Matematika logiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Matematika logiko estas disciplino de matematiko, per kiu oni studas formalajn sistemojn en maniero de konceptoj de pruvo kaj kalkulado kiel partoj de la fundamentoj de matematiko.

Kvankam oni supozu, ke matematika logiko estas la logiko de matematiko, vere ĝi estas iom pli proksime al matematiko de logiko. Ĝi enhavas tiujn partojn de logiko, kiuj povas esti modelitaj matematike. Pli fruaj nomoj de la afero estis "simbola logiko" (en kontrasto al "filozofia logiko"), kaj "metalingvo de matematiko", kiu estas nun limigita kiel termino por iuj aspektoj de pruva teorio.

Temoj en matematika logiko

La ĉefaj terenoj de matematika logiko inkluzivas modelan teorion, pruvan teorion kaj rekursian teorion (kiu nun ofte estas nomita kiel "komputebleca teorio"). Ankaŭ aksioma aroteorio estas iam konsiderita kiel parto de matematika logiko.

Estas multaj kunigoj kun komputiko.

Studoj de programlingva semantiko derivas de modela teorio.

Kalkuloj kiel la λ-kalkulo kaj kombina logiko estas studataj ĉefe kiel idealigitaj programlingvoj.

Komputiko ankaŭ kontribuas al logiko per ellaboritaj teknikoj por aŭtomata kontrolado aŭ trovado de pruvoj, kiel aŭtomata pruvado de teoremoj kaj logika programado.

Vidu ankaŭ