Makulpipilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Makulpipilo
Makulpipilo
Makulpipilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Pipilo
Specio: P. maculatus
Pipilo maculatus
(Swainson, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Makulpipilo (Pipilo maculatus) estas granda specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj amerika genro de Pipiloj, kiu enhavas pliajn 7 aŭ 8 speciojn. La taksonomio de la pipiloj estis ĵus pridisputata en la lastaj jardekoj, kaj iam tiu birdo kaj la proksima Ruĝokula pipilo estis konsiderataj ununura specio, nome Ruĝecflanka pipilo. Arkaika nomo por la Makulpipilo estas la Oregona pipilo (Pipilo maculatus oregonus).

La formo kiu reproduktiĝas en Insulo Socorro estas multe pli malgranda ol aliaj ruĝflankaj pipiloj, kaj havas grizajn suprajn partojn. Ĝi estas foje disigata kiel Sokora pipilo, Pipilo socorroensis

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj havas ruĝecajn al ruĝecbrunajn flankojn, blankan centran ventron kaj longan nigrecan voston kun blankaj bordoj. La okuloj estas ruĝaj (ege kontrastaj ĉe la nigra kapo) kiel ĉe la proksima parenca la Ruĝokula pipilo. Ili havas blankajn punktomakulojn endorse kaj ankaŭ blankajn flugilstriojn. La blankaj markoj nomigas la specion kaj laŭ la komuna nomo kaj la latina scienca nomo. Maskloj havas nigrecajn kapon, supran bruston, suprajn partojn kaj voston; tiuj partoj estas brunaj aŭ grizaj ĉe inoj. La kruroj estas rozkoloraj kaj la beko brilnigra.

La okcidenta Makulpipilo havas blankajn punktojn en unuarangaj kaj duarangaj flugilplumoj. La Ruĝokula aŭ Orienta pipilo estas la sama birdo laŭ grando kaj strukturo sed ne havas blankajn punktojn.

Ili havas rondoforman, diketan korpon, ventumilforman voston, kaj mallongan dikan bekon.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Masklo

Nordokcidentaj birdoj migras orienten al la centraj ebenaĵoj de Usono, ĉefe al nordokcidentaj centraj Grandaj Ebenaĵoj. En aliaj areoj, kelkaj birdoj povas moviĝi al pli malaltaj lokoj vintre.

Ties reprodukta vivejo estas ĉaparalo, arbustaro aŭ arbustaj areoj de okcidenta Nordameriko. Tiu birdo interreproduktiĝas kun la Kolumpipilo kie ties teritorioj koincidas en sudokcidenta Meksiko.

Ili nestumas ĉu surgrunde aŭ malalte en arbustoj, ĝis pli da 1.5 m supergrunde. La ino konstruas la neston dum ĉirkaŭ 5 tagoj. Ĝi estas diketa kaj farita el folioj, arboŝeleroj, bastonetoj, herbotigoj kaj herboj, kovrita per pinpingloj, ŝiritaj arboŝeleroj, herboj kaj foje haroj.

Oni demetas almenaŭ du ovarojn, konsistantajn je po 3 al 5 ovoj, ĉiusezone. La ovokonkoj estas grizecaj aŭ kremoblankecaj, foje kun verdeca nuanco, kun ruĝecbrunaj punktoj kiuj povas formi kronon. Nur la ino kovas la ovojn dum 12 al 14 tagoj; elnestiĝo okazas post 10 al 12 tagoj. Nestoj estas foje parazitataj de molotroj.

Tiuj nearktisaj birdoj manĝas surgrunde aŭ en malalta vegetaĵaro, per brueca kutimo de mangoserĉado inter seka foliaro. Ili manĝas insektojn, glanojn, semojn kaj berojn.

La alvoko povas esti pli akra kaj pli varia ol tiu de la Ruĝokula pipilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Greenlaw, J. S. 1996. Spotted Towhee (Pipilo maculatus). In The Birds of North America, No. 263 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.

Tezoj[redakti | redakti fonton]

  • Bagne KE. Ph.D. (2006). The effects of prescribed burning in the spring on avian communities in the Sierra Nevada of California. University of California, Riverside, United States, California.
  • Khanna H. Ph.D. (2000). Signal design: Songs of two sister species of birds, the eastern towhee and the spotted towhee. The Ohio State University, United States, Ohio.
  • Smith GT. Ph.D. (1996). Seasonal plasticity in the avian song control system. University of Washington, United States, Washington.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Ball RM, Jr. & Avise JC. (1992). Mitochondrial DNA phylogeographic differentiation among avian populations and the evolutionary significance of subspecies. Auk. vol 109, no 3. p. 626-636.
  • Berry ME & Bock CE. (1998). Effects of habitat and landscape characteristics on avian breeding distributions in Colorado foothills shrub. Southw Natural. vol 43, no 4. p. 453-461.
  • Bulluck L, Fleishman E, Betrus C & Blair R. (2006). Spatial and temporal variations in species occurrence rate affect the accuracy of occurrence models. Global Ecology & Biogeography. vol 15, no 1. p. 27-38.
  • Chambers CL & McComb WC. (1997). Effects of silvicultural treatments on wintering bird communities in the Oregon coast range. Northwest Science. vol 71, no 4. p. 298-304.
  • Elekonich MM. (2000). Female song sparrow, Melospiza melodia, response to simulated conspecific and heterospecific intrusion across three seasons. Anim Behav. vol 59, p. 551-557.
  • Erickson WR. (2004). Bird communities of the garry oak habitat in southwestern British Columbia. Can Field-Nat. vol 118, no 3. p. 376-385.
  • Gardali T, Holmes AL, Small SL, Nur N, Geupel GR & Golet GH. (2006). Abundance patterns of landbirds in restored and remnant riparian forests on the Sacramento River, California, USA. Restoration Ecology. vol 14, no 3. p. 391-403.
  • Gardali T & Nur N. (2006). Site-specific survival of Black-Headed Grosbeaks and spotted towhees at four sites within the Sacramento Valley, California. Wilson J Ornithol. vol 118, no 2. p. 178-186.
  • Greenlaw JS & Engstrom RT. (2001). First record of Spotted Towhee in Florida. Florida Field Naturalist. vol 29, no 1. p. 26-28.
  • Odell EA & Knight RL. (2001). Songbird and medium-sized mammal communities associated with exurban development in Pitkin County, Colorado. Conservation Biology. vol 15, no 4. p. 1143-1150.
  • Patten MA & Bolger DT. (2003). Variation in top-down control of avian reproductive success across a fragmentation gradient. Oikos. vol 101, no 3. p. 479-488.
  • Silkey M, Nur N & Geupel GR. (1999). The use of mist-net capture rates to monitor annual variation in abundance: A validation study. Condor. vol 101, no 2. p. 288-298.
  • Small SL. (2005). Mortality factors and predators of spotted Towhee nests in the Sacramento Valley, California. J Field Ornithol. vol 76, no 3. p. 252-258.
  • Sopuck L, Ovaska K & Whittington B. (2002). Responses of songbirds to aerial spraying of the microbial insecticide Bacillus thuringiensis var. kurstaki (Foray 48B (R)) on Vancouver Island, British Columbia, Canada. Environ Toxicol Chem. vol 21, no 8. p. 1664-1672.
  • Turley NJS & Holthuijzen AMA. (2005). Impact of a catastrophic flooding event on riparian birds. Western North American Naturalist. vol 65, no 2. p. 274-277.
  • Verner J, Breese D & Purcell KL. (2000). Return rates of banded granivores in relation to band color and number of bands worn. J Field Ornithol. vol 71, no 1. p. 117-125.
  • Waldien DL, Cooley MM, Weikel J, Hayes JP, Maguire CC, Manning T & Maier TJ. (2004). Incidental captures of birds in small-mammal traps: a cautionary note for interdisciplinary studies. Wildl Soc Bull. vol 32, no 4. p. 1260-1268.
  • Zink RM, Weller SJ & Blackwell RC. (1998). Molecular phylogenetics of the avian genus Pipilo and a biogeographic argument for taxonomic uncertainty. Molecular Phylogenetics & Evolution. vol 10, no 2. p. 191-201.