Norda kazuaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Norda kazuaro
Norda kazuaro
Norda kazuaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kazuaroformaj Casuariiformes
Familio: Kazuaredoj Casuariidae
Genro: Casuarius
Casuarius unappendiculatus
(Blyth, 1860)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Norda kazuaro (Casuarius unappendiculatus) konata ankaŭ kiel Unubrida kazuaro [1]Orkola kazuaro, estas granda, fortika nefluga birdo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Edward Blyth unufoje identigis la Nordan kazuaron el specimeno el birdarejo situanta en Kolkato, Barato, en 1860.[1] La genronomo Casuarius derivas el la malaja vorto kesuari "kazuaro", dum la specinomo unappendiculatus referencas al la ununura brido de la specio kontraŭ la du pendantaj bridoj el la Suda kazuaro.[2] Oficiale, ne estas subspecioj, kvankam kelkaj fakuloj listigas kelkajn subspeciojn.[3][4]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Casuarius unappendiculatus.jpg

Ĝi havas aspran kaj rigidan nigran plumaron, bluan vizaĝan haŭtaĵon kaj kaskon pinte de la kapo. Ĝi havas brile ruĝajn al flavajn kolon kaj bridon. La piedoj estas grandaj kaj fortaj kun longaj, ponardecaj ungegoj en ties interna fingro. Ambaŭ seksoj estas similaj. La masklo, 30 al 37 kg, estas pli malgranda ol la ino, averaĝe 58 kg, kio faras ĝin la tria plej fortika vivanta birdospecio el la mondo post la Struto kaj la similgranda Suda kazuaro.[1] Tiuj birdoj estas 149 cm longaj kaj staras 1.5 al 1.8 m alte.[1] Kompare al la Suda kazuaro, la Norda kazuaro havas iomete pli mallongan bekon, 12 al 13.7 cm, sed iomete pli longan tarsan longon, nome 28 al 33.2 cm.[1]

Filogenio[redakti | redakti fonton]

Kazuaredoj estas la familio de la Norda kazuaro. Estas nur kvar membroj de tiu familio, tri el ili estas kazuaroj, kaj la alia membro estas la ununura restanta specio de Emuo. La kvar specioj de birdoj estas similaj. Emuoj estis iame klasitaj en diferenca familio, ĝis oni decidis, ke ili estas tiom similaj al la Kazuaredoj ke ili povus esti klasitaj en la sama familio. Ĉiuj kvar membroj de la familio de Kazuaredoj estas grandaj kaj ankaŭ neflugaj birdoj.

La Norda kazuaro kaj la Emuo kunhavas similajn karakterojn. Ekzemple, kaj la Norda kazuaro kaj la Emuo havas bluan makulon ĉe vizaĝo kaj kolo, sed la funkcioj de tiuj diferencas. La makulo de la Emuo estas de pli pala koloro kaj estas uzata kiel sistemo por kamuflado kie ĝi loĝas. La blua makulo de la Norda kazuaro estas pli brila, kaj estas uzata por allogi partnerojn.

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado

La Norda kazuaro estas distribuata kaj endemia al marbordaj marĉoj kaj pluvarbaroj de malaltaj teroj de norda Nov-Gvineo kaj de la insuloj Japen,[5] Batanta kaj Salavati.[6] Ili preferas altojn sub 490 m super marnivelo.[1]

Reprodukta populacio kaj tendencoj[6]
Loko Populacio Tendenco
Norda Papuo-Nov-Gvineo Nekonata Malpliiĝante
Japen Nekonata Malpliiĝante
Batanta Nekonata Malpliiĝante
Salavati Nekonata Malpliiĝante
Vaigeo Nekonata Malpliiĝante
Totalo 2,500 al 10,000 Malpliiĝante

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj kazuaroj, ĝi estas timida kaj solema birdospecio. Ties dieto konsistas ĉefe el fruktoj[1] kaj malgrandaj animaloj. Ili faras gruntadon kaj fajfadon, kiel ĉe aliaj kazuaroj.[6]

Dum la reprodukta sezono, la poligama ino demetas tro al kvin verdajn ovojn sur bone kamuflita nesto preparita de la masklo, ŝi lasas la neston kaj la ovojn por trovi alian partneron. La masklo idozorgadas sola dum ĉirkaŭ naŭ monatoj.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Pro pliiĝanta habitatoperdo kaj troĉasado en kelkaj areoj, la Norda kazuaro estis pritaksita kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj,[7] kun ĉasado kiel la plej granda minaco.[6] Indiĝenoj uzas la ostojn kaj ovojn, kaj kaptas la idojn por esti bredataj por viando. Dum la lignoproduktado malfermas pliajn areojn de la arbaroj, ĉasado iĝas pli drasta problemo.[7][1] Ties loĝa teritorio estas de 186,000 km² kaj studo de 2000 metas ties nombrojn ĉe 9300.[6]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Davies, Stephen, Ratites and Tinamous. Oxford University Press (2002), ISBN 978-0-19-854996-3
  2. Gotch, A. F. (1995)
  3. Avibase
  4. Brands, S. (2008)
  5. Clements, J (2007)
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 BirdLife International (2008)(a)
  7. 7,0 7,1 BirdLife International   (2012).   Casuarius unappendiculatus.   Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.   Versio 2012.1.   Internacia Unio por la Konservo de Naturo.   Elŝutita 5a Julio 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Avibase
  • BirdLife International (2008). Northern Cassowary - BirdLife Species Factsheet. Data Zone. Alirita 6a Februaro 2009.
  • (14 August 2008)Systema Naturae 2000 / Classification, Casuarius unappendiculatus. Project: The Taxonomicon. Alirita 4a Februaro 2009.
  • (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6, Ithaca, NY: Cornell University Press. 
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Cassowaries". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 75–77, 80. ISBN 0-7876-5784-0.
  • (1995) "Cassowaries", Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. London: Facts on File, 178–179. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj