Max Schulze-Sölde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Schulze-Sölde
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1887 (1887-01-25)
en Dortmundo
Morto 21-an de junio 1967 (1967-06-21) (80-jaraĝa)
en Soest
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo artistojuristo • pentristo
vdr
Max Schulze-Sölde, 1959

Max SCHULZE-SÖLDE (naskiĝinta la 25-an de januaro 1887 en Dortmund, mortinta la 1-an de julio 1967 en Möhnesee-Theiningsen) estis germana pentristo kaj konata inflacisanktulo (predikisto Johannes der Jugend) en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de altranga juristo li studis jursciencon. Sed en 1910 li interrompis la referendarian trejniĝon frekventonte ĝis 1912 la artakademion duseldorfan. Inter liaj instruistoj menciindas la historiaĵpentristo Eduard von Gebhardt. Kiam eksplodiĝis la Unua mondmilito li estis arestita en Franclando estante en studvojaĝo.[1]

Sendite en 1918 al Germanujo li iĝis pli kaj pli radikala; tiam li vivis en Hagen. Influate de Emil Löhnberg, Heinrich Vogeler (amiko de la pentristo) evoluigis ian religian socialismon. En ties centro staris la murdita Karl Liebknecht kiel nova krucumita Jesuo. Inter la bohemianoj de Hagen li renkontis la kolektiston kaj mecenaton Karl Ernst Osthaus, kiu havigis al Schulze-Sölde propran atelieron. Samrondare li ankaŭ ekkonis la verkiston Hugo Hertwig, dischiplon de Ernst Fuhrmanns, de kiu li transprenis kelkajn socialismajn kaj civilizkritikajn fundamentojn kaj la ideojn de vivreformado: ekz. ankaŭ la malamon de tekniko kaj lukso kaj la glorigon de kamparana vivo. Laŭ Hertwig rekonstruu oni la Germanujon postmilitan kiel kontraŭkapistalisman socion kun agrikulturaj radikoj.

Sub la gvidado de Hertwig li partoprenis en 1920 komunisman setlo-projekton ĉe Lindenhof-bieno apud Kleve kie li pentradis en domoj laŭ ekspresionismo. Sed jam post kelke da monatoj li foriris frustrite ĉar li komprenis ne bone koni la tie loĝantojn kaj ties dezirojn.[2] Ĝis 1933 li klopodis ofte realigi proprajn setladplanojn, sed vane. Poste li iris en la Ruhr-regionon. En 1921 laboris li en karbominejo en Meiderich (Duisburg) kie li trafis anojn de la anarkiisma-sindikatisma movado. Kiam li alvokis je subteno de komunisma ribelo en Meza Germanujo li estis maldungita.

Seniluziiĝinte li distanciĝis de komunismo serĉante savon en la kristanisma-revolucia idearo de la reformkuracisto Karl Strünckmann. Li sekve pretis esti gvidisto de junuloj. Sub la nomo Johannes der Jugend li provis, ĝis la komenco de la 1930-a jaroj, kolektigi proletarajn idojn. En 1923, apogite de Strünckmann, li aniĝis al la religi-bazita, revolucia sindikatmovado de Kurt Pösger kies celo estis la kreo de religia-socialisma etnia ŝtato. Pentradon li ĉesigis.

La sekvajn jarojn Schulze-Sölde pli kaj pli proksimiĝis al la rasisma movado Völkische Bewegung. Li gvidis en 1930 en Hildburghausen la kunvenon Religiöse Woche kie prezentis sin i.a. ankaŭ la dadaisto Johannes Baader, la predikisto Friedrich Muck-Lamberty, Karl Otto Paetel kaj Gustav Gräser. La tuto preparu fondon de religia-etnia tutsocia movado por ebligi internan, nacian revolucion. Gigantomanie li eĉ promesis superi Adolf HitlerErnst Thälmann. Sed liaj ideoj de tutnacia unuiĝo fiaskis. Kaj komento ĉe Völkischer Beobachter avertis pri troa mikso de religio kaj politiko - kio damaĝon alportos al la religio.[3] Tamen daŭrigis lia serĉado je kontaktoj kun aliuloj, ekz. kun anoj de la nacibolŝevisma aro de Ernst Niekisch kaj Otto Strasser (kiuj nomiĝis Revolutionäre Nationalsozialisten).

Laŭ volo de la edzino, por kiu familia vivo pli gravis ol mondoplibonigon, Schulze-Sölde jam en 1926 fariĝis helpa instruisto je Haubinda en Turingio. En 1930 li aliĝis al la reformsetlejo "Grünhorst" proksime de Berlino (kiun fondis Gertrud, filino de Gustav Gräser). Tiu ĉi loko iĝis cenro de kunvenemaj junuloj kaj de la biozofoj de Ernst Fuhrmann. En 1933 ĉesis la politikaj kaj religiaj agadoj kaj Schulze-Sölde reiris al Soest por rekomenci la pentradon, kvazaŭ por reburĝiĝi.

Ĉar liaj laboraĵoj taksiĝis kiel degenerita arto fare de la nazioj li ne plu rajtis labori. En 1937 oni konfiskis el publikaj kolektoj minimume 14 artaĵojn. Tamen li aniĝis en 1941 al la Regna ĉambro de vidaj artoj.[4] De 1945 li estris la artistan rondon "Kunstring Soest" kio daŭris ĝis la jaro 1951-a.[5] En 1947, okaze de la 60-a datreveno naskiĝtaga, okazis la lasta granda elmontrado de liaj pentraj verkoj ĉe Osthaus-muzeo en Hagen. Provo en 1946, kune kun Strünckmann reaktivisti religie-politike kaj fondi la klubon "Sankt-Michaels-Bund" ne sukcesis.

Politike li ofte ŝanĝis la orientiĝon En 2011 la arthistoriisto Reimer Möller[6] resume diris la jenon[7]: … vom Kommunisten zum Anarchosyndikalisten, zum außerkirchlichen christlichen Missionar, zum Nationalkonservativen, zum Strasser-Anhänger, schließlich zum christlichen Sozialisten und Demonstranten gegen den Atomtod. Viele dieser Orientierungswechsel haben sich in seinen Bildern niedergeschlagen. Das Bild von Don Quichotte, das er als 71-Jähriger gemalt hat, könnte möglicherweise als Bilanz seiner politischen Existenz gemeint gewesen sein.

Pentristece[redakti | redakti fonton]

Kvankam li jam ĉirkaŭ 1919 estis avangardisma ekspresionisto, Schulze-Sölde ĝis 1924 ne plu aktivis. Influis lin kubismo kaj futurismo. Ĉirkaŭ 1924 li interesiĝis pri Nova Objektiveco, kreis socialkritikajn motivojn kaj bildigis oftege spacojn minacatajn per industrio kaj urbanigo. En neharmoniaj, pintaj formoj li esprimis la angorojn kaj la neraciecon de sia tempo. Ekde 1933 ĉirkaŭ li pli kaj pli fokusiĝis pri la temoj de naturo kaj pejzaĝo pentrante en eleganta naturalismo mediojn en la nordgermana Börde-teritorio, sen homoj; tio simbolu konstantecon. Admireblas verkoj liaj en Hagen ĉe Osthaus-muzeo kaj en Recklinghausen ĉe "Städtische Kunsthalle".

Verkoj forigitaj pro laŭdira degeneriteco en 1937[redakti | redakti fonton]

Tabulbildoj[redakti | redakti fonton]

  • Hinterhäuser in Ajaccio (olepentraĵo; Städtisches Kunst- und Gewerbemuseum Dortmund. Detruite.)
  • Christus in der Großstadt (Städtische Kunstsammlung Duisburg. Detruite.)
  • Christus am Kreuz (Städtische Kunstsammlung Duisburg. Detruite.)
  • Die schmale Pforte (olepentraĵo; 1923; Kunstsammlungen der Stadt Düsseldorf. Detruite.)
  • Häuser auf Korsika (olepentraĵo, 1918; Städtisches Gustav-Lübcke-Museum Hamm. Sorto ne klaras.)
  • Deutscher Eichwald /Bäume im Sturm (olepentraĵo, 1916; Städtisches Gustav-Lübcke-Museum Hamm. Detruite.)
  • Die Masse (olepentraĵo, 100 × 73 cm, 1927; Städtisches Gustav-Lübcke-Museum Hamm. Prezentiĝis inter 1938 kaj 1941 en 12 urboj en migra ekspozicio pri degenerita arto. Sorto ne klaras.)
  • Geist der Gotik (Landesmuseum Münster. Detruite.)
  • Das Rheinufer (Landesmuseum Münster. Detruite.)
  • Bauernpaar mit Traglast (olepentraĵo; Vestisches Museum Recklinghausen. Detruite.)
  • Kloster Corbara (Nassauisches Landesmuseum Wiesbaden. Detruite.)

Desegnado[redakti | redakti fonton]

  • Christus (akvarelo; Kunstsammlungen der Stadt Düsseldorf. Detruite.)
  • Ecce Homo (akvarelo; Museum Folkwang Essen. Detruite.)
  • Im Schacht (karbodesegnaĵo, 1927; Städtisches Gustav-Lübcke-Museum Hamm. Detruite.)

Skribaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Max Schulze-Soelde. Ekspozicikatalogo por Galerie Goltz. Düsseldorf 1919.
  • Aufgaben und Ziele der Christ-Sozialisten. Zentralstelle zur Verbreitung guter deutscher Literatur Neuhof, Kreis Teltow, 1924.
  • Ein Mensch dieser Zeit. Flarchheim 1930 (membiografio).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Schulze-Soelde, Max. Ĉe: Hans Vollmer: Allgemeines Lexikon der bildenden Künstler des XX. Jahrhunderts. Band 4: Q–U. E. A. Seemann, Leipzig 1958, p. 234.
  • Steffen Greiner: Diktatur der Wahrheit. Eine Zeitreise zu den ersten Querdenkern. Stuttgart 2022. ISBN 978-3-608-50017-2.
  • Ulrich Linse: Barfüßige Propheten. Erlöser der zwanziger Jahre. Siedler-Verlag, Berlin 1983, ISBN 3-88680-088-1.
  • Reimer Möller: Der Maler Max Schulze-Sölde auf dem ‚Lindenhof’ in Kleve in der Wilster Marsch. Ein agrarromantisches ‚edelkommunistisches’ Siedlungsexperiment. Ĉe: Soester Zeitschrift 107 (1995), p. 88–102.
  • Caroline Theresia Real: Studien zum malerischen Werk des Künstlers Max Schulze-Sölde (1887–1967). Dissertation Universität Münster 2005.
  • Klaus Kösters: Max Schulze-Sölde (1887–1967). Ĉe: Klaus Kösters (eld.): Anpassung – Überleben – Widerstand: Künstler im Nationalsozialismus. Aschendorff Verlag, Münster 2012, ISBN 978-3-402-12924-1, p. 183–192.
  • Margarete-Anne und Ulrich Löer (eld.): "Max Schulze-Sölde - 1887-1967 - Ein Mensch seiner Zeit". Ausstellungskatalog. Westfälische Verlagsbuchhandlung Mocker & Jahn, Soest 2012, ISBN 978-3-87902-052-2
  • Sven-Wieland Staps: Schulze-Soelde, Max. Ĉe: De Gruyter Allgemeines Künstler-Lexikon. Die bildenden Künstler aller Zeiten und Völker. Walter de Gruyter, Berlin 2010 ff., ISBN 978-3-598-23033-2, Band 102: Schleime–Seitter (2019), p. 284.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ Linse, p. 129; sed Westfälisches Autorenlexikon asertas ke li ja partoprenis la militon kaj iĝis militkaptito.
  2. Möller (1995)
  3. Linse (1983) p. 149
  4. Reimer Möller: Vortrag zur Einführung in die Ausstellung „Entartete Kunst in Soest“, 21.4.2002, Wilhelm-Morgner-Haŭs en Soest (prelego).
  5. Hans Jürgen Hoeck: Der Kunstring Soest 1935–1961: eine nationalsozialistische Gründung und was daraus wurde. - Soest, 2013. ISBN 978-3-00-040934-9, p. 9.
  6. "Die Kunstsammlung der Stadt Soest. Schwerpunkte und konzeptioneller Wandel 100jähriger Sammelarbeit", ĉe: Soester Zeitschrift 113 (2001), p. 99–110
  7. Traduko: ... de komunisto al anarki-sindikatismulo, al ekstereklezia misiisto, al nacikonservativulo, al sekvanto de Strasser, fine al kristana socialisto kaj manifestacianto kontrau la atombombo. Multaj tiaj orientiĝŝanĝoj ŝpureblas en la verkoj. La bildon pri Donkiĥoto pentrite kiam li havis 71 jarojn, eble taksiĝu kiel bilanco de lia politika konvinko.