Koluma mikrasturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koluma mikrasturo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Micrastur
Specio: M. semitorquatus
Micrastur semitorquatus
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Koluma mikrasturo (Micrastur semitorquatus) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kiu inkludas la falkojn, karakarojj kaj ties parencoj. Ĝi estas membro de la genro de Mikrasturoj kiuj estas tre similaj grizaj malgrandaj arbarfalkoj.

Disvastiĝo

Ĝi troviĝas el Centrameriko al granda parto de Sudameriko nome en Argentinio, Belizo, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kosta-Riko, Ekvadoro, Salvadoro, Gujanoj, Gvatemalo, Honduro, Meksikio, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj aŭ humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Temas pri malfacile videbla specio pro densa habitato, sekretema kutimaro kaj kamufla plumaro.

Aspekto

La Koluma mikrasturo estas tre diferenca al la aliaj grizaj mikrasturoj; ĝi estas 46 al 56 cm longa, kaj ambaŭ seksoj estas similaj, kvankam inoj estas iomete pli grandaj; tamen la plumaro estas ege varia inter individuoj, ĉae estas ekzempleroj tute nigraj, kun nur kelkaj helaj flankaj areoj en subaj partoj. La plumaro plej karaktera estas nigra en dorso, nuko kaj krono, dum la subaj partoj estas blankaj aŭ sablokoloraj. La specifa kolumo kiu nomigas la specion konsistas en tutkola blanka areo kun nigraj bordoj el nuko supre kaj el supra dorso sube kiuj kovras la kolon malantaŭe kaj en flankoj sed ne la antaŭan kolon kiu estas tutblanka kiel la gorĝo kaj brusto. La blanka areo krome etendas subokule al la orelareo super la supra bordo de la kolumo. Tiele la kapobildo estas tute nekonfuzebla kun tiu de la grizaj mikrasturoj. Ĉe ĉiu plumaro, la tre longa vosto estas nigra, kun 4 mallarĝaj blankaj vostobendoj, tre separataj inter si, krom la mallarĝa blanka vostofino. La kruroj estas longaj, flavaj, dum la nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula kaj bekobaza kun vaksaĵoj estas ankaŭ flaveca sed kun ioma verdeca nuanco. La flugiloj estas mallongaj kaj rondoformaj.

Nutrado

Tiu specio ĉasas aliajn birdojn, kelkajn pli grandajn ol ĝi laŭ grando kaj pezo, sed ankaŭ malgrandajn mamulojn, serpentojn kaj lacertojn. La grandaj okuloj helpas ĉasadon ene de la ĝangalo kaj sen multa lumo, kaj tiele tiu specio uzas tre povan aŭdkapablon por lokigi predojn. Oni observis ege prilaboritan ĉastaktikon nekutiman ĉe birdoĉaso, nome ripoze ĉe formikejo (kio fakte allogas birdojn manĝontajn disajn insektojn) elsendis mallaŭtan alvokon ĉe 1 aŭ 2 metrojn elgrunde; tiu alvoko allogis birdojn al tiu areo kiuj estis poste predataj.

Reproduktado

La ino demetas 2 al 3 ovojn; kovado daŭras ĉirkaŭ 46 tagojn.

Kutimaro

Temas pri arbara falkedo, kiu loĝas interne de ĝangalo, rare observata en arbarbordoj. Ĝenerale estas pli aŭdata ol vidata. Kantas mateniĝe aŭ krepuske, per bastona alvoko priskribita kiel “ao”, kaj tiuj kantoj estas ege akurataj. Tiele en la portugala uzatas surloka komuna nomo “horloĝobirdo” aŭ “horloĝonizo” nome Gavião-relógio.

Referencoj