Maksim Bahdanoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maksim Bahdanoviĉ

Maksim Bahdanoviĉ (beloruse Максім Багдановіч, naskiĝis la 27-an de novembro (laŭ julia kalendaro la 9-an de decembro) 1891 en Minsko - mortis la 13-an/25-an de majo 1917 en Jalto) estis belorusa poeto, publicisto, tradukisto, klasikulo de belorusa literaturo kaj unu el fondintoj de la moderna belorusa lingvo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

La patro de la poeto, Adam Bahdanoviĉ, estis instruisto, sciencisto, esploris belorusan etnografion kaj folkloron. La patrino, Mario Mjakota, estis filino de pastro, pro malfacila vivo de sia familio edukiĝis en orfejo, kie kuratorino sendis ŝin studi en instruista lernejo. Mario verkis rakonton, kaj laŭ vortoj de sia edzo povus esti bona verkistino.

La familio komence vivis en Minsko, poste, en 1892 forveturis al Grodno, kie Adam Bahdanoviĉ laboris en banko. La patrino de la poeto en la jaro 1896 mortis pro tuberkulozo. En novembro de la sama jaro, Adam Bahdanoviĉ, kun gefiloj, pro sia laboro forveturis en Niĵnij Novgorod. Ĉi tie li amikiĝis kun Maksim Gorkij kaj poste eĉ parenciĝis kun li, edziĝinte kun bofratino de Gorkij. Maksim Gorkij grave influis al Maksim Bahdanoviĉ, al lia amo je literaturo. En 1902 Maksim eklernis en vira gimnazio. En 1907 li verkis unuan poemon, "Muzikisto", kiu estis presita en la publikaĵo Naŝa niva.

En junio de 1908 la familio Bahdanoviĉ forveturis en Jaroslavlo, kie Maksim daŭris verki versojn, ĉefe lirikajn: "Alvenos printempo", "Sur tombo", "En fremda lando". Tiutempe li komencis traduki verkoj de Heinrich Heine kaj Friedrich Schiller.

En 1909 Maksim Bahdanoviĉ malsaniĝis per tuberkulozo.

En 1911 li finis gimnazion kaj vizitis Vilnon, kie li interkonatiĝis kun multaj agantoj de belorusa renaskiĝo. Tiatempe, post vizito en loka muzeo, li verkis verson "Sluckaj teksistinoj", en kia li rakontis pri malfacila sorto de servutaj teksistinoj, laŭdante ilian kapablon teksi orumitajn zonojn, en kiuj ili aldonas "anstataŭ persa modelo, floreto kara de cejan'".

En novembro de la jaro 1911 kiam li revenis en Jaroslavlo, Maksim Bahdanoviĉ sendis en almanako "Juna Belorusio" leteron kun du siaj versoj kaj kune kun malgranda literaturscienca eseo pri soneta formo de la senditaj versoj.

Liceano[redakti | redakti fonton]

En sama jaro, Maksim Bahdanoviĉ planis ekstudi en la filologia fakultato de la Peterburga universitato, sed pro manko de mono kaj pro malseka klimato de la rusia ĉefurbo, malbona por malsanaj de tuberkulozo, li revenis en Jaroslavlo, kie li ekstudis en jura liceo. La vivo de la poeto estis plene okupita per studado, verkado kaj por io alia restis malmulte da tempo kaj forto. Multan tempon li investis al studado de okcidenteŭropaj kaj slavaj lingvoj kaj literaturoj, ĉefe al studado de la belorusa lingvo, belorusa historio, etnografio kaj literaturo.

Tiutempe Maksim Bahdanoviĉ verkis siajn lirikaĵojn "En vilaĝo" kaj "Veranika". En ambaŭ poemoj li admiras virinojn. Poezia priverko de profundaj sentoj de virino al infano, karakterizaj eĉ por eta knabino, estas temo de poemo "En vilaĝo". Temo de poemo "Veranika" estas rememoro pri knabino, kiu nerimarkeble por aŭtoro "en beleco de sia printempo" plenkreskis, vekinte en animo de poeto unuan amon, kaj krom tio inklinon al ĉio ideala, bela, al poezio. En ĉi tiu verso la poeto priverkis Annan Kokujevan, fratinon de sia samklasano en gimnazio.

Dum la sama periodo estis verkitaj poemoj "Hieraŭ la feliĉo nur rigardis malbrave", "Pli multe ol io volas mi" kaj unu el plej famaj de siaj poemoj, "Romanso". Samtempe estis verkitaj poemoj, kiujn kompilis la verkaroj "Antikva Belorusio", "Urboj", "Sonoj de Patrujo" kaj "Malnova heredaĵo". Ĉefa enhavo de la verkoj estis batalo por humanismo, kontraŭ malfacila vivo de la belorusa popolo, forte sonis ideoj pri liberigita batalo kontraŭ la cara imperio.

Dum la jaroj 1909-1913 la poeto tradukis en la belorusan lingvon verkaĵojn de Ovidio, Horacio kaj de la franca poeto Paul Verlaine. Krom tio, en sama periodo, Maksim Bahdanoviĉ prilaboradis historian koncepton pri evoluo de la belorusa literaturo de la antikveco ĝis la 20-a jarcento. Pri ĉi tiu temo, li verkis la artikolojn "Profundoj kaj tavoloj", "Mallonga historio de la belorusa verkado ĝis la 16-a jarcento", "Dum centjaro", "Historia eseo de belorusa verkado" kaj "Nova periodo en historio de belorusa literaturo".

Supraĵo de sola dumviva eldonaĵo de Maksim Bahdanoviĉ - versaro "Krono"

En Vilno, en la jaro 1914, kontraŭ mona subvencio de mecenatino Magdalena Radzivil, kun eldonkvanto de 2000 ekzempleroj estis eldonita sola dumviva verkaro de Maksim Bahdanoviĉ - "Krono". La verkaro kompilis 92 poemojn kaj 2 poemetojn, sur 120 paĝoj, kaj la verkaro estis dividita en la ciklojn "Desegnaĵoj kaj kantoj", "Pensoj" kaj "Madonoj". En leteroj al la eldonistoj, Maksim Bahdanoviĉ proponis inkludi plian ciklon "Amo kaj morto" (13 poemojn), kaj ĝis 5 tradukoj "El antikva heredaĵo", aldoni 22 tradukaĵojn de Paul Verlaine kaj formi parton "De fremda tereno", sed la libro estis eldonita sen tiuj aldonaĵoj. Ĉi tiuj partoj estis eldonitaj nur en plena eldono de verkoj de Maksim Bahdanoviĉ en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento.

En 1914 en Naŝa Niva estis presita artikolo kun nomo "kantisto de beleco" - unua recenzo je "Krono": "...ne sociaj problemoj interesigas la poeton, li, unue, serĉas belecon".

En tiutempaj poemoj, gravan rolon havis la temo de morto. La poeto kredis en eterna vivo. "Amuro", "Sur tombejo", "Pensoj", "Liberaj pensoj" estis saturitaj per kristana kvieteco, per emocio de dia senmorteco. La poeto konstante interkomunikiĝis kun steloj, rigardas supren kaj ne sub la piedojn.

Dum la sama periodo de 1914-1916, Maksim Bahdanoviĉ verkis la poemajn ciklojn "Ĉe kvieta Dunajo", "Maksim kaj Magdalena" kaj aliajn verkaĵojn. Li verkis ankaŭ en la rusa lingvo. Krom tio en gazetoj aperis publicismaj artikoloj de Bahdanoviĉ en rusa lingvo kun temoj pri historio de literaturo, naciaj kaj sociaj problemoj, estis eldonitaj historiaj kaj etnografiaj broŝuroj, same kiel literatursciencaj recenzoj kaj felietonoj.

Lasta jaro[redakti | redakti fonton]

Somere de 1916, fininte liceon, Maksim Bahdanoviĉ revenis en Minsko. Malgraŭ tio, ke li estis grave malsana per tuberkulozo, Maksim Bahdanoviĉ multe laboris en Minska gubernia proviza komitato kaj en Belorusia komitato pri helpo al militviktimoj. En libera tempo li fondis junularajn rondetojn, kun komunum-klerigada kaj naci-liberigada karaktero.

Dum sana tempo li verkis iujn nacie famajn poemojn kiel "Perdita cigno" kaj "Peltado". En "Perdita cigno" la poeto priverkis ĉebiblian miton pri cigno, kiu dum diluvo abolis savon en arkeo, kaj per propraj fortoj kontraŭstaris al elemento de diluvo, sed tragike pereis. Kvankam la cigno mortis, li savis aliajn birdojn. En la mito estis kondamnita malhumileco, sed la poeto ĝin gloradis. "Peltado" estas unu el plej temperamentaj kaj dramecaj verkoj de la poeto. En ĝi, la aŭtoro turnis sin al heroaj historiaj paĝoj de Belorusio kaj alvokas defendi sian patrolandon.

En februaro 1917 Maksim Bahdanoviĉ forveturis en Krimeo por kuraci sin kontraŭ tuberkulozo. Sed la kuracado ne helpis, kaj la poeto mortis la 13/25-an de la majo 1917 en 25-jara aĝo kaj estis entombita en Jalto.

Inter la postrestintaj paperoj de la poeto estis materialoj por belorusa abocolibro, kiun li eble prilaboradis dum sia lasta vivtempo. Sur apogseĝo ĉe lito estis libro, sur kiu estis surskribita mallonga, nur kvarlinia poemeto, en kiu la poeto parolas, ke li ne estas sola antaŭ la morto - li havas libron de siaj peomoj. Ĉi tiu antaŭmorta agnosko eble estas unika en la monda poezio.

Verkaĵoj de la poeto estis tradukitaj en 20 lingvojn de la mondo, kaj eldoniĝis en Britio, Germanio, Pollando, Ruslando, Francio, Jugoslavio kaj aliaj landoj.

Trajtoj de verkoj[redakti | redakti fonton]

Maksim Bahdanoviĉ verkis multajn lirikaĵojn: pejzaĵaj, amaj, en siaj versoj li ofte uzis belorusan folkloron kaj historion. Ofte liaj versoj estas mornaj pro malpaca tempo de lia vivo kaj antaŭsento de proksima morto.

Li strebis, ke belorusa literaturo havu naciajn trajtojn kaj samtempe estis kunligita kun alinaciaj literaturoj, kaj pro tio li multe tradukis al la belorusa lingvo. Al poezio de Maksim Bahdanoviĉ havis gravan influon verkoj de francaj simbolistoj kaj rusaj akmeistoj. Bahdanoviĉ unua en belorusa literaturo verkis en tiaj versaj formoj, kiel soneto, trioleto, rondo kaj verlibro.

Eternigado[redakti | redakti fonton]

  • En Minsko, Grodno kaj Jaroslavlo laboras muzeoj dediĉitaj al Maksim Bahdanoviĉ.
  • La nomon de la poeto portas stratoj en ĉiu regiona ĉefurbo de Belorusio kaj en Niĵnij-Novgorodo, Jaroslavlo kaj Jalto.
  • Al la poeto estas dediĉitaj du operoj: "Maksim" kaj "Stelo Venera".
  • En 1991 la nomo de Maksim Bahdanoviĉ estis inkludita en kalendara listo de Unesko "Datrevenoj de elstaraj homoj kaj eventoj".
  • En la jaro 1981, en Minsko estis establita monumento pri li.

Alio[redakti | redakti fonton]

  • Laŭ verso de Maksim Bahdanoviĉ, la belorusa komponisto Igor Luĉenok verkis kanton, kiun prezentas la ensemblo Pesnjari, kaj kiu estas grava elemento en nacia muzika kulturo.
  • En la jaro 2008 estis surscenigita teatraĵo "Tago de Maksim Bahdanoviĉ". La aŭtorino de ĉi tiu teatra projekto, Larisa Simakoviĉ, nomis ĝin "moderna mistero en unu tago kaj unu vespero". Laŭ la enhavo de la teatraĵo, Maksim Bahdanoviĉ trairas tra naŭ misteroj kune kun personaĵoj de siaj verkoj. Dum ĉiu epizodo li rendevuas kun diversaj herooj: Volfgango Amedeo Mozarto, Antonio Salieri, moderna teatra reĝisoro, strataj kantistoj ktp.
  • En la jaro 2000, en projekto "100 belorusaj libroj de la 20-a jarcento", la libro de Maksim Bahdanoviĉ "Krono", kun granda anticipo estis proklamita kiel plej bona libro, kaj la aŭtoron mem, legantoj proklamis kiel plej bona poeto;
  • En 2011, okaze de la 120-a datreveno de la poeta naskiĝdato estis eldonita enciklopedio dediĉitan al Maksim Bahdanoviĉ.
  • En serio "Famaj homoj de Belorusio" estis eldonita libro "Kantisto de pura beleco", dediĉita al Maksim Bahdanoviĉ.
  • En Minsko estas plano rekonstrui la detruitan domon, en kiu vivis la familio de Maksim Bahdanoviĉ.