Koko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koko
Paro de gekokoj
Biologia klasado
Domajno: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Gallus
Specio: gallus

Koko (Gallus gallus domesticus) apartenas al la familio de fazanedoj kaj estas la plej konata ano de la genro Gallus, kiu enhavas ankaŭ la verdan kokon (Gallus varius) kaj malmultajn aliajn speciojn.

Ĝi estas bredata kiel kortbirdaro en multaj rasoj pro la viando kaj la ovoj. Kiel dombesto ekzistas multaj specioj kun multegaj diversaj koloroj, formoj kaj specifoj. Nuntempe en Eŭropo ekzistas pli ol 180 konitaj rasoj. En la tuta mondo ekzistas ankoraŭ multe pli da rasoj. Ĝi estas la plej multnombra birdospecio de la planedo, ĉar oni ĉirkaŭkalkulas, ke ĝi superas la 13 000 milionoj da ekzempleroj.[1]

Ankaŭ la ovkoloroj varias, ekzistas ekzemple blankaj, brunaj, verdaj, ruĝaj kokinaj ovoj.

Entreprenoj produktantaj viandaĵojn aŭ ovojn uzas plej ofte hibridajn rasojn. En Germanio ekzistas ĉirkaŭ 44 milionoj da kokinoj por produkti ovojn.

Tiu birdospecio estas ĉiomanĝanto kaj insektomanĝanto. Ties averaĝa vivodaŭro troviĝas inter 5 kaj 10 jaroj, depende de la raso.

Priskribo

Kapo de virkoko.

Koko estas inter 1,5 kaj 5 kilogramojn peza, depende de raso kaj sekso. Je sama raso, la virkoko estas ĝis 1 kilogramo pli peza ol la kokino. Ekzistas ankaŭ koketoj (nankokoj) kiuj estas nur inter 500 kaj 1200 gramojn pezaj. Virkokoj kaj kokinoj montriĝas kiel evidenta kazo de seksa dimorfismo,[2] kaj eblas distingi ambaŭ per simpla vido. Maskloj estas pli grandaj, ĉirkaŭ 50 cm longaj kaj pezaj ĝis 4 kg. Kokinoj estas pli malgrandaj. Ili estas nur ĝis 40 cm longaj kaj apenaŭ atingas 2 kg de pezo.[3] Ili havas malpli allogan koloraron kaj malpli rimarkindan. Ankaŭ ties kapaj karnecaj forunkloj estas multe mampli elstaraj.

Specifa signo estas la ruĝa kresto, kiu povas esti diversforma. La kresto de la virkoko estas pli granda ol tiu de la kokino, kaj ĝi estas interpretata kiel simbolo de hegemonio. Krome estas loboj pendantaj ambaŭflanke de la bekobazo. La virkoko havas serpforman voston, komponita de malhelaj plumoj grandaj kaj kurvaj kiuj brilas blue, purpure aŭ verde sub lumo (irizeco). Ambaŭflanke de la kapo estas du blankaj makuloj sub la orelareoj.

La videbla parto de la gambo, fakte la piedo, estas plej ofte senpluma. Sed ekzistas ankaŭ rasoj kun plumitaj piedoj. Tri piedfingroj estas direktitaj antaŭen, la kvara malantaŭen. Kelkaj rasoj havas kvin piedfingroj, t.e. du direktitaj malantaŭen.

Plenkreskitaj virkokoj havas ergoton kreskintan super la malantaŭa piedfingro, kiu utilas kiel armilo dum atakoj. Ĉe maljunaj bestoj tiuj ergotoj povas iĝi relative longaj kaj pintaj.

La forta kokbleko utilas kiel sona markaĵo de la teritorio. Plej ofte la virkoko blekas eksunleviĝe, tagmeze kaj vespere. Ĉe la romianoj la kokobleko estis tempoindiko, tiel ili nomis "gallicinum" la mezon inter noktomezo kaj sunleviĝo. Sed koko povas bleki je iu ajn momento. Ĝis hodiaŭ oni organizas kokoblek-konkursojn.

Konduto

Blanka koko 5monata.

Temas pri birdoj nature gregemaj, kiuj estis perdintaj grandan parton de la flugkapablo pro la artefarita selektado fare de la homa estaĵo.[4] La ruĝa natura koko bone flugas, al pli alta loko por serĉi sekurecon kaj fuĝi el eventualaj predantoj, kvankam ĝi estas ofte vidata ankaŭ fluganta al altaj branĉoj de arboj por ripozi. Kvankam hejmaj ekzempleroj preskaŭ neniam flugas, tiuj breditaj en duon-libero flugas al altaĵoj por pasigi la nokton. La hejmaj kokoj povas iĝi teritoriemaj kaj violentemaj ĉe kelkaj rasoj, kvankam kutime ili estas bonaj maskotoj, facile aldomigitaj pere de nutrado el mano.

Ili posedas socian sistemon tre karakteran kun hierarkia ordo kiu ekas post nur unu semajno de vivo, kaj kiu post sep semajnoj jam estas komplete starigita. Estas dominanta masklo, kiu dominas super ĉiuj aliaj en la grupo, kaj unu masko submetita al ĉiuj. La kokinoj havas hierarkian ordon sendependan kaj ne eniras en la dominado de maskloj. La fizika montro de dominado konsistas en la levigo de vosto kaj kapo. La submeto montriĝas male, tio estas per mallevigo de vosto kaj kapo, kaŭre kaj klinigante la kapon flanken. La kokinoj sentas sin sekuraj sub la dominado de virkoko, kaj defendos sin perforte nur se ili troviĝas malproksime de la dominanta virkoko. Se mortiĝas la dominanta virkoko, la sekvanta en la hierarkia ordo tuj sukcedas. La hierarkia ordo estas facile observebla kaj tre studita. En grupo de kokinoj ili bekumas al preferata manĝo laŭ preciza ordo, kiu foje estas markata per bekofrapado al subuloj. En ekstensiva kokobredado tiuj animaloj povas disvolvigi kanibalan konduton, ĉefe se ili vidas la ruĝan koloron ĉe vundo de alia kokino, la resto bekofrapas ĝin ĝis okazigo de gravaj vundoj.[5]

Kanto

Kantanta koko.

La koko produktas sonon nomita kanto, kokeriko, kantobleko (priskribita pere de onomatopeoj, sed diversaj laŭ la diversaj lingvoj kaj kulturoj, ĉu "kikirikI", "kokelkokeldU" ktp.), se li ne estas kastrita (kapono). La virkoko kantas dum la tuta tago, sed koncentras siajn kantojn en iaj periodoj de la tago, kiel sunleviĝo, por kio li estas programita genetike,[6] tagmezo, vespermezo, kaj noktomezo, proksimume inter la tria kaj la kvina frumatene.[7] Tiuj kantoj kaj aliaj esporadaj laŭlonge de la tuta tago, eskter la priskribitaj periodoj, utilas kiel teritoria defio al aliaj kokoj, por allogi proksimajn kokinojn kaj kiel alarmosignalo ĝenerale. Tio povas rilati ankaŭ al tumulto, ĝenado aŭ simila okazaĵo ĉirkaŭa. Tames pri sono de tipo violenta aŭ alarma.

La virkoko elsendas ankaŭ aliajn sonojn, tiuj pli similaj al tiuj de la kokinoj, nome klukado, kun ofta onomatopeo "klo-klo" aŭ "kokO", kio koincidas kun la nomo de la birdogenro. Tiu sono estas elsendita ĉefe kiam li intencas fekundi kokinon, aŭ kiam li trovis manĝon, por alvoki la reston de sia familio (al kio ĉiuj alvenas kurege). Tiu sono estas pli trankvila kaj familiara.[8]

Rimarkindas ke tiu konduto estas multe pli ofta ĉe kamparanaj kokoj, tio estas, duonliberaj, sed la kanto estas elsendita ĉiam.[9]

Reproduktado

La reprodukta sezono ekas en printempo kaj pluas ĝis la somero, kun la celo ke la kokidoj naskiĝu sub la somera varmo.

Kovado kaj generado

La ovoj povas havi diversajn nuancojn depende de la raso.

La kokinoj neture ovodemetas ĉiutage dum kelkaj tagoj (inter 8 y 10) po unu ovon en kiu disvolviĝas la embrio,[10] kaj kovas ĝin ĝis la eloviĝo, havigante varmon kaj rotaciante ties pozicion (dum 21 tagoj). Kovanta kokino estas tiu kiu ĉesas ovodemeti por koncentrixgi en kovado kaj protektado de ovoj kaj idoj.

La embrio nutras sin el la ovoflavo, kiu penetras en ĝia interno tra la umbiliko. Post la unua tago la cirkula sistemo jam funkcias ene de la ovo, kaj la kapo ekformiĝas. Post la kvina tago formiĝas la seksaj organoj, post la dektria ekkalciiĝas la skeleto uzante la kalcion de la ovoŝelo, kaj post 21 tagoj la kokido jam estas komplete disvolvigita por ekrompi la ovoŝelon, kio povas daŭri el 10 al 20 horoj. La kokino klukos kiam aŭdos ke la kokidoj pepos por instigi iin eliri el la ovoŝelo.

Dosiero:Pintinho (Chicken).jpg
Kokido.

Ĉar ne ĉiuj idoj eloviĝas samtempe, la patrino dum du tagoj plukovas ekde la nasko de la unua de la kokidoj, kiuj elĉerpas la nutraĵojn de la ovoflavo kiujn ili absorbis antaŭ naskiĝi. Post 2 al 4 semajnoj la kokidoj jam havas plumojn, kaj post 8 semajnoj jam havas plenkreskan plumaron. Post 8 al 10 semajnoj ili estas elpelitaj de la grupo fare de iliaj patrinoj por ke ili formu propran grupon aŭ aliĝu al alia jam formita. Post 5 monatoj ili atingas seksan maturecon, kaj normale la maskloj atingas ĝin antaŭe.[11]

Kulture

Gaŭla virkoko triumfe pinte de Monumento al soldatoj kaj maristoj de Charente-Inférieure konstruita ĉe La Rochelle en 1913.

Koko kaj kokino estas simbolo de multaj aferoj. Koko estas nacia besto de Francio kaj Portugalio pro malsamaj kialoj. En malnova greka mitologio, koko estis ligita al dio Asklepio, Platono diras ke Sokrato, tuj antaŭ la morto, petis al siaj disciploj ke ili oferu kokon al Asklepio, ĉar lia morto estis sendolora.

Ĝis la 17-a jarcento, kokinoj kaj ovoj estis uzataj kiel mono en Brazilo.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri koko/kokino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[12]:

  • Citaĵo
     Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn. 
  • Citaĵo
     Koko krias fiere, sed ne danĝere. 
  • Citaĵo
     Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon. 
  • Citaĵo
     Ovo kokinon ne instruas. 

Vidu ankaŭ

Bildaro

Referencoj

  1. Laŭ Enciklopedio de la birdoj, Eld. Perrins, Christopher. Nueva York.: Firefly©, 2003 (en angla)
  2. http://www.criadoresdelgallodeleon.com/estudio.htm El Gallo Bankiva manifiesta plenamente el dimorfismo sexual. Konsultita la 24an de januaro de 2009
  3. http://uy.keegy.com/tag/kg/27/ La gallina doméstica no suele medir más de 50 cm y apenas llegan a 1 kg de peso. Konsultita la 24an de januaro de 2009
  4. http://www.granjasdeesclavos.com/gallinas/como-son Son aves naturalmente gregarias... Konsultita la 25an de januaro de 2009
  5. http://coin.fao.org/cms/media/1/12907183976790/cb-4.pdf/draeI/ 15/10/2011
  6. «Los genes, y no la luz, hacen cantar a los gallos al amanecer». El País
  7. http://e-nimals.com/curiosidades/el-canto-y-el-cacareo-del-gallo/ Konsultita la 25an de januaro de 2009
  8. http://buscon.rae.es/draeI/ 25/01/2009
  9. Mundo Rural: Razas Autóctonas de Castilla y León, Junta de Castilla y León, Consejería de Agricultura y Ganadería. 1999. D.L.:VA-672-99
  10. http://www.granjacanales.com/index_archivos/Mundogallina.htm Konsultita la 24an de januaro de 2009
  11. Diccionario Enciclopédico Interactivo, Grupo OCÉANO.:OCÉANO, pg. 51-52 Konsultita la 25an de januaro de 2009
  12. Lernu

Eksteraj ligiloj

En la germana:

En angla:

En hispana: