El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlo la 6-a de Francio (n. la 3-an de decembro 1368 en Parizo - m. la 21-an de oktobro 1422), kromnomita Karlo la Plejamata kaj sekve Karlo la Freneza (franclingve Charles VI le Bien-Aimé aŭ le Fol) estis la reĝo de Francio ekde 1380 ĝis 1422. Li estis la filo de la reĝo Karlo la 5-a la Saĝa kaj de Johana de Burbono.
Karlo estis la kvara reĝo de la Valois-branĉo de la kapetida dinastio. Lia reĝado situas kore de la Centjara milito kontraŭ Anglio. Li restis fama pro sia kreskinta frenezeco, kiu signife malhelpis Francion dum la milito.
Vidu ankaŭ