de Aprilo 1961. Kiel tiam okazis kutime la publiko estis tro multnombra por la enteneco de la stadiono kaj multaj zelotoj transpasis la barierojn kaj sidiĝis ĉe la limo de la ludkampo. Inter refuzis ludi en tiu etoso kaj la matĉo ne eĉ komenciĝis. Itala Federacio decidis antaŭe aljuĝi la gajnon al Inter kaj la lukto inter la du teamoj daŭris ĝis la lasta ludtago kiam Inter malvenkis en Catania lasante la venkŝildon al Juventus. Du tagojn antaŭe Federacia Apelacia Komisiono decidintis reludi la matĉo Juve-Inter nuligante la venkon de Inter. Inter, pro protesto, ludis tiun matĉon per juna teamo kaj Juventus venkis 9-1. Tiu estis ankaŭ la lasta matĉo de Gianpiero Boniperti post 444 matĉoj de ĉampionado kaj 178 goloj. Sen li Juventus perdis sian kompatecon kaj la 1961-62 estis deluda jaro kun katastrofa fino: unu egalstato kaj naŭ malvenkoj dum lastaj dek ludotagoj kaj dekdua posicio en klasifiko. Por la unua fojo Juventus progresas en Ĉampiona Pokalo ĝis la kvaronfinalo kontraŭ la granda Real Madrid. Post duobla 1-0 (por Real en Torino, kaj por Juventus en Madrid) Real gajnis decidan matĉon en Pariso 3-1.

La forlaso de Charles dum la somero de 1962 ne helpis kaj Juventus dum 1962-63 ne iris preter longa sed senesukcesa postsekvo al Inter. La postaj tri jaroj enhavis malhelajn ĉampionadojn dum kiuj Juventus estis ĉiam malproksima de la lukto por Venkŝildo sed estis rimarkinda la unua eŭropa finalo de la storio de Juventus. Juventus ludis la finalon de Foira Pokalo en Torino la 23a de Junio 1965 kontraŭ Ferencvaros. Juventus tamen malvenkis 1-0 pro golo de Fenyvesi en la dua duontempo. Tiujare Juventus ĉiuokaze konsoliĝis per gajno de Itala Pokalo dum finalo gajnita 1-0 en Romo kontraŭ Inter. Intertempe la trejnisto fariĝis, de la somero de 1964, la paragvaja Heriberto Herrera, kaj Omar Sivori forlasis Juventus por Napoli dum somero de 1965. La ĉampionado 1966-67 finfine vidis Juventus denove luktantan por la Venkŝildon. Tamen ŝajnis, je kvar matĉoj de la fino, ke Inter longigis definitive la avantaĝon ĝis kvar poentoj post la malvenko de Juventus en Milano kontraŭ Milan. Sed Juventus gajnis la postan rektan matĉon kontraŭ Inter 1-0 kaj sukcesis resti ĝis la fino proksime de Inter. Dum la lasta ludtago, strange ludita Ĵaudon, Juventus venkis Lazio en Torino dum Inter malgajnis en Mantuo kaj estis preterpasita de Juventus kiu tiel gajnis sian tridekan "Scudetto".

Dum 1967-68 ĉampionado ne donacis emociojn al blankanigraj zelotoj sed unuafoje Juventus atingis duonfinalon de Ĉampiona Pokalo post tri ekvilibregaj matĉoj kontraŭ Eintracht Braunschweig per golo de Magnusson en decida matĉo de Berno, gajnita de Juventus 1-0. Tamen en la duonfinalo kontraŭ Benfica, de la granda avanulo Eusébio, Juventus malgajnis ambaŭ matĉojn, je 2-0 en Lisbono, je 1-0 en Torino.

La prezidanteco de Boniperti[redakti | redakti fonton]

Dum la somero de 1968 nacia teamo de Italio fariĝis unuafoje europa ĉampiono: unu el la protagonistoj de tiu gajno estis juna avanulo Pietro Anastasi kiu estis ankaŭ kontribuinta per tri goloj al la historia malvenko de Juventus en Varese, je 5-0 dum Februaro de 1968. Juventus rekrutis Anastasi kaj tiu granda aĉeto, kun aliaj faritaj tiujare, estis la montro de la ambicioj de Juventus kiu tamen ne akiris pli ol la kvara posicio en ĉampionado 1968-69. Postan jaron Carniglia anstatŭigis Herrera kiel trejnisto kaj la eksa ludisto Giampiero Boniperti fariĝis Delegita Administranto. Juventus estis denove luktanta por la ĉampionado kaj nur en lastaj matĉoj estis distancigita de Cagliari kaj Inter, kaj estis tria. Gravaj novaj rekrutoj markis la someron de 1970: la avanulo Bettega, la halfoj Causio kaj Capello kaj la arierulo Spinosi. La ĉampionado ne estis eminenta, Juventus estis kvara, dekunu poentojn post Inter, itala ĉampiono, sed la teamo atingis denove finalon de Foira Pokalo. Post gajna duonfinalo kontraŭ germana Köln la kontraŭuloj en la finalo estis angla Leeds United. La unua matĉo en Torino estis egalstato 2-2, kiel la dua matĉo en Leeds 1-1 sed ekde kiu jaro la regulo starigis ke en kazo de egalstato venkis la teamo kiu markis pli da goloj malhejme kaj tiel, por la dua fojo, Juventus maltrafis la Foiran Pokalon. La trejnisto de Juventus fariĝis en Marto de 1971 la ĉeĥa Cestmir Vycpalek kaj dum Julio Giampiero Boniperti fariĝis Prezidanto. En 1971-72 Juventus komencis bonege kaj restis longe kape de la klasifiko, sed du sinsekvaj egalstatoj en la dudekkvina kaj dudeksesa permesis la superadon al Torino. Sekvan maĉon tamen Juventus gajnis kontraŭ Inter 3-0, dum Torino malvenkis kontraŭ Milan, kaj prenis vantaĝon je unu poento kiun Juventus plutenis ĝis la fina matĉo kontraŭ Vicenza kiu donacis, per venko 2-0, la "scudetto" al blanka kaj nigra teamo. Postan jaron alia kapĉekapa lukto markis, ĉifoje kontraŭ Milan. Je la deknaŭa ludotago estas kapa matĉo Milan-Juventus. Juventus estis venkanta 2-1 kiam je kvin minutoj de la fino Biasiolo egalstatigis. Tiu deludo estis por Juventus peza frapo kaj du malvenkoj en sekvaj kvin matĉoj malproksimigis la teamon de la kapo je ses poentoj kun nur ses matĉoj ludendaj.

Necesis miraklo sed miraklo okazis kaj Juventus gajnis ses sinsekvajn matĉojn kaj ĝuste en la lasta ludotago la malvenko de Milan en Verona, je 5-3, permesis al Juventus superi Milan kaj konkveri dekkvaran ĉampionadon. Milan prenis sian revanĉon en Itala Pokalo en kiu Milan venkis Juventus en la finalo je 6-5 per punŝotoj. Tiu jaro por Juventus estis gravega jaro ankaŭ en Europa ĉar unuafoje ĝi atingis la finalon de la Ĉampiona Pokalo. Tiun matĉon Juventus ludis kontraŭ Ajax de la grandega Johan Cruyff. Malgraŭ epoka migrado de zelotoj al Beogrado, por la tria fojo Juventus perdis la finalon je 1-0.

La ĉampionado 1973-74 estis sensukcesa postsekvo al Lazio kiu surprize konkveris sian unuan "scudetto" kaj la ebleco atingi denove la finalon de Ĉampiona Pokalo, kiu ŝajnis konkreta post la elimino de Ajax en okonfinalo, estingiĝis kontraŭ alia nederlanda teamo, Twente Enschede, kiu venkis dufoje Juventus en duonfinalo. Dum la somero del 1974 alvenas de Atalanta unu el plej grandaj ludistoj de la historio de Juventus, Gaetano Scirea kaj la rezulto montriĝis tuj. Je la kvina ludotago Juventus prenis la kapon de la klasifiko kaj ne lasis ĝin ĝis la fino.

Tiun someron alia juna ludisto alvenis de Como, la arierulo Marco Tardelli kaj alia venka sesono sjanis komenci. Je la fino de la unua rondbatalo Juventus estis unua, antaŭante Torino, la dua, je tri poentoj. Poste Juventus plulongigis la avantaĝon ĝis kivin poentoj je naŭ matĉoj de la fino. Sed tiam tri sinsekvaj malgajnoj venis kaj Juventus estis superata de Torino kiu restis unua ĝisfine gajnante la ĉampionadon unuafoje post 27 jaroj.

Dum la somero de 1976 tri homoj alvenis al Juventus de la urbo Milano: de Inter venis la avanulo Boninsegna (kiu anstataŭigis Anastasi), de Milan venis la halfo Benetti kaj la nova trejnisto, Giovanni Trapattoni. La ĉampionado komencis tuj bonege por Juventus kiu gajnis sinsekve la unuajn sep matĉojn . La vico estis interrompita de malgajno kontraŭ Torino kiu preterpasis Juventus sed la kuro de Juventus ne finiĝis kaj je la fino del la unua rondabatalo estis unua egalmerite kun Torino, akirinte 25 poentoj de 30 disponeblaj. La dua rondbatale ne malrapidigis Juventus kiu post kapĉekapa lukto finis la ĉampionadon unua antaŭ Torino je 1 poento. Estis rekorda ĉampionado por blankanigranoj, 2 malgajnoj, 5 egalstatoj kaj 23 gajnoj. Sed tiu jaro estis historia por Juventus por alia kialo: unuafoje, post duobla finalo kontraŭ Athletic Bilbao, Juventus gajnis europan pokalon: UEFA Pokalon. Dum la unua matĉo en Torino Juventus gajnis pro golo de Marco Tardelli, dum la dua matĉo Bettega avantaĝigis Juventus je la sepa minuto, tuj poste Irureta egalstatigis. Dum la finaj minutoj Carlos avantaĝigis Athletic Bilbao sed 2-1 estis la fina rezulto kaj Juventus, markinte pli da goloj eksterhejme, gajnis la pokalon.

1977-78 estis alia bonega sezono. Malgraŭ malforta rezisto de Milan komence kaj poste de surprizanta Lanerossi Vicenza, Juventus gajnis sendispute sian dekokan "Scudetto". En la Ĉampiona Pokalo Juventus maltrafis finalon pro malgajno en la duonfinalo kontraŭ Bruges. Estis decida la ekstra tempo en la dua matĉo, ludita en Belgio, kiam Bruges markis decidan golon je 3 minutoj de la fino.

Tiusomere ludistoj de Juventus kovriĝis per gloro en Itala nacia teamo kiu estis kvara en la monda ĉampionado en Argentino. En la decida matĉo kontraŭ Nederlando naŭ italaj ludistoj el 11 estis de Juventus. Tiom granda streĉo estis pagenda kaj la posta jaro estis deludiga por Juventus kiu foriris post la unua rondo en Ĉampiona Pokalo kaj estis tria en ĉampionado. Nura konsolo por Juventus estis la konkvero de ĝia sesa Itala Pokalo en la finalo ludita en Napoli kontraŭ Palermo kaj decidita de golo de Franco Causio en la dua ekstra tempo. 1979-80 estis alia malhela sezono; ĉefe la unua rondbatalo de la ĉampionado estis tre deludiga por Juventus kiu estis funde de la klasifiko, la rekupero de la dua rondbatalo portis la teamo ĝis la fina dua loko. En Pokalgajninta Pokalo Juventus iris denove tre proksime de la finalo, perdita je 2 minutoj de la fino de la dua matĉo de duonfinalo kontraŭ angla Arsenal kiam juventaj zelotoj estis jam festantaj pro la atingo de la finalo.

Somere de 1980 la Federacio decidis, post multaj jaroj, repermesi la aĉeton de fremdaj ludistoj kaj ĝuste de Arsenal alvenis la irlanda Liam Brady kaj Juventus reprenis sian lokon kape de la klasifiko. Estis malfacile lukto kontraŭ Roma kaj Napoli sed ankaŭ tiujare Juventus restis unua je la fino. La ĉampionado 1981-82 komencis tuj per ses venkoj sed poste Fiorentina superis Juventus kaj finis ĉekape la unuan rondbatalon. Spurto inter du decidis ankaŭ tiun ĉampionadon kaj ankaŭ tiufoje Juventus gajnis je unu poento dankal punŝoto de Liam Brady kiam mankis nur 15 minutoj al la fino de la lasta matĉo.

Tamen la tempo de Brady ĉe Juventus estis finanta kaj, anstataŭ li, alvenis du grandegaj ludistoj: la pola Zbigniew Boniek kaj la franca Michel Platini. Dum tiu somero ses ludistoj de Juventus fariĝis monda ĉampionoj en Hispanio.

La epoko de Platini kaj Baggio[redakti | redakti fonton]

Por Juventus piedpilka jaro 1982-83 devintus esti triumfa. La komenco tamen en ĉampionado estis terura, du malvenkoj en la unuaj tri matĉoj. Tiel Roma prenis la unuan lokon kaj, malgraŭ longa postsekvo, Juventus devis kontentiĝi per dua loko. Tamen en la Ĉampiona Pokalo por Juventus la vojo estis sinsekvo de grandaj plenumadoj. La teamo atingis la finalon gajninte 5 el 8 matĉojn kaj sen malgajnoj sed la finalo en Ateno estis denove malprospera kaj Hamburger SV gajnis 1-0. Tiu matĉo estis la lasta en Juventus por du grandegaj ludistoj, la avanulo Roberto Bettega kaj la golulo Dino Zoff. Je la fino de la piedpilka jaro alvenis la nura gajno de tiu granda teamo kiu venkis Verona en la dua mtaĉo en Torino 3-0 post malvenko je 2-0 en Verona.

La posta ĉampionado komencis per venko 7-0 kontraŭ Ascoli kaj la ĉampionado daŭris kun la Juventus sendispute unua ĝis la 21a ludtago kiam Juventus alfrontis Torino. Je la deka minuto de la dua duontempo Selvaggi markis por Torino, ŝajnigante ke la supereco de Juventus povas esti disputata sed post 10 minutoj Platini egalstatigis kaj post plu dek minutoj ankoraŭ Platini markis donante la venkon al Juventus kiu venkos fine de la ĉampionado sian 21a venkoŝildon. Sed tiu piedpilka jaro vidis grandan triunfon por Juventus kiu duafoje gajnis europan pokalon. Post senmalvenka vojo, Juventus venkis Porto dum la finalo de Bazelo 2-1 per goloj de Vignola kaj Boniek kaj gajnis unafoje la Pokalvenkistan Pokalon. Alia granda ludisto forlasis Juventus tiusomere, Claudio Gentile, kiu iris al Fiorentina. La ĉampionado 1984-85 estis senbrila kaj la fina loko estis delude kvina sed alian grandan celon havis Juventus: la sukceso en Ĉampiona Pokalo. La vojo de Juventus estis denove bonega kaj la teamo atingis la finalon en kiu trovis Liverpool kiun Juventus estis venkinta dumvintre en Torino 2-0 gajnante unuafoje la Europa Superpokalo. La loko de la finalo estis Bruselo kaj la atendado estis granda ankaŭ ĉar por multaj juventaj ludistoj povus esti la lasta ebleco por gajni tiun trofeon. Unu horo kaj duono de la matĉo pro kialoj neniam klarigitaj grupo de anglaj zelotoj superpasas barieron kiu dividas ilin de la italaj kaj atakas grupon de italoj. La pacaj zelotoj teruriĝintaj retropaŝis premante la aliaj zelotoj malantaŭ ili kontraŭ la murojn kiuj limitis la alia ekstremaĵo de la sektoro. Estiĝis terura kunpremo kaj la falintoj estis surtretitaj de la panikiĝanta homamaso. La rezulto estis tragedio. 39 uloj mortiĝis tiuvespere. Malgraŭ la dramaj okazoj UEFA petis ke la matĉo okazos kaj Juventus kaj Liverpool ludis la finalon. Juventus gajnis la Pokalon venkante 1-0. Por la respondecoj de juventaj zelotoj Juventus estis ekskludita de la europaj pokaloj de la venonta jaro.

Por multaj ludistoj estis la lasta matĉo kun blankanigra trikoto: Tardelli, Rossi, Boniek kaj postan jaron okazis totala renovaĵo. Alvenis la avanuloj Aldo Serena kaj Michael Laudrup, la halfoj Massimo Mauro kaj Lionello Manfredonia. La komenco de la piedpilka jaro estis entuziasma. Juventus gajnis unuajn ok matĉojn kaj finis la unuan rondbatalon unua kun avantaĝo je 6 poentoj de Napoli kaj 8 de Roma. Intertempe Juventus ludis en Tokjo por la Interkontinenta Pokalo kontraŭ Argentinos Juniors. Je la komenco de dua duontempo Ereros markis por la argentinoj kaj post ok minutoj Platini egalstatigis per punŝoto, tuj post denove Platini markis per belega golo sed la arbitro nuligis la golon por ofsajdo de Brio, ankoraŭ la argentinoj markis sed je 8 minutoj de la fino Laudrup egalstatigis ankoraŭ. La rezulto ne ŝanĝis poste, ĝis la fino de la ekstertempoj. Granda performanco, dum la decidaj punŝotoj, de la golulo Tacconi, kiu paratis du punŝotojn al la kontraŭuloj, gajnigis unuafoje la pokalon al Juventus.

Sed dum la dua rondabatalo Roma nuligis la avantaĝon atingante Juventus je 2 tagludoj de la fino. Sed malvenko de Roma kontraŭ Lecce kaj venko de Juventus kontraŭ Milan redonis avantaĝon al Juventus kiu ganjnis tiel sian dudekduan ĉampionadon. Post tiu agrabla fino Trapattoni forlasis post dek jaroj da sukcesoj Juventus kaj Rino Marchesi alvenis anstataŭe, sed en 1986-87 Juventus postsekvis longe kaj sensukcese Napoli de Maradona kiu gajnis sian unuan venkŝildon kaj fine de la jaro aliaj du granduloj forlasis Juventus kaj piedpilkon, Michel Platini kaj Gaetano Scirea.

Dum 1987-88 alvenis de Kimrio Ian Rush, kiu tamen deludos la atendon de la zelotoj. La ĉampionado estis tre malhela kaj fine de la jaro Juventus devis eĉ ludi decidan matĉon kontraŭ Torino por atingi lokon en UEFA Pokalo. La matĉon Juventus gajnis 4-2 per punŝotoj sed estas la lasta de Marchesi kiu estis anstataŭita de Dino Zoff. Novaj ludistoj alvenis, la portugala Rui Barros, la ukraina Zavarov kaj la itala Altobelli sed alia senentuziasma jaro okazis. Juventus restis en al ĉampionado ĉiam for de la unua loko faj fine estis kvara. En la UEFA Pokalo Juventuz atingis la kvaronfinalon kie tamen Napoli eliminis ĝin venkante 3-0 ekstertempe en Napolo, post la venko de Juventus en Torino 2-0 en la unua matĉo. La foriro de Michael Laudrup kaj Massimo Mauro estis kompensita de la alveno de la belarusa Alejnikov kaj de la avanulo Totò Schillaci. Neniam luktante por la Venkŝildo Juventus finis ĉampionadon sepa sed konkveris kaj la Italan Pokalon kaj la UEFA Pokalon. La Italan Pokalon Juventis gajnis en duobla matĉo kontraŭ Milan, egalstatante 0-0 en Torino kaj venkante 1-0 per golo de Galia en dua matĉo en Milano. Ankaŭ la finalon de UEFA Pokalo Juventus ludis kontraŭ itala teamo, Fiorentina. La unuan matĉon en Torino Juventus gajnis 3-1, egalstato en Avellino (la ludkampo de Florenco estis ekskludita) gajnigi pokalon al blankanigra teamo. Je la fino de piedpilka jaro, post dudek jaroj, Gianpiero Boniperti lasis la prezidantecon de Juventus. Li estis anstataŭita de Vittorio Chiusano kiel Prezidanto, kvankam la plenuma Prezidanto fariĝis Luca di Montezemolo. Estis adiaua jaro ankaŭ por la Urba Stadiono kiun Juventus forlasis post 57 jaroj por ludi en la Alpa Stadiono, konstruita por la Mondpokalo 1990. Eĉ la trejnisto Dino Zoff, malgraŭ la sukcesoj, estis anstataŭita de Gigi Maifredi. La elekto, akre kontestita de la zelotoj, ne estis bonŝanca.

Danke al granda plenumo de la alveninto de Fiorentina, Roberto Baggio, Juventus restis en la unuaj lokoj ĝis la dudekunua ludtago kiam, je unu poento de Sampdoria unua en la klasifiko, okazis matĉo en Ĝenovo ĝuste kontraŭ Sampdoria. Juventus bone batalis sed fine Sampdoria venkis 1-0. Okazis nenklarigebla kolapso: dum la postaj dektri matĉoj Juventus akiris nur tri venkojn, malgajnante 6 matĉojn. La blankanigra teamo finis la ĉampionadon en sepa loko, la plej malbona dum la lasta dudeknaŭ jaroj. Konsolo ne alvenis de Pokala Pokalo kie Juventus foriĝis en la duonfinalo kontraŭ Barcelona. Maifredi tuj foriris, kiel ankaŭ Luca di Montezemolo, kaj Giovanni Trapattoni revenis post kvin jaroj, samtempe Boniperti revenis post unu jaro. Kun ili alvenis ankaŭ la germanoj Jurgen Koehler kaj Stefan Reuter. Juventus revenis al sia kutimaj lokoj en la klasifiko sed Milan estis ankoraŭ for kaj la teamo estis nur dua un ĉampionado je 8 poentoj de la milana teamo. Dua tamen estis ankaŭ en Itala Pokalo malgajninte la finalon kontraŭ Parma. Post venko je 1-0 en Torino Juventus malgajnis en Parma 2-0.

Por la ĉampionado 1992-93 alvenis la angla David Platt kaj la germana Andreas Moller sed la teamo neniam luktantis por la gajno de la venŝildon. Tamen la tre profita estis la vojo de Juventus en UEFA Pokalo, ĝis la finalo kontraŭ Borussia Dortmund. La unua matĉo en Dortmund komencis malbone per golo de Rummenigge, sed baldaŭ alvenis egalstatigo de Dino Baggio, tuj post markis Roberto Baggio kiu markis ankoraŭ en la dua duontempo. La dua matĉo en Torino estis triunfo je 3-0 (ankoraŭ du goloj de Dino Baggio) kaj Juventus portis hejmen triafoje la UEFA Pokalon.

La epoko de Lippi[redakti | redakti fonton]

Dum la somero de 1993 du grandaj avanuloj plifortigis la teamon, Fabrizio Ravanelli kaj Gianluca Vialli. Sjajnis la bona jaro por atingi la venkŝildon sed kontraŭe la jaro estis tute malĝoja: for de Milan (denove unua) en ĉampionado, Juventus ne marŝis longe eĉ en la pokaloj. Estis la momento taŭga por renovigo: Trapattoni kaj Boniperti definitive foriris kaj fakte nova epoko komencis kiam alvenis Antonio Giraudo kiel administranto, Luciano Moggi kiel sporta direktoro, Roberto Bettega kiel vicprezidanto kaj Luciano Lippi kiel trejnisto. Alvenis ankaŭ novaj ludistoj, precipe la arierulo Ferrara de Napoli kaj la halfoj Paulo Sousa de Sporting Lisbona kaj Deschamps de Marseille. Sed la granda novaĵo estis avanulo alvenante de la junaj teamoj de Juventus kiu fariĝis tuj ĉefrolulo, Alessandro del Piero. La rezulto estis eksterordinara: Juventus batalantis tuj por la unua loko kaj je la dekkvina ludtago, venkante Parma eksterhejme 3-1, akiris avantaĝon da du poentoj ne pli nuligita. En la duarondbatala matĉo kontraŭ Parma en Torino grandioza venko je 4-0 donas al Juventus la certecon gajni la Venkŝildon. Tiujare Juventus alvenis ankaŭ finalojn kaj en Itala Pokalo kaj en UEFA Pokalo, ĉiam kontraŭ Parma. En UEFA Pokalo Juventus malgajnis 1-0 en Parma (golo de eksa juventulo Dino Baggio) la unuan matxcon. La dua ludita en Milano, malgraŭ golo de Vialli en unua duontempo, estis decidita de golo ankoraŭ de Dino Baggio en dua duontempo. La revanĉo okazis en Itala Pokalo kiam Juventus venkis kaj en Torino (1-0) kaj en Parmo (2-0). Trovis gloron tiufoje la arierulo Sergio Porrini kiu markis la decidan golon en Torino kaj markis la unuan golon en Parmo. La arierulo Vierchowod kaj la halfo Jugovic aliĝis al Juventus dum la somero, sed foriris Roberto Baggio, post kvin jaroj en Juventus, por atingi Milan, kaj Jurgen Kohler kiu forlasis piedpilkon.

La jaro 1995-96 komencis malbone en la Ĉampionado kie Milan antaŭeniĝis tuj kaj akiris avantaĝon da 6 poentoj je la fino de la unua rondbatalo. La streĉoj de Juventus ne sufiĉis por rekuperi sed la menso de Juventus estis koncentrita sur la Ĉampiona Pokalo kie la vojo de Juventus alvenis ĝis la finalo en Romo. La kontraŭulo estis denove Ajax, kiel en 1973. Ĉifoje tamen Ravanelli markis tuj por Juventus, sed Ajax egalstatigis ĉe la fino de la unua duontempo. Juventus ludis plibone ol Ajax sed golo ne venis plu eĉ en la ekstertempoj. La punŝotoj estis tial decidigaj kaj la golulo Peruzzi paratis du, gajnigante duafoje la pokalon al blankanigra teamo. La somero de 1997 portis al Torino kvari novajn grandulojn, la avanuloj Alen Boksic kaj Christian Vieri, la halfo Zinedine Zidane kaj la arierulo Paolo Montero sed du aliaj avanuloj lasis Juventus, Fabrizio Ravanelli kaj Gianluca Vialli kiu ambaŭ iris al Anglio. Tiu jaro la ĉampionado estis sendisputa, Juventus gajnis ĝin kun du matĉoj ankoraŭ ludendaj. Sed la vojo en Ĉampiona Pokalo estis nekredeble senmalgajna: 8 venkoj, 2 egalstatoj el 10 matĉoj. La finalo okazis en Munkeno: Juventus komencis ludante bonege sed subite Borussia Dortmund markis du golojn en kvin minutoj kaj je la fino de la unua tempo Borussia antaŭis 2-0. Del Piero je la komenco de dua tempo markis 2-1 sed Borussia markis ankoraŭ tuj poste fare de Ricken kaj alian finalon Juventus malgajnis.

Dum la somero la avanulo Christian Vieri kiu estis la surprizo de la jaro foriris por aliĝi al Atletico Madrid, ankaŭ Boksic revenis al Lazio. Alvenis Filippo Inzaghi de Parma sed, komence, Inter ŝajnis pli forta, kaj en Ĉampiona Ligo malgajno eksterhejme kontraŭ Manchester United kaj Feyenoord ŝajnis forigi Juventus de la turniro. Sed Decembron alvenis de Milan halfo Edgar Davids kaj la situacio tute ŝanĝis: Juventus preteriris la unuan serion venkante Manchester United 1-0 en Torino kaj en Ĉampionado antaŭ la fino de la unua rondabatalo Juventus atingis la unua lokon. Ĝis la fino de la ĉampionado Juventus rezistis al la postsekvo de Inter kaj Lazio kaj fine estis la unua je 5 poentoj antaŭ Inter. Denove la teamo atingis la finalon de Ĉampiona Ligo kontraŭ Real Madrid sed denove la rezulto estis malbonŝanca: 1-0 per golo de Mihatovic. En la Itala Pokalo Juventus foriĝis en duonfinalo kontraŭ Lazio.

La ĉampionado 1998-99 komencis bone por Juventus sed je la oka tagludo kontraŭ Udinese, kiam Juventus estis unua, okazis genua akcidento al Del Piero kaj la postefiko estis terura: dum la postaj kvin matĉoj 1 egalstato kaj 4 malgajnoj. La situacio ne pliboniĉis poste kaj post malvenko en Torino kontraŭ Parma trejnisto Marcello Lippi demisiis. Carlo Ancelotti anstatŭis lin sed la ĉampionado daŭris malfeliĉa kaj fine Juventus estis sesa egalmerite kun Udinese kaj por la kvalifikiĝo en UEFA Pokalo necesis decida matĉo kontraŭ Udinese kiun Juventus malgajnis. En Ĉampiona Ligo Juventus malfacile alvenis ĝis la duonfinalo kontraŭ Manchester United. En la unua matĉo en Manchester Conte markis dum la unua duontempo sed je unu minuto de la fino Giggs egaltstatigis. En la dua matĉo en Torino Juventus markis dufoje, far de Inzaghi, en la unuaj dek minutoj kaj ŝajnis ke la finalo estis denove atingita, sed Manchester markis siavice dufoje antaŭ la fino de la unua duontempo kaj la matĉo finiĝis 3-2 por United. Je la fino de la jaro alvenis nova golulo de Nederlando, Edwin Van der Sar, kaj de Bari alvenis halfo Gianluca Zambrotta, dum Didier Deschamps foriris por la angla Chelsea.

La posta jaro komenciĝis per gajno dumnsomere de Intertoto turniro kio donis la eblecon reeniri en la UEFA Pokalon. La ĉampionado 1999-2000 ŝjanis sendisputa vojo al Venkŝildo je ok ludtagoj de la fino kun avantaĝo de 9 poentoj de Lazio sed la malgajno en la rekta matĉo kontraŭ Lazio 0-1 komencigi reatingon kiu kompletiĝi dum la unua ludtago kiam Juventus malvenkis en Perugia dum matĉo ludita sub diluvo, kaj Lazio venkis hejme Reggina 3-0, forŝirante al Juventus la Venkŝildon. Dum la somero okazis Europa Ĉampionado en kiu juna franca avanulo donacis al Francio la Pokalon markante decidan golon dum ekstraj tempoj en la finalo kontraŭ Italio. Lia nomo estis David Trezeguet kaj post malmultaj tagoj aliĝi al Juventus. La ĉampionado 2000-01 estis longa kaj sensukcesa postsekvo al Roma. Juventus, kiu foriĝis baldaŭ de la Ĉampiona Ligo fare de Panathinaikos, lasis sian lastan eblecon atingi Roma post la egalstato en la rekta matĉo en Torino, je la 29a ludtago. Juventus markis dufoje dum la unuaj 6 minutoj sed je 10 minutoj de la fino Nakata markis golon por Roma kiu egalstatigis, dum rekuperaj minutoj, per avanulo Montella, danke al eraro de golulo Van der Saar. Je la fino de la piedpilka jaro Ancelotti forlasis Juventus kaj sur la benko de Juventus revenis, post du jaroj, Marcello Lippi. Alia granda ludisto, Zinedine Zidane foriris por aliĝi al Real Madrid. Alvenis tamen tri granduloj la ceĥa halfo Pavel Nedved de Lazio, la franca karierulo Lilian Thuram el Parma kaj same el Parma la golisto Gianluigi Buffon.

Dum la ĉampionado 2001-2002 Inter kaj Roma batalis longe antaŭ Juventus kiu postsekvis ĝis la lastaj ludtagoj. Dum la lastaj matĉoj Juventus alproksimiĝi pli kaj pli kaj je la lasta ludtago Juventus estis je unu poento malantaŭ Inter kiu neantaŭvideble malgajnis en Romo kontraŭ Lazio kiam Juventus venkis Udinese. Tial blankanigra teamo konkveris sian 26a Venkŝildon. En la Ĉampiona Ligo la dua serio estis tre deluda kaj Juventus neniam iris proksime al la kvaronfinalo. Dum tiu jaro Juventus atingis la finalon de Itala Pokalo perdita tamen kontraŭ Parma. En Torino Juventus venkis sed nur 2-1 pro golo de Nakata Parma dum rekuperaj minutoj. En la dua matĉo golo de Junior donis venkon 1-0 kaj la pokalon al Parma. Juna halfo alvenis dumsomere de Verona, Mauro German Camoranesi. Denove Juventus postsekvis dum la unua duono de la ĉampionado sed je la komenco de la dua rondbatalo Juventus atingis Inter en la unua loko kaj je la 23a ludtago okazis en Torino rekta matĉo. Estis triumfo por Juventus kiu venkis Inter 3-0 kaj gajnis decidan avantaĝon. En la Ĉampiona Ligo Juventus forigis dum kvaronfinalo Barcelona, kaj dum duonfinalo Real Madrid. En la finalo la matĉo kontraŭmetis al Juventus la itala Milan. La matĉo estis tre ekvilibra kaj neniu teamo sukcesis marki nek dum regularaj tempoj nek dum ekstraj tempoj. La venko de la pokalo estis tiel decidita de la punŝotoj kiam Milan markis trifoje kontraŭ du kaj ankoraŭ Juventus maltrafis la plej grandan Pokalon.

Dum la ĉampionado 2003-04 la arieraro estis malfortiĝanta kaj Juventus restis ĉiam malantaŭ Milan kaj ankaŭ Roma kaj devis kontentiĝi per tria loko. En Ĉampiona Ligo Juventus estis forigita dum kvaronfinaloj de Deportivo La Coruna. En Itala Pokalo anstataŭe Juventus atingis denove finalon kontraŭ Lazio, post tre batalitaj duonfinaloj kontraŭ Inter. La unua finala matĉo estis gajno de Lazio en Romo 2-0, dum la dua matĉo Juventus rekuperis ĝis egastatigi la situacion dank al golo de Trezeguet dum la unua tempo kaj de Del Piero komence de la dua tempo.

Sed baldaŭ Lazio markis denove per Corradi kaj fine Fiore markis finan golon.

Denove je la fino de la piedpilka jaro Lippi lasis Juventus, ĉifoje por fariĝi trejnisto de la Nacia Teamo. Anstataŭ Lippi alvenis al Torino Fabio Capello kaj kun li alvenis la arierulo Fabio Cannavaro, la brazila halfo Ferreira da Rosa Emerson kaj la sveda avanulo Zlatan Ibrahimovic. Estis impresa komenco por Juventus: naŭ venkoj kaj unu egalstato dum la unua 10 matĉoj. Sed Milan estis same forta kaj kiam, je tri matĉoj de la fino, Juventus iris al Milano por ludi la rektan matĉon kontraŭ Milan, la du teamoj egalstatis en la klasifiko. Juventus devis krome ludis tiun matĉon sen Ibrahimovic por pridiskutita ekskludo sed Juventus gajnis tiun matĉon je 1-0 per golo de Trezeguet kaj marŝis sendube al ĝoja 28a Venkŝildo. Male en Ĉampiona Pokalo Juventus foriĝis dum kvaronfinaloj kontraŭ Liverpool F.C.. La malvenko de Liverpool 2-1 ne estis rekuperita en Torino kie matĉo finiĝis je 0-0.

La malpromocio al Ba serio[redakti | redakti fonton]

Alia ludisto alvenis dum la somero, la franca Vieira, por plifortigi la halfaron. La rezulto estis ne venkebla teamo. Dum la unua rondbatalo el 19 matĉoj Juventu akiris 17 venkojn, 1 egalstaton kaj 1 malgajnon. Dum la dua rondabatalo Juventus malrapidiĝi sed fine denove venkŝildo estis konkerita, kvankam denove Juventus foriĝis en kvaronfinalo kontraŭ Arsenal. Sed ombro esti vualanta Juventus, fine de la piedpilka jaro enketo de Federacio pri la malhelaj rilatoj de Direktoro Ĝenerala Luciano Moggi kun juĝistaj indikistoj estigis severegan punon por la teamo kiu estis malpromociigita en Ban serion kaj sarĝita per tridek punpoentoj, poste malpligitaj ĝis naŭ. Estis mortofrapo por Juventus kiu estis devigita vendi plimulton de siaj plej bonaj ludistoj. Zambrotta kaj Thuram iris al Barcelona, Emerson kaj Cannavaro iris al Real Madrid, Ibrahimovic kaj Vieira iris al Inter. Inter la pli fortaj nur Del Piero, Nedved, Buffon kaj Camoranesi restis.

La komenco de Ba Ĉampionado estis malkuraĝiga: egalstato en Rimini 1-1. Sed poste venis ok sinsekvaj venkoj kaj, kvankam multe da akcidentoj, antaŭ Kristnasko la punpoentoj estis nuligitaj kaj Juventus atingis unuan lokon, la deknaŭan de Decembro, venkante malhejme Bologna 1-0, per golo de Marcelo Zalayeta. Je la deknaŭa ludtago venis unua malvenko en Mantuo sed baldaŭ Juventus revigliĝis kaj netaj venkoj en Torino kontraŭ du ĉefaj kontraŭuloj, Napoli kaj Genoa, nenuligebligis la avantaĝon kaj la deknaŭan de Majo en Arezzo, gajnante 5-1, Juventus ĉertiĝis pri la reveno al A serio.