Laufen (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Laufen-Valo)
Laufen
Blazono de Laufen
La rivero Birs en Laufen
Mapo de la distrikto Laufen
distrikto de SvisioDistriktoj de Kantono Bazelo KamparaDistriktoj de Kantono Berno
Kantono Bazelo Kampara
Ĉefloko Laufen
Koordinatoj  47° 25′ N 7° 30′ O / 47.417 °N, 7.500 °O / 47.417; 7.500 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ N 7° 30′ O / 47.417 °N, 7.500 °O / 47.417; 7.500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 18855 (2008-12-31)
Areo 89.55 km²
Loĝantardenseco 210,55 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1302
vdr

La distrikto Laufen ankaŭ konata kiel Laufenvalo (germane Laufental) estas administra unuo en Kantono Bazelo Kampara. Ĝia ĉefloko estas la samnoma urbeto Laufen. La distrikto havis 18855 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto situas en la valo de la meza parto de la rivero Birs inter Moutier kaj Bazelo en la Ĵurasa Montaro. La distrikto havas areon de 89,55 km² kaj relative karakteran aspekton kun plej parte malalta loĝantardenseco.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la distrikto Laufen pasas la ĵurasa fervojo de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Moutier kaj Delemonto respektive Bielo.

Historio[redakti | redakti fonton]

De la 15-a jarcento ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1792 la Laufenvalo estis parto de la voktejo Zwingen de la princepiskopejo Bazelo. Dum la revolucio Laufen fariĝis parto de la Raŭraĥa Respubliko, kiu post nur 87 tagoj da vivodaŭro estis integrita al la franca departemento Mont-Terrible.

En 1813 la Laufenvalo estis aligiita al la svisa Kantono Berno. La katolika Laufenvalo tamen neniam vere integriĝis al la Kantono Berno, kaj kiam ek de 1971 post la fondiĝo de la Kantono Ĵuraso la Laufenvalo subite fariĝis berna eksklavo vere lanĉiĝis la lukto por sendpendiĝo de Berno kaj aliĝo al alia kantono.

En la jaro 1976 estis kiel unikaĵo en Svislando elektita distrikta komisiono, kies tasko estis esplori al kiu kantono la Laufenvalo estonte apartenu. En eventualvoĉdono la popolo de la Laufenvalo decidis, ke en kazo de kantonŝanĝo oni volus aliĝi al Kantono Bazelo Kamparo. Alternativo estis Soloturno.

En la voĉdono de 1983 la popolo decidis, ke la Laufenvalo restu ĉe Berno. Grupo da civitanoj tamen baldaŭ malkovrigis, ke la kantona registaro de Berno subaĉetis grandan parton da voĉdonantoj per multe da mono, kaj la federacia tribunalo verdiktis, ke la baloto estas nula, kaj devis esti ripetita. En nova baloto en la jaro 1989 la popolo nun verdiktis, ke la Laufenvalo aliĝu al Kantono Bazelo Kampara.

En la lasta paŝo la popolo de Kantono Bazelo Kampara devis decidi, ĉu ili entute akceptos la aliĝon de nova distrikto al la kantono kio per granda plimulto estis akceptita en la jaro 1991. Ĉar ŝanĝo de kantonaj limoj tuŝis la federacian konstitucio, necesis, ke en la jaro 1993 ankaŭ la tuta svisa popolo jesis al la kantonŝanĝo de la Laufenvalo, kio finfine per grandega plimulto estis aprobita. Tiel la Laufenvalo ek de la 1-a de januaro 1995 apartenas oficiale al Kantono Bazelo Kampara.

Komunumoj de la distrikto Laufen[redakti | redakti fonton]

La distrikto Laufen konsistas (stato komence de 2009) el 13 komunumoj, de kiuj nur la ĉefurbeto posedas urborajton. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantaro
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Blauen Blauen 694 7.13 2781
Brislach Brislach 1592 9.39 2782
Burg im Leimental Burg im Leimental 230 2.83 2783
Dittingen Dittingen 705 6.75 2784
Duggingen Duggingen 1436 5.86 2785
Grellingen Grellingen 1715 3.31 2786
Laufen Laufen 5229 11.37 2787
Liesberg Liesberg 1196 12.49 2788
Nenzlingen Nenzlingen 420 3.66 2789
Roggenburg Roggenburg 289 6.65 2790
Röschenz Röschenz 1823 10.07 2791
Wahlen Wahlen 1370 5.42 2792
Zwingen Zwingen 2156 4.62 2793
Total (13) 18'855 89.55 1302

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]