NHL
La Nacia Hoke-Ligo (angle: National Hockey League (NHL); france: Ligue nationale de hockey (LNH)) estas granda ligo de 30 glacihokeaj kluboj, 24 en Usono kaj 6 en Kanado. Ĝia sidejo troviĝas en Novjorko. Ĝi estas konsiderata ĝenerale la plej alta nivelo de glacihokeo en la tuta mondo, kaj estas unu el la ĉefaj sportligoj en Nordameriko. Ĉiujare, la ĉampiono de la NHL ricevas la Pokalon «Stanley». Posedas nun la pokalon Los Angeles Kings.
La ligo fondiĝis en 1917 en Montrealo kun kvar teamoj. Hodiaŭ, la NHL allogas multajn lertegajn ludistojn de la tuta mondo kaj nun havas ludistojn de 20 landoj. Dum multe da jaroj, granda plimulto de ludistoj estis kanadanoj. Tamen, en lastaj kelkaj jardekoj, la elcento de ludistoj de Usono kaj Eŭropo kreskadis, pro la pligrandiĝo de la ligo de ses teamoj en 1967 ĝis tridek nun, kaj pro la disponebleco de multaj talentaj ludistoj de Eŭropo, aparte de la ekse socialismaj landoj de Eŭropo.
Oni ofte parolas pri la "origina sesopo" de teamoj de Montrealo, Toronto, Ĉikago, Detrojto, Novjorko, kaj Bostono, kiuj konsistis la tutan ligon dum preskaŭ 30 jaroj ĝis la ligo aldonis ses novajn teamojn en 1967.
Teamoj [redakti]
| Divido | Teamo | Urbo/Regiono | Stadiono | Fondiĝo | Aliĝo |
|---|---|---|---|---|---|
| Orienta Kongreso | |||||
| Atlantika | Diabloj de Nov-Ĵerzejo New Jersey Devils |
Newark, Nov-Ĵerzejo | Prudential Center | 1974* | |
| Flugantoj de Filadelfio Philadelphia Flyers |
Filadelfio, Pensilvanio | Wells Fargo Center | 1967 | ||
| Insulanoj de Novjorkio New York Islanders |
Uniondelo, Novjorkio | Nassau Veterans Memorial Coliseum | 1972 | ||
| Pingvenoj de Picburgo Pittsburgh Penguins |
Picburgo, Pensilvanio | Consol Energy Center | 1967 | ||
| Ranĝeroj de Novjorko New York Rangers |
Novjorko, Novjorkio | Madison Square Garden | 1926 | ||
| Nordorienta | Brunursoj de Bostono Boston Bruins |
Bostono, Masaĉuseco | TD Garden | 1924 | |
| Sabroj de Bufalo Buffalo Sabres |
Bufalo, Novjorkio | HSBC Arena | 1970 | ||
| Kanadanoj de Montrealo Montreal Canadiens |
Montrealo, Kebekio | Bell Centre | 1909 | 1917 | |
| Senatanoj de Otavo Ottawa Senators |
Otavo, Ontario | Scotiabank Place | 1992 | ||
| Acerfolioj de Toronto Toronto Maple Leafs' |
Toronto, Ontario | Air Canada Centre | 1917 | ||
| Sudorienta | Ĉefurbanoj de Vaŝingtono Washington Capitals |
Vaŝingtono | Verizon Center | 1974 | |
| Fulmo de Golfo de Tampo Tampa Bay Lightning |
Tampo, Florido | St. Pete Times Forum | 1992 | ||
| Jetoj de Vinipego Winnipeg Jets |
Vinipego, Manitobo | MTS Centre | 1999* | ||
| Panteroj de Florido Florida Panthers |
Sunrise, Florido | BankAtlantic Center | 1993 | ||
| Uraganoj de Karolino Carolina Hurricanes |
Ralejho, Norda Karolino | RBC Center | 1972 | 1979* | |
| Okcidenta Kongreso | |||||
| Centra | Nigraj Akcipitroj de Ĉikago Chicago Blackhawks |
Ĉikago, Ilinojso | United Center | 1926 | |
| Bluaj Jakoj de Kolumbuso Columbus Blue Jackets |
Kolumbuso, Ohio | Nationwide Arena | 2000 | ||
| Ruĝaj Flugiloj de Detrojto Detroit Red Wings |
Detrojto, Miĉigano | Joe Louis Arena | 1926 | ||
| Predantoj de Naŝvilo Nashville Predators |
Naŝvilo, Tenesio | Bridgestone Arena | 1998 | ||
| Bluoj de Sankta Luiso St. Louis Blues |
Sankta Luiso, Misurio | Scottrade Center | 1967 | ||
| Nordokcidenta | Flamoj de Kalgario Calgary Flames |
Kalgario, Alberto | Scotiabank Saddledome | 1972* | |
| Avalanĉo de Kolorado Colorado Avalanche |
Denvero, Kolorado | Pepsi Center | 1972 | 1979* | |
| Naftistoj de Edmontono Edmonton Oilers |
Edmontono , Alberto | Rexall Place | 1972 | 1979 | |
| Sovaĝejo de Minesoto Minnesota Wild |
Sankta Paŭlo, Minesoto | Xcel Energy Center | 2000 | ||
| Kanukoj de Vankuvero Vancouver Canucks |
Vankuvero, Brita Kolumbio | Rogers Arena | 1945 | 1970 | |
| Pacifika | Anasoj de Anahejmo Anaheim Ducks |
Anahejmo, Kalifornio | Honda Center | 1993 | |
| Steloj de Dalaso Dallas Stars |
Dalaso, Teksaso | American Airlines Center | 1967* | ||
| Reĝoj de Los-Anĝeleso Los Angeles Kings |
Los-Anĝeleso, Kalifornio | Staples Center | 1967 | ||
| Kojotoj de Fenikso Phoenix Coyotes |
Glendelo, Arizono | Jobing.com Arena | 1972 | 1979* | |
| Ŝarkoj de San-Joseo San Jose Sharks |
San-Joseo, Kalifornio | HP Pavilion | 1991 | ||
- Notes
- Steleto (*) indikas ke la koncerna teamo iam translokiĝis, kaj fondiĝis sub alia nomo.
- Edmonton Oilers, Carolina Hurricanes (ekse Hartford Whalers), Colorado Avalanche (ekse Quebec Nordiques), kaj Phoenix Coyotes (ekse Winnipeg Jets) ĉiuj aliĝis NHLon en 1979 je la kuniĝo de NHL kaj WHA, la Monda Hoke-Ascio

