Kassiani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Kassiani
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 810
en Konstantinopolo
Morto ĉ. 865
en Konstantinopolo
Religio ortodoksa kristana eklezio vd
Lingvoj mezepoka grekaantikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo komponisto • poeto • verkistomonaĥino vd
Laborkampo poezio • church‘s ministry • monkish life • Himnologio vd
Aktiva en Bizanca imperio vd
Sanktulo
Honorata en Ortodoksa Kristana Eklezio
Festotago 7-a de septembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Kasiana, KassianiKassia (greke Κασσιανή, mezepoke pron. [kasiani']) estis Orient-romia abatino, verkistino, poeto, filozofo, komponisto, kaj himnoverkisto, kiu vivis dum la 9-a jarcento. Ŝi estas unu el la plej fruaj mezepokaj komponistoj, kies partituroj restas haveblaj kaj interpreteblaj de nunaj fakuloj kaj muzikistoj. Ŝiaj verkoj estas parto de la nuna ortodoksa liturgio. Ŝi ankaŭ estis forta defendanto de la afero de virinoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 1 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Kassia naskiĝis ĉ. la jaro 810 en Konstantinopolo en nobela familio apartenanta al la imperia kortego de Bizancio. La privilegia pozicio de ŝia familio permesis al ŝi aliron al la kulturo kaj ricevi brilan edukadon, kiun ŝi bone utiligis dum sia vivo.

Ŝia juneco estis trafita de la ikonoklasta polemiko, kiu celis eviti kultadon al sanktaj bildoj. Kassia, tiam adoleskanto, poziciiĝis ĉe la flanko favore al la ikonoj kaj kontraŭe al la oficiala opinio, kiu ekde 832 kondamnis la uzon kaj adoron de bildoj en la liturgio. La tradicio rakontas ke tiu konfronto al la aŭtoritato portis Kassian al ekzilo pro ŝia helpo al monaĥoj kaj subtenantoj de tiu pozicio.

Kassia, virino de granda beleco, estis kandidato por edziĝi al Imperiestro Teofilo en la jaro 830. La partopreno de Kassia en la ceremonio por tiu elekto kaj ŝiaj vortoj konserviĝis en la bizancaj kronikoj, kiu rakontas ke: "Teofilo, malrapide pasis antaŭ la du vicoj de belulinoj, kiuj rivale atendas la decidon de la Imperiestro".

La beleco de Kassia impresis la imperiestron, kiu provis interparoli kun ŝi. Dum la parolado li esprimis negativan juĝon pri virinoj dirante, ke Eva estas la origino de malbono. Li, estante la Imperiestro, atendis ŝian aprobon. Sed Kassia retenis sian rigardon kaj senhezite respondis, ke tiel same la Virgulino Maria estas la kaŭzo de bono. "

Teofilo, vundita en sia imperiestra orgojlo, turnis sin, kaj elektis alian kandidatinon por edziĝi, malgraŭ ke li restis enamiĝinta al Kassia.

Ĉirkaŭ 843 Kassia forlasis la kortegon kaj fondis konventon en Konstantinopolo, la konventejon de Xerolophos, kie ŝi fariĝis la unua abatino. Kassia dediĉis sian vivon al preĝo kaj al la komponado de muziko por religiaj oficoj, himnoj, kiuj ankoraŭ aŭdiĝas dum ortodoksaj mesoj. Ŝi komponis kaj religiajn kaj profanajn poemojn. Ŝi estis la sola komponisto, kiu dediĉis himnon al Maria Magdalena, muziko kiu ankoraŭ hodiaŭ estas tre populara en Grekio.

Oni diras, ke dum la lastaj jaroj de la vivo de la imperiestro, li iris al la monaĥejo por serĉi Kassian. Tiutempe ŝi estis verkanta la nunan faman "Himnon de Kassia". Teofilo atingis la ĉelon de la abatino, sed ŝi ne estis tie. Nur sur la tablo li trovis la paperojn, kie Kassia verkas la himnon. Teofilo legis la versojn de Kassia, skribis ion sur papero kaj decidis retiriĝi. Kassia legis la frazon, kaj lasis ĝin en la teksto de la himno. La frazo atribuita al imperiestro Teofilo diras: "Tiuj paŝoj, kiujn Eva aŭdis ĉe la sunsubiro en la Paradizo kaj per timo kaŝis sin de ili"

Post la morto de Teofilo, Kassia fine povis forlasi la monaĥejon kaj vojaĝis al Italio, kie ŝi ekloĝis sur la greka insulo Kasoso kaj kie ŝi mortis en ne certa dato inter 867 kaj 890.

Heredaĵo kaj memoro[redakti | redakti fonton]

La Ortodoksa Eklezio honoras Kassian kiel sanktulinon: Sankta Kassiana kies memorfesto estas la 7-a de septembro.

Plurdek himnoj ŝiaj restas troveblaj, kaj multaj el ili haveblas en la liturgiaj libroj de la Ortodoksaj Eklezioj. Kaj la precizaj datoj de ŝia vivo kaj la preciza nombro de ŝiaj verkoj ne estas firme konstateblaj. Restas ankaŭ pli ol 700 el ŝiaj neliturgiaj versaĵoj. Multaj estas mallongaj epigramojaforismoj, ekzemple "Mi malamas la riĉulon, kiu ĝemas kvazaŭ malriĉa." Ŝi estas unu el nur du orient-romiaj virinoj, kiuj verkis propranome dum la mezepoko (la alia estas Anna Komnena).

Kassia estis la aŭtoro kaj de la tekstoj kaj de la muzikoj de ĉiuj siaj verkoj: 50 himnoj, 30 el kiuj nuntempe estas uzataj en la ortodoksa liturgio; 47 estas "troparias", malgrandaj kantoj de preĝo; kaj 2 estas kanonoj, himno-cikloj de 8 odoj. Pluraj el la melodioj de la himnoj estas nuntempe konservataj, kvankam ili eble estis modifitaj tra la jarcentoj.

Ŝi verkis 261 literaturaĵojn, kiuj inkludas poemojn, epigramojn kaj moralajn frazojn. La graveco de la verkoj estis tia, ke Kassia estas la sola virino menciita en la katalogo de himnoj kompilita de Kallistos en la dek-kvara jarcento. Ŝi ankaŭ estas la sola virino inkluzivita sur la kovrilo de la liturgia libro triodono presita en Venecio en 1601. Ŝia plej fama liturgia himno estas la "Kassia Himno", kiu estas tradicie interpretata dum la Sankta Semajno en la marda posttagmezo en la ortodoksaj preĝejoj.