Kanalbeka kukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kanalbeka kukolo
Plenkreskulo
Plenkreskulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Scythrops
Specio: S. novaehollandiae
Scythrops novaehollandiae
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Kanalbeka kukolotukankukolo (Scythrops novaehollandiae) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi estas unutipa ene de la genro Scythrops. Tiu ĉi specio estas la plej granda nestoparazito en la mondo kaj la plej granda kukolo.[1]

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Aŭstralio, Papuo-Nov-Gvineo kaj Indonezio; krome, ĝi estas vaganto en Novkaledonio kaj Novzelando. Tiu ĉi specio estas migranta en parto de sia teritorio. Estas tri subspecioj, unu migranta, kaj la aliaj du loĝantaj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj manglejoj. Tiu ĉi specio estas listita kiel malpli zorgiga de IUCN.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La ununura membro de la genro Scythrops, la Kanalbeka kukolo estis unuafoje priskribita de ornitologo John Latham en 1790. La genra nomo devenas el Antikva greka skuthro-/σκυθρο- 'kolera' aŭ 'aspra', kaj ops/ωψ 'vizaĝo', 'okulo' aŭ 'mieno'.[2] La specifa nomo novaehollandiae signifas Nova Holando, iam de Aŭstralio.

Estas tri subspecioj: la nomiga Scythrops novaehollandiae novaehollandiae de Aŭstralio, Nov-Gvineo kaj Molukoj, Scythrops novaehollandiae fordi en Sulaveso, kaj Scythrops novaehollandiae schoddei en la Bismarkoj.[3]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Kanalbeka kukolo estas fortika kukolo, inter 58 kaj 66 cm longa kaj peza inter 550 kaj 930 gramoj.[4] La beko estas dukolora, kun griza bazo kiu iĝas pajlkolora ĉepinte. La beko estas granda, iome kurva kaj iom simila al bekoj de kornobekuloj; fakte tiu ĉi birdo estis foje erare rilatita al kornobekuloj.[5] La plumaro de la plenkreskulo estas helgriza ĉekape, bruste, ventre kaj dorse, iĝante pli pala kaj striita pli sube en la ventro. La flugiloj estas pli malhelgrizaj kun malhelaj plumopintoj. La vosto estas malhelgriza supre kaj striita sube kun nigra bendo kaj blanka pinto fine. La piedoj kaj kruroj estas nigraj, kaj la okuloj estas ĉirkaŭitaj de rimarkinda ruĝa haŭtaĵo.

Junulo, montranta la helpintajn plumojn de flugiloj. Ĉe plenkreskuloj la pintoj estas malhelaj.

Junuloj estas similaj al plenkreskuloj, sed ili havas palajn plumopintojn en flugiloj kaj la resto de la plumaro estas sablokolora anstataŭ helgriza. La beko estas malpli fortika kaj la ĉirkauokula haŭtaĵo ne estas ruĝa.

Distribuado kaj movoj[redakti | redakti fonton]

La Kanalbeka kukolo havas ampleksan distribuadon tra norda kaj orienta Aŭstralio, Nov-Gvineo, la Bismarkoj, kaj la insuloj de orienta Indonezio tiom okcidenten kiom ĝis Sulaveso. La specio estas konstanta loĝanto en la Bismarkoj, Floreso (Indonezio) kaj Sulaveso. Aliloke ene de sia teritorio ĝi estas migranta. Birdoj kiuj reproduktiĝas en aŭstralia teritorio el nordorienta Okcidenta Aŭstralio tra la Norda Teritorio kaj Kvinslando suben ĝis orienta Novsudkimrio suben tiom malproksime kiom ĝis Sidnejo. Kelkaj malfruantoj atingas la orientan pinton de Viktorio, sed oni supozas, ke ili ne reproduktiĝas tie. Vagantaj birdoj atingis Novzelandon kaj Novkaledonion.[6][7]

Post la reprodukta sezono, en marto kaj aprilo, birdoj reproduktintaj en Aŭstralio ekmigras norden al siaj vintraj teritorioj de Nov-Gvineo kaj Indonezio. Birdoj reproduktintaj en Novsdkimrio ekforiras pli frue, en februaro kaj marto.[4] La migrovojo estas tra la la Toresa markolo, kiun ili trapasas ĉu individue aŭ laŭ etaj grupoj. El Nov-Gvineo ili migras tra la proksimaj insuloj tiom malproksime kiom ĝis Timoro kaj la Molukoj. Oni ne certas ĉu la specio reproduktiĝas en Nov-Gvineo, ĉar kelkaj birdoj ĉeestas tie la tutan jaron. Migrantaj loĝantaroj de Kanalbeka kukolo ekrevenas al Aŭstralio en oktobro.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Kanalbeka kukolo dumfluge.

Eksterordinare ĉe kukoloj, kiuj kutime manĝas insektojn, sed kiel la tre rilataj koeloj, frukto formas plejan parton de la dieto de la Kanalbeka kukolo.[8] Tiuj manĝitaj fruktoj inkludas tiujn de diversaj specioj de figoj, la semojn de la eŭkaliptoj, la fruktojn de arboj de la familio Lorantacoj kaj la fruktoj de la enmetita moruso.[4] Ili manĝas ankaŭ insektojn, inkludante skarabojn, papiliojn kaj saltulojn, kaj la idojn kaj ovojn de birdoj, inkludante apostolbirdojn, pigviojn kaj bruminbirdojn. Tiu ĉi specio manĝas plej ofte en la branĉaro de grandaj arboj, foje laŭ grupoj kaj eventuale kun aliaj fruktomanĝantaj birdoj kiel la sfekoterojnkampefagedojn.

Reprodukta kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ido de Kanalbeka kukolo manĝigata de la multe pli malgranda kuravongo en Sidnejo, Aŭstralio

La Kanalbeka kukolo estas nestoparazito; anstataŭ zorgi la idaron, ili demetas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj. Oni supoxzas, ke ili formas stabilan paron dum la reprodukta sezono.[4] La pariĝada kutimaro estis priskribita kiel inkludantan birdalvokojn kaj donacadon, kun la masklo prezentante manĝaĵojn kiel insektojn al la ino. La paroj funkcias ankaŭ kune por la demeto de la ovoj en la nestojn de la gastigontoj; la masklo flugas super la nesto por provoki la nestokupantoj al respondo al persekuto, dum la ino enŝovas ŝin en la nesto kaj demetas ovon. Krome la paro povas funkcii kune ankaŭ por ataki la kovantan birdon, elnestigonte ĝin por permesi la inon ovodemeti.

La gastigantaj specioj varias depende el la loko; la plej komune celataj gastigantoj estas korvoj, kuravongoj, buĉobirdoj kaj aŭstralipigoj.[9] Kelkaj ovoj povas esti demetitaj en ununura nesto foje de diversaj inoj. Ofte kun simila aspekto al tiuj de la kuravongoj kaj pigoj (sed ne korvoj), la ovoj povas varii en koloro kaj bildo, mezurantaj 48 x 32 mm. Ili povas esti ruĝec- aŭ flavecbrunaj al blankecaj, kun pli malhelbrunaj makuletoj.[10] La kovoperiodo ĉe tiu ĉi specio estas nekonata. Post eloviĝo la idoj estas malfrumaturaj, blindaj kaj nudaj. Malkiel multaj aliaj kukoloj, la idoj de la Kanalbeka kukolo ne elnestigas la aliajn ovojn post eloviĝo nek mortigas la idojn de la gastigantoj, sed tiuj apenaŭ survivas ĉar la kukolido povas monopoli la manĝodisponeblon. La idoj estas plenplumaj post kvar semajnoj kaj elnestiĝas por ĉirkaŭvagi sur la branĉaro, kvankam la idoj estos manĝigataj plue dum kelkaj semajnoj pliaj de la gastigantaj gepatroj post elnestiĝo.

Rilatoj kun homoj[redakti | redakti fonton]

La Kanalbeka kukolo estas ofte timida kaj retirema kaj estas pli konata pro sia voĉo. En norda Aŭstralio ties migrado koincidas kun la komenco de la pluvsezono, kaj tio havigas la specion de multnombraj popolaj nomoj kiel stormobirdo, inundobirdo aŭ pluvobirdo.[6] La fruktomanĝanta kutimaro de la specio, kune kun aspekto de rabobirdo havigis la specion ankaŭ la nomon de figakcipitro.

La Kanalbeka kukolo ne estas konsiderata minacata de homa agado, kaj tiele estas listita kiel malpli zorgiga de la IUCN.[11] Fakte, ĝi profitis el homa agado; kune kun la Aŭstralia koelo la loĝantaro pliiĝis en kelkaj partoj de sia teritorio pro la malpliigo de gastiguntaj specioj kaŭzata de la ekstensiva plantado de ĝardenoj ĉirkaŭ la urboj de Aŭstralio.[12]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Payne, R.B (2005) The Cuckoos. Oxford University Press: Oxford ISBN 0198502133 P. 6
  2. Liddell, Henry George kaj Robert Scott. (1980). A Greek-English Lexicon (Mallongigita eldono). Britio: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4. 
  3. Mason I.J., Forrester R.I. (1996) "Geographical differentiation in the Channel-billed Cuckoo Scythrops novaehollandiae Latham, with description of two new subspecies from Sulawesi and the Bismarck Archipelago" Emu 96(4): 217-233
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Higgins, P.J. (ed) 1999. Pp. 782-791 Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to Dollarbird. Oxford University Press, Melbourne. ISBN 0-19-553071-3
  5. Pizzey G & Knight F (2003) The Field Guide to the Birds of Australia Harper Collins:Sydney ISBN 0-207-19821-7
  6. 6,0 6,1 Tennyson, A & Brackenbury G. (1998). "Channel-billed Cuckoos in New Zealand in spring 1996". Notornis 45: 223-226. [1]
  7. Barré N., Bachy P.. (2003). "Complement of the list of the birds of New Caledonia" Alauda, 71 (1) : 31-39. Abstract
  8. Corlett R & Ping I (1995) "Frugivory by koels in Hong Kong" Memoirs of the Hong Kong Natural History Society 20 221-222
  9. Davies N.B. (2000). Cuckoos, Cowbirds and other Cheats. Princeton University Press. ISBN 0856611352.
  10. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self, p. 259. ISBN 0-646-42798-9. 
  11. BirdLife International 2004. Scythrops novaehollandiae. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a Julio 2007.
  12. Payne, R.B (2005) P. 11

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]