Karl Grün

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Grün
Persona informo
Aliaj nomoj Ernst von der Haide • Ernst von Haide
Naskiĝo 30-an de septembro 1817 (1817-09-30)
en Lüdenscheid
Morto 18-an de februaro 1887 (1887-02-18) (69-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Bonna universitatoHumboldt-Universitato en Berlino
Familio
Frat(in)o Albert Grün
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto • revoluciulo • historiisto • eldonisto • instruisto
vdr

Karl Theodor Ferdinand GRÜN (naskiĝinta la 30-an de septembro 1817 en Lüdenscheid, mortinta la 18-an de februaro 1887 en Vieno) estis germana ĵurnalisto, pedagogo, filozofo kaj politikisto. Lia frato estis Albert Grün.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de bazlerneja instruisto li studis ĉe la Bonna universitato kaj de 1838 en Berlino komence teologion, poste filozofion kaj filologion influiĝante de la filozofio de Hegelo. Post al doktoriĝo li fariĝis instruisto de germanaj lingvo kaj literaturo je Kolmaro. La politikaj aferoj en 1840 re-venigis lin al Germanujo. En Mannheim li transprenis en 1842 la redakcion de la gazeto "Mannheimer Abendzeitung" kiun li igis organo radikalisma dum Antaŭmarto. Pro tio li devis forlasi en oktobro 1842 Badenon; Grün unue iris Palatinaton kaj somere de 1843 Rejnlandon kie - je la malŝato de registaranoj - iĝis en aŭgusto 1843 civitano de Kolonjo. En Vestfalio li dum la sekvintaj jaroj faris popularsciencajn prelegojn. Samtempe li konatiĝis kun fruaj socialistoj (Moses Hess, Otto Lüning) iĝonte baldaŭ porparolanto de vera socialismo.

En 1844 li redaktistis ĉe la periodaĵo "Der Sprecher oder Rheinisch-Westfälischer Anzeiger" kaj kunlaboris ĉe la eldono de "Triersche Zeitung". Elirante de Anselm Feuerbach li elpensis, simile al la juna Karl Marx, teorian programon pri socisciencoj kiel sciencoj de kolektivismo kio per konkretaj agadoj (Philosophie der Tat) ĉesigu la ĝistiamajn nepraktikajn filozofiojn. Fine de 1844 Grün venis tra Belgujo al Parizo kie li ekkontaktis samideanojn francajn, antaŭ ĉio Pierre-Joseph Proudhon kies verkojn li tradukis en la germanan. Rezulto de la tieaj travivaĵoj estis lia eble plej grava politikhistoria verko kun la titolo Die soziale Bewegung in Frankreich und Belgien (1845) - kontraŭ kiu agitis Marx pro ke ideare la tuto tro similis al siaj propraj ideoj!

Parize Grün ankaŭ prezentis sin ĉe diversaj porlaboristaj societoj de germanlingvanoj kaj kuneldonis en 1845 la revuon "Blätter der Zukunft". Sekve li devis forlasi Franclandon du jarojn pri malfrue kaj ekloĝis en Belgujo.

La eksplodo de la revolucio de 1848 reirigis lin patrujen. En Treviro li aktive partoprenis la demokratian movadon. Post anstataŭa baloto li estis elektita en oktobro 1848 ano de la berlina nacia asembleo por la distrikto de Wittlich. En februaro 1849 Grün estis elektita deputito por la dua ĉambro de la prusia parlamento. En ambaŭ asembleoj li anis en la alo de la maldekstraj ekstremistoj. Dum la lasta fazo de la revolucio li organizis en la regiono de Treviro popolan ribelon. Pro konkero de la arsenalo de Prüm li estis arestita en majo 1849 kaj akuzita. Post verdikto de nekulpeco fare de treviraj laikaj juĝistoj li preferis iri eksterlanden en junio 1850.

Tiam senteblis ankaŭ ĉe ke la politika elano lamis. De 1850 ĝis 1861 li vivis en Bruselo. La skribaĵoj, kiujn li tiutempe publikigis, oftege temis antipatie pri la Dua imperio je Francujo. Tiu kontraŭnapoleona tendenco eĉ centris en raportoj liaj pri vojaĝo al Italujo en printempo de 1861. Pluse en la verkoj de la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj kritikiĝis de li la reakcio de Prusio.

En 1862 li fariĝis instruisto pri muziko kaj kulturo ĉe la Supera metilernejo de Frankfurto ĉe Majno. En 1865 li iris Hajdelbergon. Post la venko de la prusoj en la Dania-Germana Milito (1864/66) li decidis ekvivi en Vieno. La du lastajn jardekojn de la vivo estiĝis tie ĉi la filozofia-biografia verkego pri Ludwig Feuerbach (en du volumoj, 1874): tiu ĉi refermis lian ciklon de surpaperigitaj politikaj-filozofiaj taksadoj kaj klarigoj. Koncentriĝo pri Feuerbach estigis ankaŭ alian verkon titole Philosophie der Gegenwart (1876) kie li parolis pri la (nuntempe klasika) prezentomaniero de Friedrich Albert Lange, Geschichte des Materialismus (1875).

De studoj literatur- kaj arthistoriaj kaj de prelegoj naskiĝis du gravaj verkoj jenaj Kulturgeschichte des 16. Jahrhunderts (1872) kaj Kulturgeschichte des 17. Jahrhunderts (1874): temis pri du por la 19-a jarcento tipaj produktoj de materialisma-positivisma kulturhistoriprezentado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Meine Ausweisung aus Baden, 1843
  • Bausteine, 1844
  • Die Judenfrage. Gegen Bruno Bauer, 1844
  • Neue Anekdota, 1845
  • Feuerbach und die Sozialisten, ĉe: Dt. Bürgerbuch f. 1845, 1845
  • Politik und Sozialismus, ĉe: Rhein. Jbb. z. gesellschaftl. Reform I, 1845
  • Theologie und Sozialismus, ĉe: Rhein. Jbb. z. gesellschaftl. Reform II, 1846
  • Herr Ludwig Reybaud, ĉe: Dt. Bürgerbuch f. 1846, 1846
  • Über Goethe vom menschlichen Standpunkte, 1846
  • Westeuropäische Grenzen, 1853
  • Schillerrede, 1859
  • Louis Napoleon Bonaparte, 1860
  • Italien im Frühjahr 1861, 1861

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Schieder, Wolfgang, "Grün, Karl" ĉe: Neue Deutsche Biographie 7 (1966), p. 186-187 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]