Nov-Brunsviko
Nov-Brunsviko | ||
---|---|---|
Alternativa nomo | New Brunswick / Nouveau-Brunswick | |
Plena nomo | Nov-Brunsviko | |
Blazono de Nov-Brunsviko | ||
Devizo: Spem reduxit (latina =: Espero restarigita) | ||
Oficialaj lingvoj | angla, franca | |
Floro | Purpura violo | |
Arbo | Balzama abio | |
Birdo | Nigrakapa paruo | |
Ĉefurbo | Frederiktono | |
Plej granda urbo | Sankt-Johano (NB) | |
Leŭtenanta Guberniestro | Graydon Nicholas | |
Ĉefministro | Shawn Graham | |
Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj |
10 10 | |
Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
11-a rango 72.908 km² 71.450 km² 1.458 km² (2,0{%) | |
Loĝantaro - Tuto (2006) - Loĝdenso |
8-a rango 749.168 10,60 po km² | |
MEP (2005) - Tuto - Popersone |
$23,727 miliardoj (8-a) $31.552 (12-a) | |
Aliĝo al Konfederacio | 1-a de julio 1867 (1-a) | |
Tempozono | UTC -4 | |
Mallongigoj - Poŝta - ISO 3166-2 - Poŝtkoda(j) prefikso(j) |
NB CA-NB E | |
Retejo | www.gnb.ca | |
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn | ||
Nov-Brunsviko (angle New Brunswick [njuːˈbrʌn.zwɪk], france Nouveau-Brunswick [nu.vo bʁœn.swik]) estas ĉe-mara provinco de Kanado. Nord-okcidente estas Kebekio, oriente Sankt-Laŭrenca Golfo, sude Nov-Skotio kaj Golfo de Fundy, kaj okcidente la usona ŝtato Majno.
Historio
En 1534, la franca esploristo Jacques Cartier, atingis Golfon Chaleur, kaj pretendis la landon por Francio. En la jaro 1630, Charles de Saint-Etienne de La Tour fondis Fortikaĵon La Tour (kie hodiaŭ staras la urbo Sankt-Johano). En 1763, Francio perdis Nov-Brunsvikon al Britio. Poste, multaj homoj de Nov-Anglio transloĝiĝis al Nov-Brunsviko. Nov-Brunsviko estas la sola oficiale dulingva (angla kaj franca) provinco de Kanado. Hodiaŭ 239.730 homoj en Nov-Brunsviko parolas la francan kiel gepatran lingvon, laŭ la popolnombrado de 1996.
La brita reĝo Georgo la 3-a nomis la provincon por honorigi sian posedon, la elektoprinclandon Brunsvigo-Luneburgo (germane Braunschweig-Lüneburg) en Germanio. La esperantaj nomoj "Brunsvigo" kaj "Nov-Brunsiko" do havas, malgraŭ la malsama literumo, la saman etimologian devenon.
Urboj
Nov-Brunsviko havas ok oficiale korporaciiĝintajn urbojn, listigitaj ĉi tie laŭ nombro de loĝantoj:
Aliaj pli malgrandaj komunumoj
Demografio
- Rasa konsisto
- Religia profilo
- 53.4% Rom-Katolika
- 35.7% Protestanta
- 1.4% aliaj kristanoj
- 0.8% aliaj religioj
- 8.7% neniu religio
La katolika eklezio havas la plej multajn membrojn en Nov-Brunsviko pro la granda nombro de franc-devenaj kaj irland-devenaj loĝantoj. La tri laŭ-nombre plej grandaj protestantaj eklezioj en Nov-Brunsviko estas: Unuiĝinta Eklezio de Kanado, la Baptista ekzlezio kaj la Anglikana eklezio.
Mapo
|