Krystyna Kersten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krystyna Kersten
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1931 (1931-05-25)
en Poznano
Morto 10-an de julio 2008 (2008-07-10) (77-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Northern Communal Cemetery in Warsaw
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Edz(in)o Adam Kersten
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Krystyna Kersten el domo Goławska, pseŭdonomo Jan Bujnowski (naskiĝis la 25-an de majo 1931 en Poznań, mortis la 10-an de julio 2008 en Varsovio), pola historiistino, profesoro de Historia Instituto ĉe Pola Scienca Akademio (PAN), aŭtorino de laboraĵoj koncernantaj la plej novan historion de Pollando, publicistino; edzino de historiisto Adam Kersten, spertulo pri pola historio en la 17-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1954 finis studojn en Historia Fakultato de Varsovia Universitato, kaj eklaboris en Historia Instituto de PAN. Okupiĝis pri la plej nova historio de Pollando, precipe pri la periodo 1944–1956. Ankaŭ estis membrino de Collegium Invisibile.

De 1948 ĝis 1957 apartenis al Asocio de Pola Junularo (pola ekvivalento de komsomolo), kaj de 1956 ĝis 1968 estis membrino de Pola Unuiĝinta Laborista Partio. Membrino de Faka Komitato de PULP ĉe PAN. La partion forlasis demonstracie la 22-an de aŭgusto 1968 (post la Marto 68).

Entombigita en la Komunuma Norda Tombejo en Varsovio.

Disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Al la disĉiploj de Krystyna Kersten apartenas: Jan Żaryn, Dariusz Libionka, Paweł Kowal.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Repatriacja ludności polskiej po II wojnie światowej. Studium historyczne Revenigo de pola loĝantaro post la dua mondmilito. Historia studumo)
  • Historia polityczna Polski 1944-1956 (Politika historio de Pollando 1944-1956), (pluraj eldonoj, nur samizdate en Muzeum Wolnego Słowa - Muzeo de Libera Vorto)
  • Narodziny systemu władzy. Polska 1943-1948 (Naskiĝo de la reĝimo. Pollando 1943-948)
  • Polska - probierz porozumień jałtańskich (Pollando - montrilo de jaltaj interkonsentoj)
  • Jałta w polskiej perspektywie (Jalto laŭ la pola perspektivo)
  • Między wyzwoleniem a zniewoleniem. Polska 1944-1956 (Inter liberigo kaj sklavigo. Pollando 1944-1956)
  • Polacy-Żydzi-Komunizm. Anatomia półprawd 1939-1968 (Poloj-Judoj-Komunismo. Anatomio de duonveroj)
  • Rok pierwszy (La unua jaro)
  • Pogrom Żydów w Kielcach 4 lipca 1946 r. (Pogromo de judoj en Kielce la 4-an de julio 1946)
  • Pisma rozproszone (Disiĝintaj verkoj)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sławomir Cenckiewicz, „Nauka pod lupą”. Środowisko historyków w opiniach Służby Bezpieczeństwa przełom lat 60-tych i 70-tych "Scienco sub lupeo". Medio de historiistoj opinie de Sekureca Servo el la jaroj 60-aj/70-aj), en: Oczami bezpieki i partii. Szkice z dziejów aparatu bezpieczeństwa PRL (Per okuloj de sekureca servo kaj partio. Skizoj el la historio de sekureca reĝimo en Pola Popola Respubliko), Krakovo 2006, p. 281.